Johan Lorentz (* ĉ. 1610 en Flensburgo; † 19-a de aprilo 1689 en Kopenhagen) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.

La filo de la orgenkonstruisto Johan Lorentz studis en norda Germanio kaj ixis en 1629 orgenisto ĉe la Vor-Frue-Kerk en Kopenhago. Post staĝo en Italio li iĝis en 1634 reĝa kortegorgenisto kaj orgenisto de la preĝejo St. Nicolas en Kopenhago. Ekde 1653 ĝis 1660 li estis muzikinstruisto de la posta reĝo Christian V.

Liaj orgenkomponaĵoj konsiderinde perdiĝis. Postlasitaj estas kelkaj kolektoj da dancaĵoj, preludoj, kaj arioj.