Jing Ke (? – 227 a.n.e.) estis servisto de la Kronprinco Dan de la ŝtato Ĝan kaj fama pro sia malsukcesa murdoklopodo de la reĝo Ĝeng de la ŝtato Qin, kiu poste iĝos Qin Shi Huang, nome unua imperiestro de Ĉinio (rege el 221 a.n.e. ĝis 210 a.n.e.). Lia historio estas rakontata en la ĉapitro titolita Biografioj de Murdistoj (刺客列傳) de la Registroj de la Granda Historiisto de Sima Qian.

Jing Ke
Persona informo
Naskiĝo
en Wei
Morto
en Ŝiano
Lingvoj ĉina
Okupo
Okupo politikisto • atencisto • Youxia
vdr

Murdoklopodo redakti

 
Murdoklopodo fare de Jing Ke al Qin Shihuangdi; Jing Ke (maldekstre) estas retenita de unu el la kuracistoj de Qin Shihuangdi (maldekstre, fone). La ponardo uzita en la murdoklopodo videblas enmetita en la piliero. Qin Shi Huang (dekstre) videblas tenante imperian jadodiskon. Unu el liaj soldatoj (for dekstre) urĝas veni savi sian imperiestron. Ŝtongravurado; 3a jarcento, Orienta Han.

La reĝo Ĝeng kaj liaj trupoj konkeris diversajn ŝtatojn en la lasta epoko de la Militŝtata periodo. La ŝtato Ĝan estis malgranda, malforta kaj ofte atakita de soldatoj. Ne estis rivalo por la ŝtato Qin.[1] Tiel la Kronprinco Dan de Ĝan komplotis murdoklopodon por liberiĝi el la reĝo Ĝeng, petante al Jing Ke iri misie en la jaro 227 a.n.e.[2][1] Jing Ke estis akompanita de Qin Wuyang en la komploto. Oni supozis, ke ili ambaŭ proponis donacon al la reĝo Ĝeng: nome mapo de Dukang kaj la distranĉita kapo de Fan Ŭuji.[1]

Qin Wuyang la unua klopodis prezenti la donacotan mapon, sed pro timo mantremis kaj ne moviĝis plue al la reĝo. Jing Ke plue antaŭeniris al la reĝo, dum klarigis, ke lia partnero "neniam rigardis al la Filo de la Ĉielo", kaj nur pro tio li tremis. Jing Ke devis prezenti ambaŭ donacojn li mem.[1] Dum li senruligis la mapon, aperis ponardo. La reĝo retiriĝis, staris, kaj baraktis elingigi la glavon por defendi sin.[1] Tiam, aliaj palacanoj ne rajtis porti armilojn. Jing Ke persekutis la reĝon, klopodante kapti lin, sed li malsukcesis. La reĝo Ĝeng svingis sian glavon kaj tranĉis la femuron de Jing Ke. Tiu tiam lanĉis la ponardon, sed malsukcesis denove. Suferinte ok vundojn el la reĝa glavo, Jing Ke komprenis, ke lia klopodo estas malsukcesa kaj eksciis, ke ambaŭ el ili estos mortigitaj poste.[1] La ŝtato Ĝan estis konkerita de la ŝtato Qin kvin jarojn poste.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Sima Qian. Dawson, Raymond Stanley. Brashier, K.E. (2007). The First Emperor: Selections from the Historical Records. Oxford University Press. (ISBN 0-19-922634-2 kaj ISBN 978-0-19-922634-4). pp. 15–20, 82, 99.
  2. Ren Changhong & al. Rise and Fall of the Qin Dynasty. Asiapac Books PTE Ltd., 2000. ISBN 981-229-172-5.