Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos

Monda heredaĵo de UNESKO

La Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos estas bolivia religia aro, konsistanta el pluraj setlejoj starigitaj inter 1700 kaj 1760 en Provinco Chiquitos, en departemento Santa Cruz, ĉirkaŭ 200 km disde Santa Cruz de la Sierra.

Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos
mission station
Geografia situo 16° 16′ 29″ S, 62° 30′ 26″ U (mapo)-16.2748-62.5072Koordinatoj: 16° 16′ 29″ S, 62° 30′ 26″ U (mapo)
Lando(j) Bolivio vd
Situo Santa-Kruzio
Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos (Bolivio)
Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos (Bolivio)
DEC
Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos
Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos
Map
Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos
Monda heredaĵo

Lando Bolivio
Tipo Kultura
Kriterioj (iv) (v)
Fonto 529
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 16° 16′ 29″ S, 62° 30′ 26″ U (mapo)-16.2748-62.5072Koordinatoj: 16° 16′ 29″ S, 62° 30′ 26″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1990  (14-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Proklamitaj Monda heredaĵo fare de UNESKO en 1990, ili reprezentas unu el la plej grandaj kulturaj trezoroj de Bolivio.

Ili estas facile atingeblaj per aŭto aŭ buso de Santa Cruz. Ili estas miksaĵo de Baroko kaj indiĝena kreivo. La strukturo de la antikvaj misiejoj estas preskaŭ ĉiam la sama: granda kvadrata placo kun kruco en la centro de kvar palmarboj; sur unu flanko la preĝejo kun la domo de la Patroj, la tombejo, kaj publikaj konstruaĵoj; sur la ceteraj flankoj, magazenoj kaj domoj de indiĝenoj. 300 jarojn post ilia fondo ili ankoraŭ estas malfermitaj al kulto.

Misiejoj redakti

  • San Francisco Xavier, fondita en 1691.
  • San Rafael, fondita en 1696.
  • San José de Chiquitos, fondita en 1697.
  • San Juan Bautista, fondita en 1699.
  • Concepción, fondita en 1708.
  • San Miguel, fondita en 1721.
  • San Ignacio de los Zamucos, fondita en 1724.
  • San Ignacio de Loyola, fondita en 1748.
  • Santiago, fondita en 1754.
  • Santa Ana, fondita en 1755.
  • Santo Corazón, fondita en 1760.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Missioni gesuite del Chiquitos en la itala Vikipedio.