Joe Penner

usona aktoro
(Alidirektita el Joe PENNER)

Joe PENNER [ĝo PEN'r] (naskiĝis la 11-an de novembro 1904, en Nagybecskerek [tiam Hungario], mortis la 10-an de januaro 1941 en Filadelfio, Pensilvanio) estis en la 1930-aj jaroj usona radia komediisto kaj vodevilisto rimarkinda pro sia ekfrazo "Wanna buy a duck?" (ĉu vi deziras aĉeti anason?) kaj sia malalta rido (hjuk-hjuk).

Joe Penner
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1904 (1904-11-11)
en Zrenjanin
Morto 10-an de januaro 1941 (1941-01-10) (36-jaraĝa)
en Filadelfio
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoAŭstrio-Hungario vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1931– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Penner naskiĝis kiel Pintér József kaj elvenis de Hungario kiel infano. Rudy Vallee unue prezentis lin al naciaj radiaj aŭskultantoj kaj li estis granda sukceso. Penner havis sian propran radioprogramon (The Baker's Broadcast) ekde 1933, kiun estis tre populara, sed post disputo kun la mecenato de la programo en 1935, Penner forlasis la programon. Li revenis al radio kun alia programo (The Joe Penner Show, ankaŭ nomiĝas The Park Avenue Penners (La Penner-oj de Park-Avenuo)) en 1936.

Penner mortis pro korhalto dum rondvojaĝo en muzika teatraĵo.

Tex Avery kaj Friz Freleng karikaturis Penner-n en la muzika desegnita filmo My Green Fedora (Mia verda ĉapelo), kaj li ankaŭ estis inspiraĵo de la komiksa rolulo de Egghead, kiu inspiris la kreadon de Elmer Fudd.