Johana de Arko

franca militestrino kaj katolika sanktulo
Jeanne d'Arc alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri sanktulo de la franca nacio. Por filmo pri tiu persono rigardu la paĝon Jeanne d'Arc (filmo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.

Johana de Arko, kromnomata la "Pucelo de Orleano" (france Jeanne d'Arc[1]; naskiĝis probable en 1412[2], mortis la 30-an de majo 1431) estas nacia heroino de Francio kaj sanktulino de la Romkatolika Eklezio.

Sankta
Johana de Arko
sankta
Franca militisto
Franca militisto
Persona informo
Naskonomo nekonata valoro
Naskiĝo 5-a de januaro 1412
en Domrémy-la-Pucelle, Loreno, Francio
Morto 30-a de majo 1431
en Rouen, Supra Normandio, Francio
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Mortigita de Geoffroy Thérage vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj meza francafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Subskribo Johana de Arko
Familio
Patro Jakobo de Arko vd
Patrino Isabelle Romée vd
Gefratoj Catherine d'Arc • Jacques of Arc • Jean d'Arc • Pierre d'Arc vd
Profesio
Okupo militisto vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika Eklezio
Beatigo 18-a de aprilo 1909, Katedralo Notre Dame de Pio la 10-a
Kanonizo 16-a de majo 1920, Baziliko de Sankta Petro de Romo de Benedikto la 15-a
Festotago 30-a de majo
Atributoj kiraso, standardo, glavo
Patroneco Francio; martiro, militkaptito, militistino, homoj mokitaj pro sia pieco, arestitoj, soldatoj, virinoj destinitaj por Volontula Savservo; Women's Army Corps
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazonŝildo, de Johana de Arko.

Kamparanino naskiĝinta en la oriento de Francio, ŝi proklamis sin dia gvidantino kaj kondukis la francan armeon al gravaj venkoj dum la Centjara Milito, kaj preparis la vojon por la konsekrado kaj kronado de la daŭfeno Karlo la 7-a. Ŝi estis kaptita de la burgonjanoj, transdonita al la angloj kontraŭ mono, submetita al proceso kaj juĝado de la proangla episkopo de Beauvais, kaj brulmortigita sur ŝtiparo kiam ŝi havis 19 jarojn.[3]

Dudek kvin jarojn post la ekzekutado, inkvizicia tribunalo rajtigita de la papo Kaliksto la 3-a esploris la proceson, deklaris ŝin senkulpa kaj proklamis ŝin martiro.[3] Johana de Arko estis beatigita en 1909 kaj poste kanonizitasanktigita en 1920.[2] Ŝi estas, kune kun Sankta Denizo, Sankta Marteno de Tours, Sankta Ludoviko la 9-a, kaj Sankta Tereza de Lisieux, unu el la sanktaj patronoj de Francio. Johana asertis havi viziojn venintajn de Dio kiuj instruis al ŝi kiel rekuperi la patrion kaj forpeli la anglan regadon fine de la Centjara Milito. La nekronata daŭfeno Karlo la 7-a sendis ŝin al la sieĝo de Orléans kiel parto de la helpmisio. Ŝi gajnis famon kaj reputacion post superado de la malafabla konduto de la veteranaj komandantoj kaj post la forigado de la sieĝo post nur naŭ tagoj. Pluraj venkoj venis poste kaj la reĝo Karlo estis kronita en Reims kaj la sukcedo al la trono estis fine establita.

En la nuntempo, Johana de Arko estas elstara figuro de la okcidenta kulturo. Ekde Napoleono ĝis nun, francaj politikistoj el ĉiuj tendencoj, sed ĉefe de kristanaj kaj naciismaj tendencoj, alvokis ŝian memoron. Famaj verkistoj kaj komponistoj kreis verkojn pri ŝi. Inter ili plej famiĝis: Ŝekspiro (Henriko la 6-a, Parto 1), Voltaire (La Pucelo de Orleano poemo), Schiller (La Pucelo de Orleano dramo), Verdi (Giovanna d'Arco), Ĉajkovskij (La Pucelo de Orleano opero), Mark Twain (Personaj Rememoroj de Johana de Arko), Arthur Honegger (Johana de Arko sur la ŝtiparo), Jean Anouilh (La Alaŭdo), Bertolt Brecht (Sankta Johana de la Mortigejoj), George Bernard Shaw (Sankta Johana) kaj Maxwell Anderson (Johana de Loreno). Krom tiuj ekzemploj, ankaŭ aliaj troviĝas en filmoj, teatro, televido, videoludoj, muziko kaj aliaj.

La origino de Johana kaj kunteksto redakti

Ŝia nomo redakti

 
Subskribo de Johana.

Laŭ la informoj prenitaj el la dokumentoj de la proceso de Rueno, Johana ĉiam nomis sin «Johana la»[4]. Tamen, kiel ŝi mem komentis, «en mia vilaĝo oni nomis min Jehannette. En Francujo, oni nomis min Jehanne ekde mia alveno».[5] Ŝia nomo estis skribita plurmaniere, precipe antaŭ la 19-a jarcento. Supozeble ŝi mem subskribis kiel "Jehanne". En Esperanto ankaŭ oni skribas ŝian nomon diversmaniere — kelkfoje kiel Ĵana, Johanino aŭ Johana.

Poste, oni aldonis la vorton «Darc» kiel familinomo, por oficiale paroli pri ŝi (la manko de la apostrofo en la franca versio —d'Arc— okazas pro ĝia neekzisto dum la Mezepoko)[6]. Arko (arc) venas de la patra familinomo, Jacques Darc, kies familiaj radikoj eble troviĝis en du vilaĝoj, Arc-en-BarroisArt-sur-Meurthe, vilaĝoj tre proksimaj de kie oni kredas ke «la Pucelo» naskiĝis. La nomo, tamen, varias (Arc, Ars, Ai…) pro la diferencoj en la antikva versio Art sur Meurthe.[7]

La nomo «Jehanne d'Arc» troviĝas en verkaĵo de poeto el Orleano ĉirkaŭ la jaro 1576; «Jehanne» hodiaŭ estas skribata kiel «Jeanne».

Ŝiaj gepatroj redakti

 
Medalo Johana de Arko.

En la proceso Johana diris pri siaj gepatroj la jenon: «Mia patro nomiĝas Jacques Darc kaj mia patrino Isabelle». Tiamaniere oni scias, ke ŝiaj gepatroj estis Jacques Darc kaj Isabelle Romée.[8] Isabelle Romée ne estis la originala nomo, sed surnomo kiun havis Isabelle de Vouthon (kiu apartenis al la paroko de Vouthon, hodiaŭ departemento de Charente), kiel estis la kutimo al la homoj kiuj faris la pilgrimon «de Puy» (de la monto) anstataŭ la pilgrimo al Romo. Fakte, Johana ne diris la familinomon. Ŝia patro estis terkultivisto. Li ne estis malriĉa, tamen sen entuziasmo rigardis la alvenon de nova filino en la familion, ĉar Johana jam havis tri pli aĝajn gefratojn.

La naskiĝo redakti

 
Naskiĝdomo de Johana de Arko, en Domrémy-la-Pucelle, nuntempe muzeo.

La debato pri la naskiĝdato de la Pucelo de Orleano, ne estis solvita eĉ de Johana mem dum la proceso, ĉar, kiam oni demandis al ŝi pri la aĝo, ŝi respondis: «Ĉirkaŭ 19 jarojn mi havas, mi supozas».[9] Kvankam ŝi ne certis, la historiografio interpretis tiun deklaron laŭlitere.[10] Tiel, subtrahante la eblan aĝon per kiu ŝi respondis al la demando dum la proceso, la 24-an de februaro 1431, aperas 1412 kiel la plej probabla naskiĝdato.[11]

La loko kie ŝi naskiĝis, teorie estas Domrémy, kiel ŝi mem diris en la esplordemandado pri la identeco de sia proceso, la 21-an de februaro 1431; «Mi naskiĝis en la vilaĝo Domrémy». Krome, ŝi aldonis, ke ĝi estis vilaĝo dependanta de Greux (tuj norde de Domrémy), kaj kiu hodiaŭ nomiĝas pro ŝi Domrémy-la-Pucelle[12][13]. Ambaŭ nuntempe apartenas al la departemento Vosges, en la regiono Loreno. Domrémy estis ankaŭ loko kie ŝi estis baptita de la pastro Jean Minet.

La Centjara Milito redakti

 
Filipo la 6-a de Francujo, en la Nacia Biblioteko de Francio.

Post la morto sen posteulo de Eduardo la Konfesanto kaj la mallongdaŭra regado de la reĝo Harold la 2-a, la trono de Anglujo estis konkerita en 1066 (batalo de Hastings) fare de la franco Vilhelmo la Konkeranto, duko de Normandio.[14] Ĉi tiuj okazintaĵoj ekigis la plurjarcentan konfrontiĝon inter ambaŭ reĝlandoj. Kun la tempo, la reĝoj de Anglujo arigis plurajn el la plej grandaj duklandoj de Francujo: Akvitanio, Bretonio kaj aliajn. Ili estis supozeble vasaloj de la franca reĝo kiu loĝis en Londono. Tamen, la vasaloj iĝis pli potencaj ol la reĝo mem[15].

La intencoj de Francujo rekuperi la perditajn teritoriojn okazigis unu el la plej sangelverŝaj kaj longdaŭraj armitaj konfliktoj de la historio de la homaro: nome la Centjara Milito, kiu vere daŭris 116 jarojn kaj okazigis milionojn da mortintoj kaj la detruadon de preskaŭ tuta norda Francujo.[16]

La Centjara Milito komenciĝis en 1337 pro la strebo unuigi la regnojn, kiu konkretiĝis post la morto de la franca reĝo Karlo la 4-a en 1328. Filipo de Valois, franco kaj sukcedinto danke al la Salfranka leĝo (Karlo la 4-a ne havis viran posteulon), proklamiĝis reĝo de Francujo la 27-an de majo 1328 (li regis kiel Filipo la 6-a). Filipo jam estis regento post la morto de Karlo la 4-a dum oni atendis la naskiĝon de ido de la mortinta reĝo, kiu estis ino.

Filipo la 6-a postulis en 1337 la feŭdon Gaskonio al Eduardo la 3-a (laŭ la feŭda leĝo) post rejdo tra la Manika Markolo kun la intenco restarigi en la skota trono, la reĝon Davido la 2-a (skota aliancito ekzilita en Francujo ekde junio 1333), sub la preteksto ke oni ne respektis la reĝon. Tiam, la 1-an de novembro Eduardo la 3-a respondis starante ĉe la pordoj de Parizo kaj pere de la episkopo de Lincoln deklaris, ke li estas la taŭga kandidato por okupi la francan tronon.

Anglujo gajnis gravajn batalojn kiel Crécy (1346) kaj Poitiers (1356), sub Johano la 2-a kiu okupis la lokon de Filipo la 6-a, kaj akiris la neatenditan venkon de Agincourt en 1415, sub la kompetenta gvido de la reĝo Henriko la 5-a.

 
Blue: Francujo sub la armanjakoj kaj ruĝe sub la angloj kaj burgonjanoj.

Grava malsano de la franca reĝo favoris la luktadon por la potenco inter lia kuzo Johano de BurgonjoJohano Sentima kaj la frato de Karlo la 6-a, nome Ludoviko de Orleano. La 23-an de novembro 1407, sur la stratoj de Parizo kaj laŭ ordono de la burgonjano, estis plenumita la murdo de la armanjako Ludoviko de Orleano. La du branĉoj de la franca reĝa familio dividiĝis en du frakciojn: tiuj kiuj subtenis la dukon de Burgonjo (burgonjanoj) kaj tiuj kiuj subtenis tiun de Orleano kaj poste al Karlo la 7-a, Daŭfeno de Francujo, (kiu estis senheredigita ekde 1420) (armagnacs), ligitaj al la afero de Orleano post la morto de Ludoviko. Pro la murdo de la armanjako, ambaŭ bandoj konfrontiĝis en enlanda milito kaj ili serĉis la apogon de la angloj. La sekvantoj de la Duko de Orleano, en 1414, spertis la malakcepton de propono farita de la angloj kiun ili finfine paktis kun la burgonjanoj.[17]

Post la morto de Karlo la 6-a en 1422 estis kronita reĝo de Francujo, la filo de Henriko la 5-a kaj Katarina de Valois, la infanto Henriko la 6-a (Henriko la 6-a de Anglujo kaj 1-a de Francujo); sed la armanjakoj ne cedis kaj restis fidelaj al la filo de la franca reĝo, Karlo la 7-a, kiu ankaŭ estis simbole kronita en 1422 en Berry, altrudante lin kiel reĝon de facto, sen sentronigante la anglon de jure.[18]

De Domrémy al Chinon: 1428 - februaro 1429 redakti

 
Jeanne d'Arc
(baziliko de Bois-Chenu, Domrémy. Kopio de skulptaĵo farita de la princino Marie d'Orléans kiu troviĝas en Orléans.

Estante 13-jaraĝa, Johana asertis aŭskulti el la ĝardeno de la patro ĉielajn voĉojn de la gesanktuloj [19] Katarina, Margareta kaj la arkianĝelo Mikaelo, kiuj petis ŝin esti pia, liberigi la Francan reĝlandon disde la invadinto kaj surtronigi la daŭfenon. Sekve, ŝi izoliĝis kaj malakceptis la junulojn de la vilaĝo kiuj ne hezitis moki ŝin pro la troa religia fervoro, ĝis la probabla rompado de la fianĉiĝo ĉe la episkopo de Toul[20]. Instigataj de la timo pri disraboj kaj masakroj de la vilaĝo Domrémy, la mistikaj spertoj multiĝis dum la malordo pliiĝis en la regiono. Sed pro timo, ŝi ne rakontis tion ĝis la 16-jariĝo, kiam ŝi komunikis tion al sia onklo Durand Laxart (fakte temas pri kuzo pli aĝa ol ŝi)[21]. Post multaj hezitoj, kun la preteksto iri prepari la "relevailles" de frata kuzino, ĉar vere tion kontraŭis la gepatroj, ŝia onklo kondukis ŝin por renkontiĝi kun Robert de Baudricourt, kapitano de Vaucouleurs, najbara fortikaĵo de Domrémy. Petante ke la trupoj de la daŭfeno kuniĝu por plenumi la lokan profetaĵon laŭ kiu pucelo el Loreno savus Francujon, ŝi petis aŭdiencon al Robert de Baudricourt, ĉar nur rekomendletero el liaj manoj malfermus la pordojn de la Kortego por akcepti ŝin. La loka senjoro konsideris ŝin fantaziema kaj konsilis al Laxart rekonduki ŝin hejmen kun vangofrapo[22]. En la sekva jaro, la anglo-burgonjanoj atakis Domrémy, ŝi kaj la familio rifuĝis en Neufchâteau. Johana persiste revenis por loĝi en Vaucouleurs en 1429 dum tri semajnoj. Ŝi loĝis ĉe Henriko kaj Katarina Le Royer, burĝa familio kaj adoptita de la loĝantaro kiu subtenis ŝin, avida en tiuj maltrankvilaj tempoj je kuraĝigaj profetaĵoj. Dotita de granda karismo, la juna analfabeta kamparanino akiris certan famon kiel saniganto kiam la malsana duko Karlo la 2-a de Loreno donis al ŝi paspermeson viziti lin en Nancio: ŝi promesis al li preĝi por la sanado kaj page li donus eskorton gviditan de Renato de Anĵuo, la filo de la duko.[23]

Ŝi estis konsiderata serioza fare de Baudricourt post kiam ŝi antaŭanoncis al li la batalon de la Haringoj kaj la samtempan alvenon de Bertrand de Poulengy, juna senjoro proksima al la nobela familio Anĵuo kaj de Johano de Novellompont aŭ de Metz. Li donis al ŝi eskorton el ses homoj ligitaj al Jolanda de Aragono, la du ŝildistoj (Johano de Metz kaj Bertrand de Poulengy) restos fidelaj al ŝi dum la tuta aventuro, sed ankaŭ ŝi kalkulis je leterportisto, reĝa mesaĝisto Colet de Vienne, ĉiu el ili akompanita de servisto (Julien kaj Jean de Honnecourt kaj Richard L'Archer)[21]. Antaŭ ekiri al la Franca reĝlando, Johana vizitis la antikvan preĝejon Saint-Nicolas-de-Port, dediĉitan al la sankta patrono de la duko de Loreno.

 
Kastelo de Chinon.

Portante virajn vestojn (kiujn ŝi surhavis ĝis la morto, krom en la lasta pasko), ŝi iĝis nerekonebla en la burgonja teritorio kaj ekiris al Chinon, kie ŝi fine ricevis la permeson vidi la daŭfenon Karlo, post ricevado de letero de Baudricourt. La legendo pri «la senditino de Dio», ne probable, rakontis ke ŝi kapablis rekoni Karlon, modeste vestita inter la korteganoj[24], kaj parolis al li pri la misio en privata intervjuo. Reale, alveninte en Chinon la 23-an de februaro, ŝi ne estis tuj akceptita de la reĝo sed du tagojn poste, ne en la granda halo de la fortikaĵo sed en liaj privataj ĉambroj, la granda akcepto ĉe la Kortego ekigis legendon kiu naskiĝis unu jarcenton poste[25]. Johana estis gastigita en la turo de Coudray, kie Jacques de Molay estis malliberigita[26]. Johana klare anoncis kvar okazontaĵojn: nome la liberigo de Orléans, la konsekrado de la reĝo en Reims, la liberigado de Parizo kaj de la duko de Orléans. Post esplordemandado farita de la eklezia aŭtoritato de Poitiers dum kiu doktoroj de teologio ekzamenis ŝin kaj kie akuŝistinoj, gviditaj de Jolanda de Aragono, konstatis ke ŝi estis virga (postulo por «sendito de Dio» aŭ eble por scii, ke ne temas pri viro aŭ eĉ por ne doni kialojn al la malamikoj kiuj nomis ŝin «putino de la armanjakoj» [27]), kaj post enketado en Domrémy, Karlo konsentis sendi ŝin al Orléans sieĝita de la angloj, ne kiel armeestrino, sed kun proviz-konvojo[28]. Tio estis por provi ŝin.[29]

Johana de Arko, militestrino aŭ maskoto (aprilo 1429 – majo 1430) ? redakti

 
Statuo en la Katedralo de Reims.

