Jindřich Vodák (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Lysá nad Labem - mortis la 10-an de aprilo 1940 en Praha) estis ĉeĥa literatura kaj teatra kritikisto.

Jindřich Vodák
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1867 (1867-11-08)
en Lysá nad Labem
Morto 10-an de aprilo 1940 (1940-04-10) (72-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo tradukistopedagogoĵurnalistoverkistoinstruistokritikisto • gimnazia instruisto • literaturkritikisto • theatre critic
vdr

Li studis ĉe Universitato de Karolo ĉeĥan kaj francan filologiojn, poste laboris kiel mezlerneja instruisto, post 1918 fariĝis konsiliano de la ministerio por edukado en la nova Ĉeĥoslovakio. Li kontribuis al multaj literaturaj kaj teatraj ĉeĥlingvaj revuoj kaj apartenis al redaktoroj de la granda enciklopedia vortaro de Jan Otto.

El liaj kritikoj plej gravaj estas referaĵoj pri teatro, pri evoluo de grandaj aktoroj, pri psikologio de la surscenigitaj herooj, liaj analizoj de la ŝekspiraj dramoj. Li ankaŭ tradukis el la franca en la ĉeĥan (Stendhal, Flaubert, Chateaubriand k.a.).

Verkoj redakti

  • Národní divadlo a jeho budovatelé (Nacia Teatro kaj ĝiaj konstruantoj, 1931)
  • Dva pamětné medailónky, O. Sklenářová-Malá a H. Kvapilová (Du memorindaj medalionoj, O. Sklenářová-Malá kaj Hana Kvapilová, 1932)
  • Idea Národního divadla (Ideo de Nacia Teatro, 1933)
  • K. H. Mácha (Karel Hynek Mácha, 1936)