Joan Mascaró i Fornés

Joan MASCARÓ i FORNÉS (Santa Margalida, Majorko 1897 - Coberton, Cambridge 1987) estis kataluna filologo, fakulo pri la sanskritaj lingvo kaj kulturo. Li laboris kiel sekretario en la brita konsulejo en Majorko inter 1916 kaj 1920. Diplomiĝinte en la kembriĝa universitato pri anglalingva literaturo kaj hindiaj lingvoj, li poste lekciis en la oksforda universitato kaj fariĝis vicrektoro de Parameshvara College en Jaffna (Srilanko).

Joan MASCARÓ i FORNÉS
Persona informo
Naskiĝo 1897
en Santa Margalida, Majorko
Morto 1987
en Coberton, Cambridge
Lingvoj Esperantohispanakatalunaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo vd
Profesio
Okupo Filologo
Verkado
Verkoj Lamps of Fire
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la dua Hispana Respubliko li estis instruisto de la angla lingvo en Institut Escola kaj de Sanskrito en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono kaj faris katalunlingvan version de parto de Bhagavadgitao, eldonita en 1935. Eskapinte el ekzekuto, li ekziliĝis post la armea ribelo kaj en 1939 ekloĝis en Kembriĝo. Li kunlaboris en Bulletin of Spanish Studies kaj kunfondis la Anglo-Katalunan Societon. Tradukis al la angla verkojn el Sanskrito kaj Palio, kiel Upaniŝadoj, Dhammapada i el Bhagavadgitao, kiuj decide influis en la ekinteresiĝo pri la hindiaj filozofio kaj mistiko en la 1960-aj kaj 1970-aj, ĉefe en Britio kaj Nord-Ameriko, ĉe tiaj famuloj kiel Beatles (precipe George Harrison).

Kiel adoleskulo li lernis Esperanton, verŝajne kun sia amiko Marià Jaquotot Molina, kaj en 1912 li ekkorespondis en ĝi. En la 1920-aj jaroj agadis en la Esperantista Klubo Palma, Kvankam li aliĝis, li ne povis partopreni en la Universalajn Kongresojn de 1914 kaj 1925, sed li sukcesis en 1928 kaj en postmilitaj. Li partoprenis ankaŭ la katalunajn kongresojn en Palma (1925) kaj Ripoll (1935).

Verkoj redakti

  • Lamps of Fire (1958) [antologio de mistikaj tekstoj el diversaj kulturoj]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti