Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Joan GILI-NORTA (naskita la 16-an de marto 1891 en Barcelona; mortinta la 6-an de januaro 1942[1]) estis kataluna esperantisto kaj komercisto.

Joan Gili-Norta
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1891 (1891-03-16)
Morto 6-an de januaro 1942 (1942-01-06) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis esperantisto de 1909. Li fondis la lokan Esperanto-grupon Barcelona Stelo[1], estis prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, ĉefa subtenanto de Kataluna Antologio ktp. Li skribis kelkajn amuzajn teatraĵojn pri Esperanto, kiuj siatempe estis tre ofte reprezentataj en katulunaj grupoj.

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3. Tie troviĝas ankaŭ foto de li.