Joaquín Ruiz-Peinado Vallejo (Arundo, Andaluzio, 19a de julio de 1898 - Parizo, 13a de februaro de 1975) estis fama hispana pentristo de la kubisma tendenco, unu el plej elstaraj reprezentantoj de la hispana pariza skolo.

Joaquín Peinado
Persona informo
Naskonomo Joaquim Ruiz-Peinado
Naskiĝo 19-an de julio 1898 (1898-07-19)
en Ronda
Morto 13-an de februaro 1975 (1975-02-13) (76-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioFrancio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

En 1915 eniris en la Escuela Superior de Comercio (Komerca Altlernejo) de Sevilo kie restis ĝis 1918, kiam li abandonis la studojn pri komerco por eniri en la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando de Madrido, kie li estis disĉiplo de Julio Romero de Torres kaj de Cecilio Plá.

En 1923 li veturis al Parizo, kie li konatiĝis kaj amikiĝis kun la samprovincano Picasso kaj la aragonano Luis Buñuel inter aliaj membroj de la hispana kolonio. Tie li studis en la akademioj Ranson, Colarossi kaj La Grande Chaumière, enirante en la kubisma pentrarto kio el tiam markos lian verkadon.

Post partopreni en diversaj ekspozicioj li veturis al Amsterdamo en 1926 kie li kunlaboris por la dekoracio de la verko de Manuel de Falla, "El retablo de maese Pedro" kiun reĝisoras lia amiko Buñuel.

En 1927 post ricevi la premion de pentrarto de la Diputación de Málaga (malaga municiparo) li revenis al Hispanio kie li partoprenis kiel ilustracianto en diversaj revuoj, inter ili "Litoral", de Malago, kaj "La Gaceta Literaria" de Madrido; kaj partoprenis en du grandajn kolektivaj ekspozicioj pri avangarda pentrarto: nome La "Exposición de Pinturas y Esculturas de Españoles Residentes en París" en Madrido kaj la "Exposición Regional de Arte Moderno" en Granado.

Liaj respublikemaj ideoj faras ke li partoprenis, ekde Parizo, en taskoj de propagando por la registaro de la Dua Hispana Respubliko dum la jaroj de la Enlanda Milito. Tie li restos dum plej parto de la Dua Mondmilito, post kies fino, en 1946 partoprenis, kiel delegito de la fako de hispanaj pentristoj de la Pariza Skolo, en la internacia ekspozicio organizita de la Unesco kaj krome ĉeestoss en la ekspozicio okazinta en la Nacia Galerio de Prago titolita "Arto de la Respublika Hispanio. Artistoj de la Pariza Skolo".

Post veturi kaj ekspozicii tra tuta Ameriko, revenis al Hispanio en 1969 kie li estis nomumita membro de la Reĝa Akademio San Telmo de Malago.

Li mortiĝis al 13an de februaro de 1975 en Parizo.

Arundo, lia naskurbo, estas sidejo de la Muzeo Joaquín Peinado.

Eksteraj ligiloj redakti