Jo-Petro Danvy

franca esperantisto

Esperanto-kulturo > Jo-Petro DANVY


Jo-Petro DANVY (france Jean-Pierre DANVY) estas franca esperantisto, kiu naskiĝis en septembro 1952, kiu mortos en la dudekunua jarcento (almenaŭ se fidi la aŭgurojn de "La Kancerkliniko").
Li kunĉefredaktis kun Ĵak Lepŭil' la Grand Dictionnaire Français-Espéranto (Parizo 1992).
Li ankaŭ estas kunlaboranto de La Kancerkliniko. Li multe verkas kaj tradukas kanzonojn, poemojn ktp, en kaj el franca lingvo kaj esperanto, uzante multajn pseŭdonimojn, kiel ekzemple Jopedan (LKK-Krestomatio "Kanzonoj" LKK-Krom 11 "La orel-ringo, ktp))