Jože Kozlevčar

slovena esperantisto
(Alidirektita el Jože KOZLEVČAR)

Jože KOZLEVČAR (naskita en 1900; mortinta la 4-an de januaro 1980 en Ljubljana) estis slovena esperantisto.

Jože Kozlevčar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
Morto 4-an de januaro 1980 (1980-01-04) (80-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojAŭstrio-HungarioSlovenio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kozlevčar lernis Esperanton en 1921, estis i. a. vicprezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo, prezidanto de Slovenia Esperanto-Ligo, komitatano de UEA, animanto de E-Instituto en Ljubljana, kursgvidanto, tradukanto, kunlaboranto de jugoslaviaj E-periodaĵoj. Inter liaj tradukoj elstaras Martin Krpan de F. Levstik. Kozlevčar verkis historion de la loka Esperanto-movado, kompilis la internacian legolibron De oriento al okcidento, tradukis Komunismo kaj patrolando de B. Ziherl kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn, i. a. en la nazia koncentrejo Dachau, kie li restadis de 1943 ĝis 1945.[1]

Verkoj redakti

  • De oriento al okcidento: internacia legolibro por la perfektigaj kursoj de Esperanto: kompendio de Esperanta literaturo
  • Al la venko: historiaj eventoj dum 35 jaroj de Esperanto-movado en Ljubljana (1956)

Tradukoj redakti

  • Levstik, Fran: Martin Krpan (1954)
  • Winkler, Venĉeslav: La ŝtelita lampo (1960)
  • Ziherl, Boris: Komunismo kaj la patrolando (1950)

Recenzoj redakti

Pri La ŝtelita lampo

 
 La infana literaturo en nia lingvo pliriĉiĝis per tiu-ĉi multilustrita sed malmultteksta, grandformata, albumaspekta libro. Multaj ilustraĵoj estas en koloroj. La litertipoj estas grandaj kaj do klaraj. Libro destinita por aĝo de ĉirkaŭ 10 jaroj. Dufoje la estas forgesita sur fariĝis kaj troviĝis (p. 3 kaj 15). Tre plaĉa eldono kiun ni rekomendas. Ĝi certe instigos infanojn legi ĝin. 
— Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

Referencoj redakti

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.