Ŝiaj fratoj kuniĝis. Oni ekipis ŝin per armaĵo kaj blanka standardo kun la lilifloro, kun la surskribo Jesuo Maria, kiu ankaŭ estis la devizo de la ordenoj almozantaj (nome la dominikanoj kaj la franciskanoj).[30] Ekiĝante ekde Blois kun direkto al Orleano, Johana forpelis la prostituitinojn de la trupoj kaj antaŭ la armeo troviĝis grupo de ekleziuloj. Atinginte Orleanon la 29-an de aprilo, ŝi portis la provizojn kaj renkontiĝis kun Johano de Orleano, konata kiel «la Bastardo de Orleano», estonta grafo de Dunois. Ŝi estis entuziasme akceptita de la loĝantaro, sed la milit-kapitanoj estis retenemaj. Per siaj fido, konfido kaj entuziasmo, ŝi donis forton al la senesperaj francaj soldatoj kaj novan energion por forpeli la anglojn el la sieĝo de Orleano en la nokto de la 7-a de majo 1429.[31]

Post ĉi tiu venko (ĝis nun festata en Orleano kiel «Johanaj festoj», ĉiujare la 29-an de aprilo ĝis la 8-a de majo), oni nomis ŝin «Pucelo de Orleano», esprimo unuafoje aperinta en 1555 en la libro La nestumbebla forto de la honoro de la ina sekso de François de Billon[32]. Post la purigado de la valo ĉe Luaro je la malamikoj danke al la venko en Patay (kie Johana de Arko ne partoprenis en la bataloj mem), la 18-an de junio 1429, ŝi supervenkis la anglojn kaj venis al Loches kaj konvinkis la daŭfenon iri al Reims por esti konsekrita reĝo de Francujo.[33]

Por atingi Reims, la grupo devis trairi vilaĝojn kaj urbojn sub burgonja regado kiuj ne havis kialojn por malfermi la pordojn, kaj neniu havis la rimedojn por milite devigi ilin. Laŭ Dunois, blufado ĉe la pordoj de Troyes submetigis la urbon sed ankaŭ Châlons-en-Champagne kaj Reims. Tiel, la trairado iĝis ebla.[34]

 
1429
  •  Teritorioj regataj de Henriko la 5-a
  •  Teritorioj de la duko de Burgonjo
  •  Teritorioj regataj de la daŭfeno Karlo
  •  Ĉefaj bataloj
  • Le 17-an de julio 1429, en la katedralo de Reims, ĉeeste de Johana de Arko, Karlo la 7-a estis konsekrita de la ĉefepiskopo Renault de Chartres. La duko de Burgonjo forestis, kaj samtage Johana sendis al li leteron por peti la pacon. La politika kaj psikologia efikoj de tiu konsekrado estis grandaj. Reims estis en la koro de la teritorio regata de la burgonjanoj kaj estis alte simbola, interpretita de multaj en tiu epoko kiel rezulto de la dia volo. Ĝi legitimis Karlon la 7-a, kiu estis senheredigita per la traktato de Troyes kaj oni suspektis, ke li estis efektive la nelegitima filo de la duko de Orleano kaj Izabela de Bavarujo.[35]

    Ĉi tiu parto de la vivo de Johana de Arko estas konata kiel ŝia epopeo: ĉi tiuj eventoj estas plenaj je anekdotoj en kiuj la samtempuloj vidis etajn miraklojn, ĉiuj apogitaj de la eksplicitaj aludoj dum la proceso, kiuj multe kontribuis por la kreado de la legendo kaj la oficiala historio de Johana de Arko[36]. La mirakla malkovro de la glavo de «Karolo Martelo» sub la altaro de Sainte-Catherine-de-Fierbois, estas ekzemplo pri tio. La mito pri la militestrino komandanta la armeojn de Karlo la 7-a estas alia. Estis la duko de Bedford kiu kreis ĝin, por malpliigi la atingon de la liberigado de Orleano kaj la postaj malvenkoj kiuj donis al li la rolon de militestro de la armeo de la reĝo sendita de la diablo. La konsilistoj de la reĝo estis suspektemaj pri ŝia nesperto kaj prestiĝo, ili tenis ŝin for de la esencaj militistaj decidoj, dum la gvidado estis sinsekve fidata al Dunois, al la duko de Alençon, Karlo de Albret aŭ la marŝalo Boussac[37]. La nuntempaj historiistoj pensas, ke ŝi estis simpla maskoto kiu renovigis la koron de la batalantoj aŭ kiel militista geniulo[38].

     
    Kronado de la daŭfeno Karlo.

    Johana intencis konvinki la reĝon repreni Parizon, kiu estis regata de la burgonjanoj, sed li hezitis. Johana atakis Parizon, sed ĝi estis rapide forlasita. La reĝo metis finon al tio malpermesante novajn atakojn: la manko de mono kaj provizoj kaj la malakordoj regantaj en la koro de la konsilantaro estis inter ĉefaj kialoj. Okazis pli perforta retroiro el Luaro kaj la armeo estis disigita.[39]

    Malgraŭ tio, Johana daŭrigis la militkampanjon: ŝi ekestris sian propran truparon kaj konsideris sin kiel sendependa militestrino, kiu ne plu reprezentis la reĝon. Trejnanto de homoj kiujn ŝi vigligis per sia karismo kaj kuraĝo (ŝi estis plurfoje vundita), ŝi disponis je domo kun ĉevalejo, ŝildiston kaj heroldon[38]. Ŝiaj trupoj batalis kontraŭ la lokaj kapitanoj, sed atingis malmultan sukceson. La 4-an de novembro 1429, «la Pucelo» kaj Karlo de Albret konkeris Saint-Pierre-le-Moûtier. La 23-an de novembro, ili sieĝis La Charité-sur-Loire por forpeli Perrinet Gressart. Je Kristnasko, Johana regajnis Jargeau post la malsukceso de la sieĝo[40].

    Johana estis invitita resti en la kastelo de Trémouille de Sully-sur-Loire. Forlasinte la reĝon sen permeso, ŝi eskapis de la ora kaĝo, por respondi la help-alvokon de Compiègne, sieĝita de la burgonjanoj. Fine, ŝi estis kaptita de la burgonjanoj elirinte tra la pordo de Compiègne la 23-an de majo 1430. Ŝi provis eskapi du fojojn, sed vane. Ŝi serioze vundiĝis saltante el fenestro de la kastelo de Beaurevoir. Johana estis akirita de angloj kontraŭ dek mil pundoj kaj konfidita al Pierre Cauchon, episkopo de Beauvais kaj aliancano de la angloj.[41]

    La proceso kaj kondamno (1431) redakti

    La proceso redakti

     
    Turo Johana de Arko, turo de la kastelo de Filipo Aŭgusto en Rueno

    Dum la juĝado kiu daŭris de la 21-a de februaro ĝis la 23-a de majo 1431[42], Johana estis akuzita je herezo kaj senkonsidere esplordemandita en Rueno. Ŝi estis malliberigita en la forgeskelo de la kastelo de Filipo Aŭgusto; el kiu nur turo de la konstruaĵo atingis la nuntempon kaj ĝi fakte nomiĝas «turo Johana de Arko». Juĝita de la Eklezio, tamen ŝi restis enkarcerigita ĉe la anglaj malliberejoj, sen konsidero de la kanona juro.

