Joël Veltman, plennome Joël Ivo Veltman, naskiĝis la  15-an de januaro 1992(nun 1992-01-15) en Velsen, do nun 32-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2013 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2012 estas profesia futbalisto en la klubo Ajax Amsterdam, kaj antaŭe jam ekde la jaro 2001, do ekde la 9-a vivjaro, membris en ties junulaj teamoj kaj la futbalista "junula akademio" de la klubo. En tiu periodo li ankaŭ estis membro de la nacia teamo de junuloj sub 17 jaroj en 2009, de junuloj sub 19 jaroj en 2010–2011 kaj de junuloj sub 19 jaroj en 2012–2013. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "13".

Joël Veltman
Persona informo
Naskonomo Joël Ivo Veltman
Naskiĝo 15-an de januaro 1992 (1992-01-15) (32-jaraĝa)
en Velsen
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr