Jimmy Wales

fondinto de Vikipedio
(Alidirektita el Jimmy WALES)

Jimmy WALES [ĝimi ŭejlz], ankaŭ konata kiel Jimbo [ĝimbo], (naskiĝis la 7-an de aŭgusto, 1966 en Huntsville, Alabamo, Usono) estas interreta entreprenisto kaj la fondinto de Vikipedio.

Jimmy Wales
Persona informo
Naskonomo Jimmy Donal Wales
Aliaj nomoj Jimbo
Naskiĝo 7-a de aŭgusto 1966
en Huntsville, Alabamo,  Usono
Lingvoj usona anglaangla
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato AuburnUniversitato de AlabamoIndiania Universitato Bloomington • Randolph School • Indiania Universitato
Subskribo Jimmy Wales
Familio
Edz(in)o Kate Garvey • Christine Rohan • Pamela Green
Okupo
Okupo entreprenisto • blogisto • entreprenisto • vikimediano • komputosciencisto • scienca esploristo • oratorokomercisto
Verkoj Vikipedio
TTT
Retejo https://jimmywales.com/
vdr

Vivo redakti

Wales estas la filo de komercisto de diversaj etvaroj kaj de instruistino de privata lernejo (House of Learning). Jam en la aĝo de kvar jaroj Wales komencis legi kaj ŝatis la 22-voluman World Book Encyclopedia, kiun lia patrino aĉetis en 1968 de migranta vendisto.[1] Li ricevis la finlernejan diplomon en privata lernejo Randolph School, kiu liatempe jam havis komputilojn.

Li studis financan ekonomion en la Universitato Auburn kaj tie en 1989 ricevis sian bakalaŭran diplomon. Dufoje li komencis doktoriĝi: unue en Universitato de Alabamo, kir li ricevis magistran gradon, poste en la Indiania Universitato Bloomington. Sed li neniam verkis disertacion. En 1994 li eklaboris kiel borsa makleristo por firmao.

En sia libertempo li okupiĝis pri diskutforumoj en la reto, la usenet, kaj precipe pri fakfilozofiaj demandoj. En 1992 li fondis sian unuan forumon, kiun li centre estris. Ĉiuj demandoj iru unue al li, por ke li povu malhelpi eksterfakajn atakojn kaj kaosajn diskutojn. Sed tiu provo fiaskis ĉar la koncernaj demandoj ne povis esti solvitaj unuanime.

Wales estas ano de la skolo "objektivismo", fondita de la aŭtorino Ayn Rand. En 1998 li translokiĝis kun sia edzino Christine, kaj nun li vivas kun ŝi kaj lia filino (naskita en 2001) en Saint Petersburg en Florido. Li ŝatas vetboatumi kaj iri en la naturon.

Entreprenado redakti

 
Jimmy Wales 2014 on CeBIT Global Conferences, Wikipedia Zero

En 1996 Wales fondis, kun du partneroj, la interretan firmaon Bomis. Tie eblas, senpage viziti forumojn pri la temoj amuzado, sporto, scienc-fikcio kaj babes (malmulte vestitaj virinoj).

De 1999 ĝis 2001 li gvidis la malferman enciklopedio-projekton Nupedia, poste anstataŭita de Vikipedio. En somero 2003 Wales fondis la komunutilan Wikimedia Foundation, kiun li gvidis ĝis oktobro 2006. Tiam la francino Florence Nibart-Devouard transprenis. Sed Wales restis en la estraro de la Fondaĵo.

En 2004 Wales fondis la interretan portalon Wikia, senpaga servo kiu gastigas projektojn kaj forojn pri wiki-aĵoj. Tiu ĉi firmao pergajnas per reklamo kaj komercaj vikioj.

En aŭgusto 2008 al Wales estis aljuĝita la premio Quadriga.

Referencoj redakti

  1. Kerstin Kohlenberg: „Die anarchische Wiki-Welt“, Die Zeit, 7. September 2006, n-ro 37, S. 17-19.

Eksteraj ligiloj redakti