Jiří Karen

ĉeĥa kaj esperantlingva verkisto

Jiří KAREN, propranome Ladislav PODMELE (naskiĝis la 11-an de junio 1920 en Litomyšl, mortis la 30-an de aprilo 2000) estis ĉeĥa kaj esperantlingva verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Jiří Karen
Persona informo
Naskonomo Ladislav Podmele
Naskiĝo 11-an de junio 1920 (1920-06-11)
en Litomyšl
Morto 30-an de aprilo 2000 (2000-04-30) (79-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo verkistoesperantisto • poeto • instruisto
vdr

Karen eldonis 17 ĉeĥlingvajn poemarojn, el kiuj Flugilhava ŝtono kaj Antaŭ la naŭa ondo aperis en E-traduko de Jiří Kořínek resp. Rikardo Ŝulco. Li mem esperantigis la romanon La plej eminenta inter Pierotoj de F. Kožík (kun Josef Vondroušek), eldonis la broŝureton Poeto ne mortas (fragmentoj el verkoj de František Kožík), kontribuis per tradukoj el la ĉeĥa literaturo al la gazeto "Paco" kaj en ĉeĥaj periodaĵoj propagandis Esperanton. Liaj originale verkitaj poemoj aperis dise tra Esperantujo, ofte en "Fonto".

Karen uzis ankaŭ Interlingvaon kaj verkis en ĉi tiu lingvo paralele al Esperanto kaj partoprenis la 12-an Conferentia International de Interlingua (Internacia Konferenco de Interlingvao) en Prago (1995).

Verkaro redakti

Verkoj en la ĉeĥa redakti

  • Básně pro Violu (Poemoj por Viola, 1972)
  • Vteřiny zrání (Sekundoj de maturiĝado, 1972)
  • Okřídlený káman (Flugilhava ŝtono, 1973)
  • Plášť do deště (Pluvmantelo, 1976)
  • Den laskavý na slova (Tago afabla je vortoj, 1976)
  • Ještě jednou žít na Zemi (Ankoraŭ unufoje vivi sur la Tero, 1979)
  • Hledání modrého tónu (Serĉado de blua tono, 1979)
  • Země po které jsem šel (Lando kien miajn paŝojn mi kondukas, 1983)
  • Stromy přicházejí do města (Arboj venas urben, 1984)
  • Sázka na člověka (Veto je la homo, 1986)
  • Vaše podlaha náš strop (Via planko nia plafono, 1988)
  • Čtverec nad přeponou lásky (Kvadrado super la hipotenuzo de amo, 1989)
  • Skřivan zpívá na betonu (Alaŭdo kantas sur betono, 1990)
  • Buď rád že nejsi kámen (Ĝoju ke vi ne estas ŝtono, 1994)
  • Život laskavý nejen na slova (Vivo afabla ne nur je vortoj, 1996)
  • Potichu a šeptem (Silente kaj flustre, 1998)
  • Výprava Dona Quijota do hlubin lidské duše (Ekspedicio de Don Quijote en la profundojn de la homa animo, 2000)
  • Dopisy z rajchu (Leteroj el Reich, 2006)
  • Kdybych se snad nevrátil (Se mi eble ne revenus…, 2006)

Samizdataj eldonoj (kserografiitaj tajpaĵoj) redakti

  • Než uděří devátá vlna (Ludwig van Beethoven) (Antaŭ ol batos la naŭa ondo, Ludwig van Beethoven, 1980)
  • Básník je cvok (Poeto estas frenezulo, versoj el la jaroj 1972–1988)
  • Věci lidé hodnoty vztahy aneb malý poetický slovník (Objektoj homoj valoroj rilatoj aŭ malgranda poetisma vortaro – la 1-a parto, A-O, el la jaroj 1982–1998)
  • Věci lidé hodnoty vztahy aneb malý poetický slovník (Objektoj homoj valoroj rilatoj aŭ malgranda poetisma vortaro – la 2-a parto, P-S, el la jaroj 1982–1998)
  • Věci lidé hodnoty vztahy aneb malý poetický slovník (Objektoj homoj valoroj rilatoj aŭ malgranda poetisma vortaro – la 3-a parto, S-Ž, el la jaroj 1982–1998)
  • Don Quijote v nás (Don Quijote en ni, la 1-a parto, 1978–1988)
  • Kychot v nás (Kiĥoto en ni, la 2-a parto, 1990–1997)
  • Křeslo pro snivé hosty ze vzdálených časů (Fotelo por revemaj gastoj el malproksimaj tempoj, versoj el 1987–1989)
  • Anděl s jedním křídlem – Život docela obyčejného vesnického kluka v letech 1920–1934) (Anĝelo kun unu flugilo – vivo de tute ordinara vilaĝa bubo en 1920–1934, en du partoj)

Verkoj en la germana redakti

  • Bevor die neunte Welle (tr. L. Kundera, 1980)
  • Ein kleines Licht im Dunkeln (tr. Jan Kühmeier, 2000)

Verkoj en Esperanto redakti

Pri Jiří Karen redakti

Planlingvaj projektoj redakti

Kiel kelkaj aliaj esperantistoj, Podmele proponis projektojn de planlingvo:

  • Interlingvao (Podmele), variaĵo de interlingvao tre latinigita, kun gramatikaj genroj kaj sistemo de konjugacio per sufiksoj;
  • Mežduslavjanski jezik (Interslava lingvo) - konserviĝis teksto Revolucija v istoriji interlingvistiki (Revolucio en la historio de interlingvistiko), kiu estas verkita ĝuste en tiu interslava lingvo kaj prezentas la interlingvistikajn opiniojn de la aŭtoro antaŭ ol li aliĝis al Esperanto-movado.

Eksteraj ligiloj redakti