Joan Crawford

usona aktoro

Joan CRAWFORD (denaske Lucille Fay LeSueur; naskiĝinta la 23-an de marto 1904; mortinta la 10-an de majo 1977) estis usona kina kaj televida aktorino kiu stelulis kiel dancistino kaj teatra korusistino. Aliaj fontoj listigas 1903, 1905, 1906 aŭ 1908. Ne estis antaŭaj censoj. Tiu de 1910 donas ŝian aĝon en Aprilo 1910 kiel de kvin jaroj.[1] Crawford mem postulis 1908 (tiu estas la dato sur ŝia tomboŝtono), tamen plej modernaj biografiistoj citas 1904, 1905 kaj 1906 kiel plej verŝajnaj jaroj.[2][3][4][5][6][7] La filino de Joan Crawford nome Christina, en la biografio de 1978 nome Mommie Dearest, firme asertas 1904 dufoje:

Joan Crawford
Oskar-premiito
Persona informo
Joan Crawford
Naskonomo Lucille Fay LeSueur
Naskiĝo 23-an de marto 1904 (1904-03-23)
en San Antonio
Morto 10-an de majo 1977 (1977-05-10) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Joan Crawford
Familio
Gefratoj Hal LeSueur vd
Edz(in)o Douglas Fairbanks • Franchot Tone • Phillip Terry • Alfred Steele vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro • entreprenisto vd
Aktiva dum 1925–1974 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Joan Crawford el la reklamaĵo por la filmo Mildred Pierce.

"Publike ŝia naskodato estis informita kiel 23a de marto 1908, sed avinjo diris al mi ke ŝi vere naskiĝis en 1904."[8]

"Mia patrino naskiĝis Lucille LeSueur en San Antonio, Texas, en 1904, kvankam kiam ŝi venis al Holivudo ŝi mensogis pri sia aĝo kaj ŝanĝis la jaron al 1908."[8]

Ŝi estis edzino de aktoro kaj produktoro Douglas Fairbanks Jr..

Kariero redakti

Komencinte sian karieron kiel dancistino en veturteatraj kompanioj antaŭ premieri kiel korusistino en Broadvajo, Crawford subskribis filman kontrakton kun Metro-Goldwyn-Mayer en 1925. En la 1930-aj jaroj, la famo de Crawford estis rivalita, kaj poste superita, fare de siaj koleginoj de MGM nome Norma Shearer kaj Greta Garbo. Crawford ofte ludis rolojn de fortkarakteraj junaj virinoj kiuj trovas amaferon kaj sukceson. Tiuj historioj estis bone ricevitaj de siaj aŭskultantaroj de la epoko de la Granda Depresio kaj partikulare popularaj inter virinoj. Crawford iĝis unu el plej alstaraj stelulinoj de Holivudo kaj unu el plej multe pagataj virinoj en Usono, sed ŝiaj filmoj ekperdis monon kaj ĉirkaŭ la fino de la 1930-aj jaroj ŝi estis etikedita "Box Office Poison" (biletvenda veneno). Sed ŝia kariero laŭgrade pliboniĝis komende de la 1940-aj jaroj, kaj ŝi ĉefe faris ĉefan revenon en 1945 per aktorado en Mildred Pierce, pro kiu ŝi ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktorino.

En 1955, ŝi implikiĝis kun la kompanio PepsiCo pere de ŝia edziniĝo al kompanestro Alfred Steele. Post lia morto en 1959, Crawford estis elektita por plenigi lian truon en la direktoraro sed ŝi estis devigita retiriĝi en 1973. Ŝi pluaktoris en kino kaj televido regule tra la 1960-aj jaroj, kiam ŝiaj aperoj malmultiĝis; post la plublikigo de la brita hororfilmo Trog en 1970, Crawford retiriĝis el la kinaktorado. Sekve de publika apero en 1974, post kio malagrablaj fotoj estis publikigitaj, Crawford retiriĝis el la publika vivo kaj iĝis pli kaj pli fermita ĝis sia morto en 1977.

Crawford edziniĝis kvarfoje. Ŝiaj unuaj tri geedziĝoj finiĝis en divorco; la lasta finiĝis per la morto de la edzo Alfred Steele. Ŝi adoptis kvin filojn, unu el kiuj estis reklamita de sia naskopatrino. La rilatoj de Crawford kun siaj du pli aĝaj infanoj, nome Christina kaj Christopher, estis malbonaj. Crawford malheredigis ambaŭ, kaj post la morto de Crawford, Christina verkis memorlibron titolita Mommie Dearest.

Verkaro redakti

Ŝi laboris por 31 mutaj filmoj el la jaroj 1925 al 1929 kaj por 61 sonfilmoj el la jaroj 1929 al 1970. Ŝi aperis en 9 kurtoj kiel si mem. Ŝi estis invitita 17 fojojn al televidaj programoj.

Kelkaj filmoj redakti

  • 1934 Chained
  • 1939 The Women
  • 1941 When Ladies Meet
  • 1945 Mildred Pierce
  • 1946 Humoresque
  • 1948 Daisy Kenyon
  • 1949 Flamingo Road
  • 1952 This Woman is Dangerous
  • 1954 Johnny Guitar
  • 1955 Female on the Beach
  • 1956 Autumn Leaves
  • 1957 The Story of Esther Costello

Membiografioj redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Considine, Shaun (1989). Bette and Joan: The Divine Feud. New York, E. P. Dutton, a division of Penguin Books. ISBN 0-525-24770-X.
  • Bret, David (2006). Joan Crawford: Hollywood Martyr. Robson. ISBN 1-86105-931-0.
  • Granlund, Nils T. (1957). Blondes, Brunettes, and Bullets. New York, David McKay Company.
  • Hoefling, Larry J. (2008). Nils Thor Granlund: The Swedish Showman Who Invented American Entertainment. Inlandia Press. ISBN 0-9822313-0-X.
  • LaSalle, Mick (2000). Complicated Women: Sex and Power in Pre-Code Hollywood. New York, Thomas Dunne Books, an imprint of St. Martin's Press. ISBN 0-312-25207-2.
  • Dunaway, Faye (1998). Looking For Gatsby. Pocket. ISBN 0-671-67526-5.
  • Leese, Elizabeth (1991). Costume Design in the Movies. Dover Books. ISBN 0-486-26548-X.
  • Newquist, Roy, with introduction by John Springer (1980). Conversations with Joan Crawford. New Jersey, Citadel Press, a division of Lyle Stuart, Inc. ISBN 0-8065-0720-9.
  • Skal, David J. (1993). The Monster Show: A Cultural History of Horror. Penguin Books. ISBN 0-14-024002-0.
  • Thomas, Bob (1978). Joan Crawford: A Biography. New York, Bantam Books. ISBN 0-553-12942-2.

Eksteraj ligiloj redakti