Jiří Antonín Benda

Jiří Antonín Benda (naskiĝis la 30-an de junio 1722 en Staré Benátky - mortis la 6-an de novembro 1795 en Bad Köstritz) estas ĉeĥa komponisto, elstara reprezentanto de muzika klasikismo, konsiderata kiel fondinto de la muzika formo melodramo.

Jiří Antonín Benda
Naskiĝo 30-a de junio 1722
en Staré Benátky, Bohemio
Morto 6-a de novembro 1795
en Bad Köstritz, Saksio
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel klasikmuzika komponisto
Artista celigo melodramoj, kamerkomponaĵoj, operoj k.a.
Reprezentaj verkoj Ariadno en Nakso
Medea
Pigmaliono
Romeo kaj Julieta
Persona informo
Lingvoj germanaĉeĥa
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Hans Georg Benda
Frat(in)oj František Benda • Johann Georg Benda • Joseph Benda • Anna Františka Hatašová
Infanoj Friedrich Ludwig Benda • Heinrich Benda • Justina Benda • Christian Hermann Benda • Carl Ernst Eberhard Benda
Okupo
Okupo komponistopianistoviolonisto
vdr

Vivo redakti

Li studis ĉe piaristoj en Kosmonosy kaj kaj ĉe jezuitoj en Jičín. En 1742, surbaze de la invito de la prusa reĝo Frederiko la 2-a (Prusio), admiranto de lia frato František Benda, li transloĝiĝis al Berlino, kiel li fariĝis violonisto de la kortega kapelo. Inter 1750 kaj 1778 li estis kapelestro en kortego de la turingia duko Frederiko en Gotha. Finon de sia vivo li pasigis per vojaĝado kaj filozofiumado. Nemalinteresa estas la fakto, ke li estis framasonisto.

Verkaro redakti

Sonatino en a minor

La ĉefa signifo de Benda konsistas en fako de melodramo, kies fondinto li estas. La ideon de melodramo li transprenis de J.J.Rousseau, sed kiel la unua li sukcese realiĝis ĝin (Ariadno en Nakso, Medea, Pigmaliono).

Li celis krei radikale novan muzikan dramon, bazitan sur drama vereco, direkte al plia realismo. Li klopodis drame esprimi tekston pere de muziko, li uzis tipajn motivojn, oftajn ŝanĝojn de tempo, takto kaj dinamikeco.

Siajn spertojn el drama fako li utiligis ankaŭ en siaj insturmentaj verkoj (30 simfonioj, koncertoj por ĉembalo, pli ol 100 kantatoj, operoj (Romeo kaj Julieta, Der Dorfmarkt - Vilaĝa foiro), kamerkomponaĵoj, pianosonatoj kaj scena muziko). Per siaj novismaj konceptoj li influis multajn aliajn artistojn (W.A.Mozart, Friedrich Schiller).

Kompaktdiskoj kun liaj verkoj estas daŭre eldonataj en diversaj landoj.

Eksteraj ligiloj redakti