Joannis ab Indagine

Joannis ab Indagine, Johannes IndagineJohann Rosenbach von Hagen (naskiĝis 30-an de novembro 1466 - mortis la 27-an de marto 1537) - germana astrologo, spertulo pri aŭgurado, kiromancio, divenado laŭ la vizaĝo kaj kapo. Monaĥo, naturfilozofo kaj teologo el la ordeno de kartuzianoj, mallonge dekano en Frankfurto ĉe Majno, dum plimulto da jaroj paroĥestro en Steinheim (Vestfalio).

Joannis ab Indagine
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1466 (1466-11-30)
en Dreieich
Morto 25-an de marto 1537 (1537-03-25) (70-jaraĝa)
en Hanau-Steinheim
Okupo
Okupo astrologo
vdr

Dum libera tempo okupiĝis pri astrologio kaj aŭgurado. Adepto de la natura astrologio, la scienco pri observado de la ĉielo kaj prognozo de la situo de ĉielaj korpoj. Pri stelo-divenado, t.e. aŭgura astrologio havis ambiguan rilaton, plejparte skeptikan, kion pruvis precipe en Introductiones apotelesmaticae in Pchysjognomiam, Astrologiam naturalem, Complechiones chominum, Naturas Planetarum (1522, la lasta latina eldono en 1672). Tiu ĉi titolo, kun pluraj aliaj, laŭ decido de la papo Paŭlo la 4-a en 1559 trafis al la listo de malpermesitaj libroj. Pro tio, ke oni akceptis influon al la homo de aliaj fortoj ol la diaj. La papa decido kontribuis, malgraŭ liaj intencoj, al populareco de la aŭtoro, precipe inter alikredantoj. Liaj latinlingvaj verkoj estis tradukitaj al multaj lingvoj, precipe al la germana, sed ankaŭ la franca kaj la angla kaj plurfoje reeldonataj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Elektitaj verkoj redakti

  • Introductiones apoteles maticae elegantes, in Chyromantiam, Physiognomiam, Astrologiam naturalem... Joannis Scotti, Argentorati (Strasbourg, 1522).
  • Chiromantia / Physiognomia, ex aspectu membrorum Hominis. / Periaxiomata, de faciebus Signorum. / Canones astrologici, de iudicis Aegritudinum. / Astrologia naturalis. / Complexionum noticia iuxta dominium Planetarum. Argentorati, apud Jo.Schottum. (Strasbourg, Jean Schott, 1531)
  • Introductiones Apotelesmaticae Elegantes, in Chyromantium, Physiognomiam, Astrologiam naturale(m), Complexiones hominu(m), Naturas planetaru(m), Cu(m) periaxiomatibus de factebus Signorum, & canonibus de aegritudinibus, nusquam fere simuli tractata compendio. (Frankfurt: David Zephel. (1550)).
  • Chiromance & Physionomie Par le Regard des Membres de L'Homme, Faites Par Jean de Indagine. Plus Dudat: La Diffinition des Faces des Signes. Reigles Astronom. Du Iugemet des Maladies. L'Astrologie Naturell. La Congnoissance de la Complexion des Hommes Selon la Domination des Planettes. (Lyon: Jean de Tournes, (1571)).
  • Vraye Et Parfaicte Chyromancie Et Phisionomie...La diffinition des faces des Signes. Reigles Astronomiques du jugement des maladies. Plus, L'Astrologie Naturelle. La cognoissance de la complexion des hommes selon la domination des Planettes. (Paris: Jacques Villery (1620)).

Bibliografio redakti