Johan Gottlieb Gahn

Johan Gottlieb Gahn (1745–1818) (* Voxnabruk,  Svedio, en la 19-a de aŭgusto 1745 - Falun,  Svedio, en la 8-a de decembro 1818)[1] estis sveda kemiisto, kiu malkovris la kemian elementon manganon en 1774, la fosfatacidon en 1770, kaj la magnezion en 1774. Li estis lernanto de Torbern Bergman[2] kaj Carl Wilhelm Scheele[3]. La mineralo gahnito estis tiele alnomita liaomaĝe.

Johan Gottlieb Gahn
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1745 (1745-08-19)
Morto 8-an de decembro 1818 (1818-12-08) (73-jaraĝa)
en Falu Kristine church parish
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo (1754–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Hans Jacob Gahn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna Maria Schulzen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Carl Pontus Gahn (en) Traduki, Henrik Gahn (en) Traduki kaj Maria Gustava Gahn-Hofgaard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Torbern Bergman vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Gahn studis en la Universitato de Upsalo kaj en 1770 li ekloĝis en Falun, kie li plibonigis la fandprocedon de la kupro al la loka industrio kaj partoprenis en la konstruado de pluraj fabrikoj kiuj produktis interalie: la sulfatacidon, sulfuron kaj la kolorigilon ruĝa de Faluno.

Li laboris kiel kemiisto por la Sveda Konsilio de la Minejoj (Bergskollegium) inter 1773 kaj 1817. Gahn estis ĉiam rezistema pri la publikado de siaj sciencaj malkovroj uzante la propran nomon, sed li regule komunikis ilin al Bergman kaj Scheele. Inter liaj pluraj malkovroj, Gahn elmontris ke la ostoj enhavas fosforon, kaj ke la mangana dioksido eblis redukti uzante karbonon kaj sukcesante la metalan manganon, tiamaniere ke li estis la unua izoli la elementan manganon.

En 1784, Gahn elektiĝis kiel membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio. Li ankaŭ havis paralelan laboron en la sveda minindustrio. Hans Järta (1774-1847)[4] estis unu el liaj plej proksimaj sekvantoj kaj la leteroj de Järta al Gahn konserviĝas en la Biblioteko de la Universitato de Upsalo.

Verkoj

redakti
  • Anteckningar från en resa i Dalarne sommaren (Notoj de vojaĝo al Dalarne en la somero 1765)
  • Tvenne dalaresor 1765 och 1799: jämte sex porträtt
  • Underrättelse om upställningen och nyttjandet af herr assessor J.G. Gahns förbättrade appareil för vattens aërerande med tabell - 1804

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj