Joel Hastings Metcalf

usona astronomo

Joel Hastings Metcalf (naskiĝis la 4-an de januaro 1866 en Meadville (Pensilvanio), mortis la 23-an de februaro 1925 en Portland (Majno)) estis usona astronomo kaj pastro.

Joel Hastings Metcalf
Persona informo
NomoJoel Hastings Metcalf
Dato de naskiĝo4-a de januaro 1866
NaskiĝlokoMeadville (Pensilvanio)
Dato de morto23-a de februaro 1925
MortolokoPortland (Majno)
Aĝo je morto59
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj pastro
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis diplomita de Harvard Divinity School de Kembriĝo (Masaĉuseco) en 1892 kaj servis kiel unitaria sacerdoto en Burlington (Vermonto), en Taunton (Masaĉuseco), en Winchester (Masaĉuseco) kaj en Portland (Majno).

Kiel amatora astronomo, li malkovris 41 asteroidojn,[1] 5 kometojn kaj plurajn variantajn stelojn.

La asteroido 792 Metcalfia estis nomita en lia honoro.


Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti