Jiří Gruša

ĉeĥa poeto, prozisto, eseisto, kritikisto kaj tradukisto
(Alidirektita el Jiří GRUŠA)

Jiří GRUŠA (naskiĝis la 10-an de novembro 1938 en Pardubice, mortis la 28-an de oktobro 2011 en Bad Oeynhausen) estis ĉeĥa poeto, prozisto, eseisto, kritikisto kaj tradukisto, verkanta ĉehe kaj germane.

Jiří Gruša
Persona informo
Jiří Gruša
Naskiĝo 10-an de novembro 1938 (1938-11-10)
en Pardubice
Morto 28-an de oktobro 2011 (2011-10-28) (72-jaraĝa)
en Hanovro
Tombo Malvazinky Cemetery vd
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Ŝtataneco GermanioĈeĥioOkcidenta GermanioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Subskribo Jiří Gruša
Familio
Infanoj Martin Gruša vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • diplomatotradukisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistopolitikisto • literaturkritikisto • filozofodramaturgoambasadororedaktoro • ministro pri eduko vd
Laborkampo filozofioliteraturoteatro • redaktado • tradukoliteratura kritikodiplomatiopolitiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jiří Gruša (2009)

Jiří Gruša naskiĝis en familio de teknika oficisto. Post abituientiĝo en 1957 ĉe la dekunujara lernejo en Pardubice li studis filozofion kaj historio ĉe la filozofia fakultato de Universitato de Karolo en Prago (1957-1962).

Ekde 1960 li aktivis kiel redaktisto de literaturaj gazetoj, en 1963 li kunfondis revuon Tvář (Vizaĝo), ekde 1966 li kunlaboris kun la gazeto Sešity (Kajeroj). En 1967 li fariĝis redaktisto de la gazeto Nové knihy (Novaj libroj), en 1969 redaktisto de semajna gazeto Zítřek (Morgaŭo).

Kiam la reĝimo malpermesis la gazeton, Jiří Gruša laboris (1967-1972) en propagandejo, poste en entreprena vendofako, kiel entreprena psikologo, fine en konstrua kooperativo. Li estis persekutata pro publikigo de „pornografia“ romano Mimmer, sed la enketado estis haltigita en 1970.

En 1978 li estis du monatojn en arestejo pro eksterleĝa publikigo de romano Demandilo. En 1976 estis al la verko atribuita premio Jiří Kolář, en 1978 premio Egon Hostovský. En 1980 li ricevis literaturan stipendion MacDowel Colony en Usono, en 1981 li estis senigita de ĉeĥoslovaka ŝtataneco kaj vivis en federacia Germanio ĝis 1990.

Post reveno en patrujon li fariĝis ambasadoro de Ĉeĥoslovakio kaj poste de Ĉeĥio en Germanio (1990-1997), duonjaron li estis ministro de instruado, junularo kaj sporto, ekde junio 1998 ambasadoro en Aŭstrio. En 1996 li akiris premion Andreas Gryphius. En decembro 2003 li estis elektita kiel prezidanto de internacia PEN-klubo.

Jiří Gruša literature deburis en 1960, kontribuis al diversaj gazetoj kaj kunlaboris kun Divadlo za branou (Teatro post la pordego) ĝis ĝia fermo en 1972. Li tradukis el Franz Kafka, Paul Celan k.a. Li ordigigis la heredaĵon de la ĉeĥa verkisto Jiří Pištora.

Verkoj redakti

  • Torna (Dorsosako, 1962)
  • Světlá lhůta (Hela datlimo, 1964)
  • Cvičení mučení (Ekzercado torturado, 1969)
  • Kudláskovy příhody (Aventuroj de Kudlásek, 1969)
  • Mimmer aneb Hra o smraďocha (Mimmer aŭ Vetludo pri stinkulo, 1972)
  • Dámský gambit (Dama gambito, 1973)
  • Modlitba k Janince (Preĝo al Janinka, 1974)
  • Dotazník aneb modlitba za jedno město a přítele (Demandilo aŭ Preĝo ppri unu urbo kaj amiko, 1975)
  • Dr. Kokeš Mistr Panny (D-ro Kokeš Majstro de Virgulino, 1980)
  • Der Babylonwald (Babilona arbaro, 1990)
  • Wandersteine (Vagaj ŝtojoj, 1994)
  • Gebrauchanweisen für Tschechien (Instrukciaro por uzi Ĉeĥion, 1999)
  • Šťastný bezdomovec (Feliĉa senhejmulo, 2004)
  • Umění umírat (Arto morti, 2004)