    Eĉ se ŝiaj karceraj kondiĉoj estis specife malfacilaj, Johana ne suferis la torturon. Sed tiuepoke, la torturo estis necesa etapo por «bona proceso». Tiu surpriziga foresto de la torturo iĝis argumento pri la «nobela» origino de Johana de Arko. Verŝajne, la skurĝistoj ne kuraĝis torturi ŝin[43].

    La juĝo komenciĝis la 21-an de februaro 1431. Ĉirkaŭ cent dudek personoj ĝin ĉeestis: 22 kanonfakuloj, 60 doktoroj, 10 normandaj abatoj, 10 delegitoj de la Universitato de Parizo. La anoj estis zorge elektitaj. Dum la proceso por la rehabilitiĝo, pluraj atestis pri ilia timo. Tiel, Richard de Grouchet deklaris ke li estis sub minaco kaj teruro per kiu ni estis devigitaj partopreni en la juĝo; ni havis la intencon forfuĝi. Laŭ Jean Massieu, ĉiuj en la tribunalo tremis je timo. Laŭ Jean Lemaître, Mi vidis, ke se oni ne agas laŭ la volo de la angloj, estas la morto kiu minacas.

     
    Johana estas pridemandita.

    Deko da homoj aktivis en la juĝo, inter ili troviĝis Jean d'Estivet, Nicolas MidyNicolas Loyseleur. Sed la enketistoj, gviditaj de la episkopo de Beauvais, Pierre Cauchon, ne sukcesis establi ĉefan validan akuzaĵon: Johana ŝajnis esti bona kristanino, konvinkita je sia misio, male al la herezuloj kiuj abundis en tiu defia etoso kontraŭ la Eklezio, en tiuj kaosaj tempoj. La tribunalo riproĉis al ŝi la virvestaĵojn, la senpermesan forlason de la familio, kaj strebon esti precipe sub la juĝo de Dio pli ol tiu de la «Militanta Eklezio», tio estas, la surtera eklezia aŭtoritato. La juĝo konkludis ankaŭ ke tiuj «voĉoj», pri kiuj ŝi ofte aludis, estis inspiritaj de la demono. Sepdek precipaj akuzaĵoj estis fine trovitaj[44]. Ankaŭ la Universitato de Parizo (Sorbonne), pagita de la burgonjanoj, opiniis: Johana estis kulpa je skismo, apostateco, mensogoj, divenado, suspektoj je herezo, apartiĝo de la kredo, blasfemado kontraŭ Dio kaj la gesanktuloj. Johana petis la intervenon de la Papo, sed tio estis ignorita de la juĝistoj.

     
     Pri la amo aŭ malamo de Dio por la angloj, mi nenion scias, sed mi estas konvinkita, ke ili estos forpelitaj el Francujo, krom tiuj kiuj mortos en ĉi tero. 
    — Johana de Arko en la juĝo

    Kondamno kaj ekzekuto redakti

     
    Johana ĉe la ŝtiparo, verko de Hermann Anton Stilke.

    Le 24-an de majo, ĉe la tombejo de Saint-Ouen de Rueno, la juĝistoj surscenigis parodion de ŝtipar-mortigado por timigi la pucelon Johana por ke ŝi konfesu sian kulpon. Johana, sub voĉa promeso (ne pruvebla) de la tribunalo kiu malliberigus ŝin en eklezia karcero, subskribis per kruco (tamen, ŝi almenaŭ scipovis skribi sian nomon) la konfeson de la eraroj, rekonante, ke ŝi mensogis kaj submetiĝis al la aŭtoritato de la Eklezio.[45] Ŝi estis resendita al la prizono ĉe la angloj. Kredante sin trompita, ŝi ree malkonfesis du tagojn poste, denove portante virvestaĵojn. Deklarita kiel «refalinta en herezon» (refalinta en pasintajn erarojn), la tribunalo ŝin kondamnis je la ŝtiparo kaj liveris ŝin al la «sekulara branĉo».[46] La 30-an de majo 1431, ŝi estis mortigita sur la ŝtiparo en la placo de la Malnova Merkato de Rueno fare de la ekzekutisto Geoffroy Thérage[47]. Ŝi fordonis sian animon kriante tri fojojn «Jesuo». Laŭ la atestoj, ŝi estis vualigita kaj metita je tri metroj alte.[48]

    La kardinalo de Winchester insistis por ke nenio el ŝia korpo restu. Li volis eviti la postmortan kultadon al la «pucelo». Tial li ordonis la kremacion tri fojojn sinsekve. En la unua okazis la morto de Johana de Arko pro toksiĝo je karbona monooksido, la dua lasis la restaĵojn tute bruligitaj kaj je la tria restis nur la cindroj de la ostoj kiuj estis tuj disigitaj fare de Geoffroy Thérage[49] (la ekzekutisto), ĉe la rivero Sejno[50] (tie kie poste estis konstruita la Ponto Johana de Arko) pro kio ne eblas trovi la relikvojn.[51]

    La mistikismo de Johana redakti

     
    Johana de Arko ricevante la mesaĝon de la Ĉefanĝelo Mikaelo de Eugene Thirion (1876).

    «Mi estis 13-jaraĝa kiam mi aŭskultis voĉon de Dio», deklaris Johana en Rueno la ĵaŭdon 22-an de februaro 1431. Tio okazis je la tagmezo en la ĝardeno de ŝia patro. Ŝi aldonis, ke kiam ŝi aŭskultis ĝin la unuan fojon, ŝi spertis grandan timon. Je la demando de la juĝistoj, ŝi aldonis, ke tiu voĉo venis el la flanko de la preĝejo kaj ke ĝi kutime estis akompanata de granda heleco, kiu venis de la sama loko de kie la voĉo venis[52].

    La Romkatolika Eklezio kaj la plejmulto de ĝiaj kredantoj agnoskis la aperojn aŭ viziojn de Johana veraj.

    Kiam oni demandis ŝin kia estis tiu voĉo, ŝi respondis, ke ĝi ŝajnis tre afabla, tiel ke ŝi kredis ĝin sendita de Dio («kaj mi kredas ke tiu voĉo estis sendita al mi de Dio»). Tial, kiam ŝi aŭskultis ĝin por la tria fojo, ŝi ŝajnis rekoni anĝelan voĉon. Eĉ se kelkfoje ŝi ne komprenis tre bone, unue ĝi konsilis al ŝi pli ofte viziti la preĝejon kaj poste iri al Francujo kaj en tiu senco ĝi ekpremis ŝin. Krome, ŝi aŭskultis la voĉon du aŭ tri fojojn semajne. Iom poste ŝi diskonigis alian el la ricevitaj mesaĝoj, laŭ kiu ŝi devas forigi la sieĝon kiun Orleano suferis: «Ĝi diris, ke mi forigu la sieĝon de Orleano».

    La 27-an de februaro, Johana identigis tiujn voĉojn: temis pri la voĉo de sankta Katarina de Aleksandrio kaj de Sankta Margareta de Antioĥio, la sanktulinoj plej kultataj en tiu momento. Katarina estis kelkfoje priskribita kiel surĉevala apokrifa figuro de la 3-a kaj 4-a jarcentoj kiu mortis preskaŭ samaĝe kiel Johana; ankaŭ erudicia (patronino de multaj intelektaj fakoj) kaj persvadis la imperiestron Maksimiano ĉesi la persekutadon de la kristanoj.

    Poste ŝi estis kondamnita kaj mortigita per la radumo (torturilo kiu rompas la ostojn), kvankam oni diris, ke kiam ŝi tuŝis la radumon, ĝi rompiĝis kaj do fine ŝi estis senkapigita. Aliflanke, la legendo pri Margareta diras, ke ŝi estis pucelo malestimita pro ŝia kristana kredo, kiu ricevis geedziĝpeton kondiĉe ke ŝi rezignus je kristanismo. Antaŭ sia neado, ŝi estis punita je torturado, sed antaŭ la fina kapto kaj martireco ŝi sukcesis eskapi en pluraj okazoj. Pro tio, ŝi estas kultata de la Romkatolika Eklezio kiel virgulino kaj martiro.

     
    Vizioj de Johana.

    Johana asertis, ke ŝi rekonis ilin ĉar la sanktulinoj mem sin identigis. Tion ŝi deklaris antaŭe en Poitiers, dum la esplordemandado pri la vizioj ĉe la kortego de la Daŭfeno. Ŝi rifuzis doni pliajn klarigojn, kaj diris al juĝistoj ke ili iru al Poitiers por pliaj detaloj.

    Pri la unua jaro kiam tio okazis, unuamomente ŝi diris, ke tiam ŝi havis 13 jarojn. Poste ŝi detaligis ke ekde antaŭ sep jaroj tiuj voĉoj konsiladis kaj protektis ŝin. Tial, laŭ la kalkuloj, oni supozas, ke la vizioj komenciĝis en 1424.

    Johana klarigis (antaŭ mencii la nomojn de la sanktulinoj) la mision kiun la voĉo taskigis al ŝi. Post mencio de la sanktulinoj, la juĝistoj demandis pri la unua voĉo kiun ŝi aŭskultis, tiu kiun ŝi timegis antaŭ sep jaroj. Ŝi, kiu agis timeme kaj post pluraj fojoj, ŝi respondis, ke tiu voĉo apartenis al sankta Mikaelo (protektanto de la Franca reĝlando), kiun ŝi vidis propraokule, akompanita de la anĝeloj de la ĉielo. Tiel, plenumante la ordonon de Dio, kiun la anĝelo transdonis, ŝi ekiris por liberigi Francujon.

    Johana de Arko kaj ŝia epoko redakti

    La historiaj fontoj redakti

     
    Statuo de Johana de Arko en Reims.
     
    Statuo en Compiègne.

    La du ĉefaj fontoj pri la historio de Johana de Arko estas dokumentoj de la proceso kaj kondamno de 1431, kaj la proceso por rehabilitiĝo de 1455-1456. La parola proceso, nome la instrumentum publicum (publika instrumento) estis kopiita en ses ekzempleroj, el kiuj du ankoraŭ ekzistas en la Nacia Biblioteko de Francio kaj unu en la Nacia Asembleo. La parola proceso estis redaktita kelkajn jarojn poste sub la kontrolo de la ĉefa skribisto Guillaume Manchon de Thomas de Courcelles[48]. Estante juraj dokumentoj, ili havis la avantaĝon esti reskribitaj kiel la plej fidelaj el la ceteraj fontoj. Sed ili ne estas la solaj ekzistantaj: ankaŭ novaĵoj aŭ kronikoj estis verkitaj dum la vivo de Johana, ekzemple Faroj de noblaj francoj, la Kroniko de la Pucelo, la Kroniko de Perceval de Cagny, la Kroniko de Monstrelet aŭ eĉ la Taglibro de la sieĝo de Orleano kaj la vojaĝo al Parizo, la Ditié de Jeanne d'Arc de Christine de Pizan, la traktato de Jean de Gerson. Oni ankaŭ devas aldoni la raportojn de diplomatoj kaj aliaj informistoj (skribaĵoj de Jacques Gelu al Karlo la 7-a, registraĵoj de la skribisto de la Parlamento de Parizo, Clément de Fauquembergue).[53]

    Estis Jules Quicherat kiu ampleksege esploris la johanan historiografion inter 1841 kaj 1849, en kvin volumoj[54]. Inter la 5-a kaj 19-a jarcentoj, aro de skribistoj, politikistoj, religiuloj kaj aliaj tuŝis la vivhistorion de Johana de Arko[55], kaj iliaj verkoj estis multnombraj. Oni ankaŭ devas esti pruda rilate al la manipulado de la fontoj: pluraj el ili estas modernaj kaj ili ofte reinterpretas la originalajn fontojn el de vidpunkto de la interpretisto.

    La proceso estis jura faro. La du procesoj havas la specifaĵon ke ili estis evidente politike influitaj, kaj la inkvizicia metodo ofte igas ke la akuzitoj kaj atestantoj nur povu respondi al demandoj formulitaj. Tiel, la proceso de 1431 estis kopiita en la latina kaj la esplordemandado okazis france, pri kio eble Johana ne sciis[56].

    Philippe Contamine, dum esplorado rimarkis la abundegon da verkoj ekde 1429, kaj la «granda eĥo je internacia skalo» kiu respegulas la abundon de la atestado. Li rimarkis ankaŭ, ke Johana de Arko iĝis objekto de kontraŭdiroj kaj debatoj inter samepokuloj. Fine, ekde la komenco «de la legendoj pri ŝi, rilate al la infanaĝo, profetaĵoj, la misio aŭ mirakloj pri kiuj ŝi estis la aŭtorino. En la komenco estiĝis la mito.»

    Ŝajnas ke ne ekzistas tiuepoka dokumento krom tiuj de la proceso kiuj ne deformiĝis pro la kolektiva imagpovo. Dum la proceso por la rehabilitiĝo, la atestantoj rakontis memorojn pri ŝi post 26 jaroj.

