Joaĥimo Murat
Joaĥimo MURAT, france Joachim MURAT [ĵoaŝen mura] [ʒɔaʃɛ̃ myʁa] (naskiĝis la 25-an de marto 1767 en la komunumo Labastide-Fortuniere, nuntempe Labastide-Murat, Francujo; mortis la 13-an de oktobro 1815 en Pizzo, Kalabrio) estis franca kavaleria oficiro, kiu ekigis karieron en la servoj al Napoleono. Li edziĝis kun Caroline Bonaparte kaj estis per tio bofrato de Napoleono. En la jaro 1804 li fariĝis Imperia Marŝalo, en 1805 franca princo (prince français). Li estis de 1806 ĝis 1808 kiel Joaĥimo la 1-a grandduko de Berg, de 1808 ĝis 1815 ankaŭ kiel Joaĥimo la 1-a (itale: Gioacchino I) reĝo de Napolo. Kiam en 1813 minacis la malvenko de Napoleono, li ŝanĝis la frontojn kaj iris en la tendaron de la kontraŭnapoleonaj aliancanoj. Je la tempo de la Cent-Tagoj li denove sin starigis ĉe la flankon de Napoleono. Lia provo, reakiri per albordiĝo en Italujo sian reĝlandon, fiaskis. Post tio la venkinta reĝo Ferdinando la 1-a tujjuĝe pafekzekutigis lin.
Joaĥimo Murat | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Napolo | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Ceteraj titoloj | marŝalo de Francio, grandduko kaj reĝo | ||||
Persona informo | |||||
Joachim Murat | |||||
Naskonomo | Joachim Murat [ĵoaŝen mura] | ||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1767 en Labastide-Murat | ||||
Morto | 13-an de oktobro 1815 (48-jara) en Pizzo | ||||
Mortis pro | pafvundo [#] | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio • Grandduklando Berg • Reĝlando de Napolo [#] | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | The Prince Murat [#] | ||||
Patro | Pierre Murat-Jordy [#] | ||||
Patrino | Jeanne Loubières [#] | ||||
Edz(in)o | Karolino Bonaparto [#] | ||||
Infanoj | Prince Achille Murat • Lucien Murat • Luisa Rasponi Murat • Letizia Murat [#] | ||||
Parencoj | Edmond Mainard [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • oficiro • militisto [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
| |||||
Reĝo de Napolo | |||||
Joaĥimo la 1-a (itale Gioacchino I) | |||||
Dum | 1808 ĝis 1815 | ||||
Grandduko de Berg | |||||
Joaĥimo la 1-a (germane Joachim I.) | |||||
Dum | 1806 ĝis 1808 | ||||
Antaŭulo | Maksimiliano la 1-a Jozefo de Bavario | ||||
Sekvanto | Napoléon Louis Bonaparte (1804–1831) | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri Joaĥimo Murat en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)