Jimena
Jimena [ĥiMEna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
Jimena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23530 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 223 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 51′ N, 3° 29′ U (mapo)37.8418342-3.4797341Koordinatoj: 37° 51′ N, 3° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 606 m [+] | ||
Areo | 48 km² (4 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jimena [+] | |||
Geografio
redaktiLa areo de la municipo estas 48,04 km2 kie loĝas 1 284 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 26,92 loĝ./km2.
Jimena situas sur la nordo de la komarko Sierra Mágina en la centro de la provinco, lime kun Torres, Albanchez de Mágina, Bedmar y Garcíez, Baeza kaj Mancha Real. Estas sur 606 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno. Komplemente al tiu kultivo estas figarboj, kies folioj aperas en la blazono. Estas ankaŭ pinaroj kaj la Natura Parko de Sierra Mágina.
Historio
redaktiEn la teritorio de Jimena estas restaĵoj de epoko prahistoria, kun grupo de rokpentraĵoj en Cueva de la Graja, kaj ĉefa setlejo en Cerro Alcalá, kiu estis ankaŭ opidumo de iberoj, okupita ankaŭ en epoko romia, eble kun statuso de "municipium".
En epoko de Al Andalus estis domaroj kun fortikaĵoj. Jimena estis konkerita de Fernando la 3-a en 1234 kaj integrita en la teroj de Baeza. Dum la 14a kaj 15a jarcentoj estis malgranda senjorlando ĝis en 1434 la reĝo Johano la 2-a donis ĝin al la Ordeno de Kalatravo, kiu konstituis la encomienda de Torres, Canena, Jimena kaj Recena.
En la 16a jarcento Jimena, kun Baeza, partoprenis en la komunuma konflikto kontraŭ Karolo la 5-a, kiu poste vendis ĝin al sia sekretario don Francisco de los Cobos. Ekde tiam Jimena estis senjorlando de don Francisco de los Cobos kaj poste de liaj posteuloj la markizoj de Camarasa, ĝis la nuligo de la nobelaj privilegioj en 1812.
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo de Jimena
- Kastelo de Recena
- Sanktejo de Cánava