Joachim HASPINGER (vere: Johann Simon; naskiĝinta en la 28-a de oktobro 1776 en Sankt Martin im Gsies, mortinta en la 12-a de januaro 1858 en Salcburgo) estis pastro kaj rezistadmovadano tirola.

Joachim Haspinger
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1776 (1776-10-28)
en Gsies
Morto 12-an de januaro 1858 (1858-01-12) (81-jaraĝa)
en Salcburgo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr
Johann Simon Haspinger, ordennome: Joachim
Monumento en Klausen, Sudtirolo

Vivo redakti

Jam dum la studoj Hasinger trifoje batalis ene de tirolaj kompanioj bravure kontraŭ la francoj. En 1802 li membriĝis al la kapucenoj kaj ordinitis sacerdoto en la 1805-a jaro. La militon de 1805 li partoprenis samtempe kiel batalkampa animzorganto kaj taĉmentestro. Lia monakejo en Schlanders nuligitis sub la bavara regado; tial li venis en la monakejon en Klausen. Krom Andreas Hofer kaj Josef Speckbacher li estis la plej grava personulo de la Tirola ribelo de 1809. Lia impona aspekto en froko kaj kun ruĝa barbo neforgeseblis kaj kiam li antaŭenmarŝis kun kruco la kompaniojn. Lia retoriko temperamenta kaj popolproksima substrekis la religian aspekton de la ribelo. Tamen li plej gravis kiel milita direktisto kun rafinitaj taktikoj kiu ŝatis esti petata fare de Hofer ŝanĝi la rolon de klerikulo! Li plurfoje ŝanceligis bavarojn kaj francojn per siaj nekutimaj strategiaj ideoj. La venkoj de la 3 unuaj bataloj ĉe Bergisel, la por la mezgermanaj trupoj de la Rejna Federacio tiom katastrofa malvenko ĉe Sachsenklemme proskime de Franzensfeste, la persekuto de la fuĝanta malamiko ĝis Rattenberg kaj la konkero neimagebla de la Montpasejo Lueg estis grandparte liaj meritoj. Lia maltimo antaŭ la morto kaj lia kapablo majstri la situaciojn la plej malfacilajn asignis al li la famon de nevenkebleco ĉe kunbatalantoj kiel ankaŭ ĉe malamikoj. La franca marŝalo François Joseph Lefebvre ekzemple dum certa tempo nur tiam lasis ekbatali kiam li certis ke Haspinger ne estus la gvidanto de la kontraŭuloj.

Post la Packontrakto de Schönbrunn (14.10.1809) montris sin la personaj karakteroj kaj kapabloj pli klare. En la 29.10.1809 Andreas Hofer konvinkitis pri la nesenchaveco de plua rezistado kaj ordonis la ĉeson de pafado. Intencis Hofer deklari sian subiĝon skribe - kaj persone aperi antaŭ la tirolema tronheredanto Ludwig von Bayern. En tiu ĉi momento venis Haspinger kaj sukcesis ruze kaj lerte persvadi la amikon Hofer pri nepra kontinua rezisto kaj pri verŝajna neaŭtentikeco de la letero de Ludwig sendita al Hofer kie tiu ĉi petis de Hofer la armilforĵeton kaj pacfaradon. Malantaŭaj malbonaj agadoj de la imperiestra registaro en Vieno certe ankoraŭ helpis tiun memiluziigon de la tirolanoj. Post la malsukcesa 4-a Batalo de Berg Isel (1.11.) Hofer ankoraŭ dufoje rifuzis pac- kaj amnestiofertojn (dirotas ke Haspinger pri la tiama obstineco nur unukaze responsis). Hofer ankoraŭ du fojojn glore venkis la francojn kaj italojn ĉe la Batalo ĉe Merano (16.11.) kaj kontraŭ bavara taĉmento en sangoza batalado ĉe St. Leonhard in Passeier (22.11.), kie li sukcesis savi 800 kaptitajn bavarojn antaŭ murdigo fare de radikaluloj. Sed poste la tirola ribelo fiaskis pro la multe pli granda potenco de la kontraŭuloj - kaj nun ankaŭ Haspinger mem volis la malmiliton. Post unu jaron daŭrinta fuĝo li sukcesis veni al Aŭstrio tra Tirolo kaj Svislando tiel ke li ne havis la saman kortuŝantan sorton kiel Hofer kaj aliaj - pri kio ankaŭ li, Haspinger, sendube kulpis.

Ĉar li ne obeis al la ordenestroj retiriĝi monakejon dum la milito kaj pri ĝenerale nedeca soldatservado de frokulo li deklaritis en 1811 pastro ekstermonakeja. De 1811-38 Haspinger deĵoris en Malsupra Aŭstrio, en 1836-54 li estis imperiestra pensionulo en Wien-Hietzing. En 1813 Haspinger servis por la rekognoska sekcio en Italujo kaj en 1848 li ankoraŭ partoprenis kiel 72-jara soldatanimzorganto de la tirola studenta kompanio en militiro en Supra Italujo. Imperiestro Francisko Jozefo la 1-a deklaris Kastelon Mirabell en Salcburgo lia domicilo. Post la morto Haspinger entombigitis en la insbruka Kortega kirko apud Hofer kaj Speckbacher.

Filmo redakti

 
Memorigtabulo en Jedlesee

En la filmo Andreas Hofer – Die Freiheit des Adlers de Xaver Schwarzenberger laŭ la libro de Felix Mitterer Haspinger estas karakterizita kiel fundamenta kristana, je sango soifa homo. Lia fuĝo post la malvenko konsideratas ago de oportunisto. Krome li akuzatas de kelkaj militkrimoj.

Verkoj redakti

Taglibro 1809-10 (eld. Pallua-Gail, en: "Mitteilungen des k.u.k Kriegsarchivs", Wien, 1903.

Literaturo redakti

  • Manfred Schwarz, Benedikt Burger (Hrsg.): (Pater) Joachim Haspinger. Der kriegerische Kapuziner 1809 und der heimatferne Weltgeistliche, Verlag A. Weger, Brixen 2009.

Eksteraj ligiloj redakti