Joel Vilkki

finna esperantisto
(Alidirektita el Joel VILKKI)

Joel VILKKI (naskiĝis la 8-an de Aŭgusto 1899, mortis la 14-an de Julio 1976) estis suoma rektoro de mezgrada lernejo kaj unu el la plej elstaraj figuroj en la suoma Esperanto-movado post la milito.

Joel Vilkki
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1899 (1899-08-08)
Morto 14-an de julio 1976 (1976-07-14) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofinna
Ŝtataneco Finnlando
Memorigilo Joel Vilkki
Okupo
Okupo esperantisto • lernejestro
vdr

Li estis ĉefo-delegito de UEA (IEL) de 1937 ĝis 1971, dumviva membro, kaj en la lastaj 15 jaroj membro-subtenanto. Kiel estro de mezlernejo li ebligis kaj gvidis eksperimentan instruadon de Esperanto en la urbo Somero (1958-1963). La eksperimento celis studi la pedagogian kaj lernofaciligan valoron de la Internacia Lingvo (vidu revuon Esperanto 1974, p. 43). Dum parto de tiu periodo, la instruado de Esperanto estis deviga kaj ĝin oficiale inspektis la Centra Administrejo de Lernejoj.

En la 1930-aj jaroj Vilkki interesiĝis ankaŭ pri Novial kaj tradukis lernolibron de la lingvo en la suoman. Li mem priskribis sian rilaton al la du planlingvoj dirante, ke li, kun alia esperantisto samurba, simple konstatis, ke "Esperanto funkcias".

Li verkis artikolojn kaj informajn broŝurojn pri Esperanto. Lia vortaro Suomi-Esperanto-Suomi aperis en 1963. Ĝian duan eldonon, kiu aperis post lia morto en 1982, reviziis lia filino Heljä Favén (449 p.). Ĝi estas plu uzata kiel la precipa vortaro inter la suoma kaj Esperanto.