Jingchuan-Gubernio
La gubernio Jingchuan troviĝas en la vasta teritorio de urbo Pingliang, en la nordoriento de la provinco Gansuo, Ĉinio.
Geografio
redaktiĜi estas en la kuniĝejo inter la provincoj Ŝanŝio kaj Gansuo, meze de loesa ebenaĵo, kaj estas ĉirkaŭita de 5 gubernioj kaj 1 distrikto, nome Ningxian, Changwu, Lingtai, Chongxin, Kongtong kaj Zhenyuan (Ĝenjuan). Ĝi estas 57 kilometrojn longa de la oriento ĝis la okcidento, 36 kilometrojn larĝa de la nordo ĝis la sudo, kaj la tuta areo estas 1409,3 kvadrataj kilometroj. En 2021, la gubernio Jingchuan havis 346 500 registritajn totalajn loĝantojn, kaj 215 600 konstantajn loĝantojn. Jingchuan Gubernio estas la plej taŭga regiono por kultivi bonkvalitajn pomarbojn en Ĉinio. Ĝi estas lokita ĉe ŝlosila punkto de la antikva Silka Vojo, kaj estas interna lando de ĉina civilizacio. De antikvaj tempoj, Jingchuan gubernio estis la unua grava urbeto de Chang'an ĉe la okcidentaj regionoj. La famaj vindindaĵoj estas Huishan Okcidenta Reĝpatrina Palaco, Yaochi, Suda Ŝtonkaverna Templo kaj Dayunsi Pagoda Templo ktp. En 2021 la la produkta valoro de Jingchuan gubernio estis 4,6 miliardoj juanoj.
La gubernio Jingchuan estas en la meza fluejo de la rivero Jing.
Ĝi estis establita en Distrikto Anding en Han-dinastio, en Distrikto Baoding en Dinastio Tang, en Distrikto Jingchuan en Dinastio Jin, en Jingzhou en Dinastio Ming, en Distrikto Jingzhou en 1913, kaj kiel Distrikto Jingchuan en 1914.
Ĝi situas je 107°15′-107°45′ orienta longitudo kaj 35°11′-35°31′ norda latitudo .
Jingchuan-Gubernio administras 11 distriktojn kaj 2 vilaĝarojn.
Chenguan, Yudou, Gaoping, Libao, Wangchong, Yaodian, Feiyun, Fengtai, Dangyuan, Ruifeng, Taiping, Luohandong, Jingming, Honghe kaj Zhanglaosi.
Gravaj elementoj
redakti- G 312 Ŝoseo trapasas la gubernion.
- Suda Kaverna Templo
- Palaco de Reĝino
- Templo Dayun
Gravuloj
redakti- Wanyan Chenglin, la lasta imperiestro de la Dinastio Jin, Jurchen nomo Hudun.
- Zhu Guansan, politikisto de la Respubliko Ĉinio. En la somero de 1949, li iris al Tajvano.
Esperantistoj kaj Esperanto-organizo
redakti- Ardo Hu Guopeng
- Trezoro Huang Yinbao
- Song Bo
- Hirunda Lu Xiaoyan
- Zeng Xiangfang
- Esperanto-Centro Ora Ponto
Eksteraj ligiloj
redakti- Jingchuan en Jutubo