Jimera de Líbar
Jimera de Líbar estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la okcidenta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Jimera de Líbar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29392 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 400 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 39′ N, 5° 16′ U (mapo)36.6507259-5.2748958Koordinatoj: 36° 39′ N, 5° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 507 m [+] | ||
Areo | 27 km² (2 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jimera de Líbar [+] | |||
Ĝi estas en la komarko Montĉeno de Arundo. Ĝi estas en la valo de la rivero Guadiaro, en la ĉirkaŭoj de la montaro Sierra de Grazalema kaj la natura parko de Los Alcornocales. Ŝosee estas je 137 km de Malago kaj je 672 km de Madrido.
Ĝi havas devenon el araba setlejo nomita "Inz Almaraz", kiu signifas fortikaĵon aŭ kastelon de virino. Sur tiu kastelo oni konstruis, post la kristana konkero, la preĝejon de la vilaĝo, en kies ĵusa rekonstruo oni trovis restojn de islama tombejo.