    La nobeligado de Johana de Arko farita de la reĝo Karlo la 7-a[57] estas alia problemo. Fakte, ne ekzistas ajna originala dokumento por pruvi tion, sed nur dokumentoj kiuj atestas pri tiu nobeligo redaktitaj jarojn poste. Tial oni ne scias ĉu tiuj dokumentoj estas falsaj aŭ ĉu ili deformas parton de la historia vero laŭ kiu verŝajne Johana de Arko estis nobeligita de Karlo la 7-a kune kun ŝia familio, kiel estis kutimo. En 1614, la multnombra posteularo de la familio de Arko montris ke ili devenis nur de plebanoj, kaj la reĝo forprenis al ili la nobelan titolon. Alimaniere, ili gajnis la trezoron per multnombraj pensioj, ĉar ĉiu membro de la linio povis postuli monkompenson pro la ofero de Johana de Arko.

    Unu el la kopioj de la nobeliga ĉarto diras ke la reĝo Karlo la 7-a igis ŝin Johana damo de Lis, sen koncedo de tereno, nek al ŝi nek al la gefratoj, kio estis mala al la nobeligado, ĉar la titolo ankaŭ donas heredotan propraĵon. Alivorte, igante ŝin damo de Lis, la reĝo Karlo la 7-a ligis ŝin al la regno kaj al la nacio sed ĉar ŝi estis dediĉita al ĉasteco kaj malriĉeco, li ne donis ajnan terposedaĵon, pro kio la familio estis limigita al la nobela socio. La familianoj de Arko restis plebanoj pro tiuj cirkonstancoj[58].

    Johana de Arko kaj ŝiaj samtempuloj redakti

     
    Blazono de la Universitato de Parizo.

    Johana de Arko iĝis tre populara dum sia vivo. La vojaĝo al Reims diskonigis ŝin ankaŭ eksterlande. Ŝi ekricevis leterojn pri teologiaj aferoj el diversaj regnoj. Oni demandis al ŝi pri kiu el la papoj, tiam konkurantaj, estis la vera, tial Johana alproksimiĝis al la ordenoj almozantaj. Ŝi estis unu el la multaj predikistoj de tiu epoko kiuj sin nomis rektaj senditoj de Dio. Eĉ se la celo de ŝia misio estis la restarigo de la trono de Francujo, la Pucelo partoprenis en la teologiaj diskutoj kaj debatoj. Le intereskonfliktoj ĉirkaŭ ŝi estis preter la politika rivaleco inter la angloj kaj la sekvantoj de la daŭfeno.[59]

    Tamen, la Universitato de Parizo, kiu estis «plena je kreitaĵoj de la reĝo de Anglujo» ne vidis ŝin per bonaj okuloj, male al la teologoj de Poitiers, kiuj konsistis el parizaj universitatanoj ekzilitaj de la angloj, kaj same la ĉefepiskopo de Embrun, la episkopoj de Poitiers kaj de Maguelonne, Jean de Gerson (eksrektoro de la Universitato de Parizo), la Ĝenerala inkvizitoro de Tuluzo, kaj eĉ la inkvizitoro Jean Dupuy, kiu ne vidis alian solvon por la problemoj ol «la restarigado de la reĝo en sia reĝlando aŭ la forpelo aŭ tretado tre justa de la obstinaj malamikoj». Ĉi tiuj ekleziuloj, kaj aliaj subtenis la Pucelon.[60]

    Por religia aŭtoritato kiu tiame estis la Sorbonne, la religia konduto de Johana de Arko estis pli grava ol la planoj rekonkeri la regnon, kaj la doktoroj de teologio de ĉi tiu institucio konsideris ŝin minaco kontraŭ sia aŭtoritato, ĉefe pro la subteno al Johana fare de la rivaloj de la Universitato, kaj pro tio kion ĝi reprezentis en la interno de la eklezio en la lukto por la potenco.

    Rolo en la Centjara Milito redakti

     
    Johana en la sieĝo de Orléans, pentraĵo de Jules Eugène Lenepveu, ĉ. 1886-1890.

    Johana de Arko ne nur ne influis en la lasta fazo de la milito kiu finiĝis en 1453, sed ankaŭ ne ekzistas pruvoj pri la taktika kaj strategia rolo en ŝia kampanjo. Dunois parolas pri persono dotita je nedubebla saĝo kaj kapabla uzi la artilerion de tiu epoko. La heroaĵoj estas atribuitaj al ŝi eĉ se kelkaj bataloj estis solvitaj parte pro kuriozaj eventoj. Ŝi estis, sendube, tre karisma militestrino[61].

    Sur geopolitka bazo, la franca reĝlando, eĉ se senigata de la nordo ĉe Luaro, ĝiaj rimedoj, homaj kaj materialaj, estis pli superaj ol tiuj de Anglujo, kvar fojojn malpli loĝata. La strategio de Karlo la 5-a, kiu uzis la tempon, evitante batalojn kaj sieĝojn, montris la limojn de la angla invado[62].

    Tamen, antaŭ la interveno de Johana de Arko, la angloj ĝuis psikologian avantaĝon ege gravan pro diversaj kialoj:

    1. la reputacio je nevenkeblo de la anglaj trupoj;
    2. la traktato de Troyes kiu senheredigis la daŭfenon Karlo kaj dubigis la devenon de la reĝo Karlo la 6-a;
    3. la loĝantaro adaptita al tiuj vivkondiĉoj kaj cirkonstancoj;
    4. la alianco kun Burgonjo.

    La nombra avantaĝo de la Franca reĝlando malmulte pezis. Tiu situacio igis ke en 1429 la dinamiko estus favora al la angloj.

    Johana sendube havas la meriton renversigi la psikologian avantaĝon favore al Francujo, altigante la spiriton de la trupoj kaj de la loĝantaro, legitimante kaj konsekrante la reĝon, kaj superante la anglojn. Karlo la 7-a havis la iniciaton repaciĝi kun la burgonjanoj, nepraĵo por la rekonkero de Parizo. Johana de Arko videble ne ŝatis la burgonjanojn pro ilia geografia proksimeco al la vilaĝo Domrémy kaj pro la konfrontoj okazintaj tie.

    La virgeco redakti

     
    Hagiografia portreto de Johana de Arko.

