Jiĉina montetaro
Jiĉina montetaro (ĉeĥe: Jičínská pahorkatina) estas montetaro kaj geomorfologia tutaĵo nordoriente de Nordbohemia tabulo. Ĝi prenas partojn de distriktoj Jičín kaj Trutnov en Regiono Hradec Králové, Mladá Boleslav en Mezbohemia regiono, Liberec, Jablonec nad Nisou kaj Semily en Regiono Liberec. La plej alta punkto estas montopinto de monto Sokol (562 m). En la okcidenta parto de la teritorio troviĝas PPR Bohemia paradizo, granda parto de la teritorio apartenas en pli vaste komprenata turisma regiono Bohemia paradizo.
Jiĉina montetaro | |
ĉeĥe: Jičínská pahorkatina | |
montetaro | |
Monto Sokol super Turnov
| |
Oficiala nomo: Jiĉina montetaro | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Nordbohemia tabulo |
Najbaras kun | 7
|
Subtutaĵoj | Turnovská pahorkatina, Bělohradská pahorkatina |
Akvejo | Jizera, Elbo |
Plej alta punkto | Sokol |
- alteco | 562 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 37′ 56″ N 15° 12′ 20″ O / 50.63222 °N, 15.20556 °O (mapo) |
Areo | 1 248,00 km² (124 800 ha) |
Geologia konsisto | sabloŝtono, argilŝtono, neovulkanitoj, sedimentoj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
![]() | |
![]() |
SituoRedakti
Jiĉina montetaro tiriĝas plejparte en direkto nordokcidento – sudoriento proksimume inter urboj Český Dub, Turnov, Dvůr Králové nad Labem kaj Mladá Boleslav. Nordokcidente ĝi estas limigita de Ralská pahorkatina, norde de Ještěda-kozákova montodorso kaj Karkonoŝa cismontaro, oriente ĝi mallonge kontaktiĝas kun Orlica tabulo, sude ĝi najbaras kun Východolabská tabule kaj Středolabská tabule kaj sudokcidente kun Jizera tabulo.
Pli grandaj urbojRedakti
Sur la teritorio de la tutaĵo situas distriktaj urboj Jičín kaj Mladá Boleslav, pluaj pli grandaj urboj Turnov kaj Dvůr Králové nad Labem. El pluaj malpli grandaj urboj ĉi tie estas Hořice, Mnichovo Hradiště, Bakov nad Jizerou, Lázně Bělohrad, Český Dub, Sobotka kaj Dolní Bousov.
Pluaj fotojRedakti
Trosky, aviadila vido
Zabolky el turo de Frýdštejn
Káčov el deklivo de Horky
Veliš el Svatá Anna
Montopintoj de Baba kaj Dědek
Chloumecký hřbet el sudo
Vido el Zvičina al Baseno Dvůr Králové
Okcidenta fino de Hořický hřbet ĉe Konecchlumí
Akva rezervujo Les Království sur Elbo