Jiří Lábus
Jiří LÁBUS (* 26-an de januaro 1950 en Prago) estas ĉeĥa aktoro.
Jiří Lábus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jiří Lábus dum dublado
| |||||
Persona informo | |||||
Jiří Lábus | |||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1950 en Prago, Ĉeĥoslovakio | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | Praga Akademio de Prezentartoj vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ladislav Lábus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro aktoro televida aktoro filmaktoro scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1969– vd | ||||
| |||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Rumburak en Arabela | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro estis arkitekto, la patrino flegistino en teatro. Tiel li ofte estis en teatro kaj jam infanaĝe fasciniĝis pri ĝi, do li iĝis aktoro.
Krom per la teatra laboro Jiří LÁBUS famiĝis al vasta publiko per kunaktorado en fabelaj ĉeĥa televidserio por infanoj. Speciale lin famigis la rolo de la minaca magiisto Rumburak en la televidserioj »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981), »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«, 1994) kaj la filmo »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«, 1984).
Aldone Jiří LÁBUS estas lingvoadaptiga parolisto, interalie por la ĉeĥlingvaj versioj de usonaj filmaĵoj »M*A*S*H« kaj »Ice Age«. Kaj li estas la ĉeĥa voĉo de Marge SIMPSON el la desegnofilm-televidserio »La SIMPSONoj«.
Jiří LÁBUS havas fraton (Ladislav Lábus, * 1951), kiu havas saman profesion kiel la patro: arkitekto.
Filmografio
redakti- »Pan Taux – Alarmo en la nuboj« (»Poplach v oblacích«), 1978
- »Arabela« (»Arabela«), 1979 – 1981
- »Luci, hororo de la strato« (»Lucie, postrach ulice«), 1980
- »La vizitantoj« (»Návštěvníci«), 1981 – 1983
- »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«), 1984
- »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«), 1984
- »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«), 1994
- »Kdyz deda miloval Ritu Hayworthovou«, 2001
Retpaĝoj
redakti- pri Jiří LÁBUS en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Jiří LÁBUS ĉe TSFSI (germanlingve)