Malfermi la ĉefan menuon

Jocelyn QUIVRIN (naskiĝis la 14-an de februaro 1979 en Dijon (Côte-d'Or), mortis la 15-an de novembro 2009 en Saint-Cloud, Hauts-de-Seine) estis franca aktoro.

Jocelyn Quivrin
Jocelyn Quivrin
Jocelyn Quivrin
Naskiĝo la 14-an de februaro 1979(nun 1979-02-14)
en Dijon (Côte-d'Or)
Morto la 15-an de novembro 2009 (30‑jara)
en Saint-Cloud (Hauts-de-Seine)
Edz(in)o Alice Taglioni
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Jocelyn Quivrin debutis juna en kino interpretante unu el la ĉefaj roloj en Louis, enfant roi de Roger Planchon (1992). Poste li plurfoje rolis en aliaj kinaj kaj televidaj filmoj, el kiuj Les compagnons de l'aventure : Lola et les sardines antaŭ ol interpreti la ĉefan rolon de la televida filmo Rastignac en 2000 (pro kio li ricevis premion por vira interpretado en Festivalo de televida filmo de Luchon).

Li rolis en l'Outremangeur kaj Grande École antaŭ ol ekhavi unu el la ĉefaj roloj de la granda produkto L'Empire des loups kune kun Jean Reno en 2005.

Jocelyn Quivrin estis la kunulo de aktorino Alice Taglioni. Ili renkontiĝis dum filmado de Grande École. Ilia filo, Charlie, naskiĝis la 18-an de marto 2009.

Jocelyn Quivrin forpasis la 15-an de novembro 2009 pro aŭto-akcidento en tunelo de Saint-Cloud, apud Parizo.

TeatroRedakti

FilmaroRedakti

FilmojRedakti

KurtfilmojRedakti

TelevidoRedakti

ReĝisoroRedakti

  • 2006: Acteur (+rolo, +scenaro) (kurtfilmo)

Eksteraj ligilojRedakti