    Se «pucelo» tiuepoke nur signifis «knabinon» kaj ne specife «virgulinon[63]», Johana prezentiĝis por pruvi sian virgecon, laŭ la moroj de la epoko, por pruvi, ke ŝi estis sendita de Dio kaj ne estis sorĉistino kaj klare aserti pri sia pureco, ne nur fizika sed ankaŭ montrante siajn politikajn kaj religiajn planojn. Tial, pruvi ŝian virgecon iĝis grava afero, pro la politikaj projektoj, kiujn Johana volis entrepreni: restarigi la legitimecon de Karlo la 7-a kaj konsekri lin.

    Dum du fojoj la virgeco de Johana estis konstatita de akuŝistinoj, en Poitiers en marto 1429, kaj ankaŭ en Rueno, la 13-an de januaro 1431. Pierre Cauchon (kiu bruligis ŝin) ordonis tiun duan ekzamenon por trovi akuzaĵon kontraŭ ŝi, sed vane.

    Tamen, malfacilas scii kio okazis inter la juĝo kaj la «refalo en herezon», periodo kiam Johana estis akre mistraktita de la kaptintoj. Laŭ Martin Ladvenu, angla senjoro vane provis perforti ŝin en la prizono.

    La voĉoj redakti

    Esploristoj klopodis klarigi la viziojn de Johana de Arko el psikiatra kaj neŭrologia vidpunkto[64]. Por kelkaj aŭtoroj temis pri aŭdaj halucinoj, okazintaj pro intensaj emociaj statoj pro infekto el tuberkuloza origino (formo de epilepsio)[65]. Aliaj malsanoj estas studataj kiel skizofrenio.[66][67][68]. Sed ne estas pruvoj de mensaj malsanoj, simptomoj elvokas adoleskan krizon[64].

    La aliaj puceloj redakti

    Johana de Armuazo kaj Johana de Sermezo redakti

    Pluraj inoj prezentiĝis kiel Johana de Arko eskapinta el la flamoj. Plejparte, ilia falsaĵoj estis tuj malkovritaj, sed du inter ili parte sukcesis konvinki la samtempulojn, ke ili vere estis Johana de Arko: Temas pri Johana de Armuazo kaj Johana de Sermezo, kiuj verŝajne estis la sama persono.

    Laŭ malfrua fonto (trovita en 1686 en Metz), Johana de Armuazo aperis por la unua fojo la 20-an de majo 1436 en Metz kie ŝi renkontiĝis kun la du fratoj de Johana de Arko, kiuj rekonis ŝin kiel fratinon. Ne eblas determini ĉu ili vere kredis, ke ŝi estas la fratino aŭ ne. Ĉiuokaze, Johana de Armuazo estis la plej serioza kazo.

    En 1456, post la rehabilitiĝo de la Pucelo, Johana de Sermezo aperis en Anĵuo. Ŝi estis akuzita je ŝajnigado de la Pucelo de Orleano kaj portado de virvestaĵoj. Ŝi estis enprizonigita ĝis februaro 1458, kaj liberigita kondiĉe, ke ŝi sin vestu dece. Post tiu dato ŝi malaperis el ĉiuj fontoj.

    Rekonado de la Romkatolika Eklezio redakti

     
    Johana de Arko, de Rubens (1620).

    La rehabilitiĝo : 1455-1456 en Toul redakti

    Kiam Karlo reprenis Ruenon, dua proceso ekiĝis pro peto de la patrino de Johana, kaj pro dekreto de la hispana papo Kaliksto la 3-a, (1456) la unua juĝo pro koruptado, kalumnio, fraŭdo kaj malico, danke al la laboro de Jean Brehal.[69] La papo ordonis al Thomas Basin, episkopo de Lisieux kaj konsilanto de Karlo la 7-a, profunde esplori la dokumentojn de la proceso de Johana de Arko. Ŝia memoro estis la jura kondiĉo por la rehabilitiga proceso.[70] Post registrado de la atestoj de multnombraj samtempuloj de Johana, de la skribistoj kaj de kelkaj juĝistoj, li deklaris, ke la unua proceso kaj ties konkludoj estas nuligitaj, malplenaj, sen valoro kaj sekve li tute rehabilitigis Johanan kaj ŝian familion[71]. Li ankaŭ ordonis la starigadon de kruco por eternigi la memoron de la forpasinto en la loko mem kie ŝi mortis [71]. La plejparto de la juĝistoj de la unua proceso, inkluzive de la episkopo Cauchon, jam estis mortintaj en tiu tempo.[72].

    Kanonizado redakti

    Johana de Arko iĝis kultata de multaj lokanoj kaj ŝia famo kiel sanktulino restis dum multaj jarcentoj ĝis la oficiala kanonizado de la Romkatolika Eklezio en la jaro 1920, kaj poste la papo Pio la 11-a proklamis ŝin sekundara sankta patronino[73] de Francio en 1922[74]. En pluraj preĝejoj de Francio troviĝas bildoj pri ŝi.

    Johana de Arko en la kulturo redakti

     
    Statuo de Johana de Arko kun ŝia tipa pelva hararfasono (1937), en la katedralo Nia-Sinjorino de Strasburgo, kapelo Sankta Katerina.
     
    Afiŝo pri la filmo Jeanne d'Arc de Luc Besson. Ludis la rolon aktorino Milla Jovovich.

    Johana de Arko estas unu el la historiaj roluloj sur kiuj artistoj baziĝis por verkoj diverstipaj. Unu el la ekzemploj estas la muta filmeto pri ŝi en la komencaj jaroj de la kinarto. Johana vekas la atenton pro sia heroa vivo, kelkfoje tro mitigita aŭ konvertita en legendo, sed same ŝi estas inspiro por multaj verkistoj, filmistoj kaj aliaj.

    Kiel fonda mito en la franca kulturo, ŝia bildigo inspiris multajn artistojn kaj kreintojn, ne nur francajn, kaj ekzistas miloj da verkoj en diversaj kampoj de arto: en teatro, en literaturo, en muziko, en kino kaj en la plastikaj artoj. Malgraŭ la granda esplorintereso pri la temo, ne estas koncentriĝo de ĉiuj verkoj. Kaj eĉ ne la koncentriĝo de ĉiuj verkoj en specifa kampo. Kvankam oni provis prepari tiajn listojn. Jam en 1894, Émile Huet preparis liston de pli ol 400 teatraĵoj kaj muzikaj verkoj. En 1979 la municipa biblioteko en la grandurbo de Rueno prezentis ekspozicion kiu inkluzivis pli ol 500 fotojn kaj aliajn ekspoziciaĵojn ligitajn al Johana de Arko.

    La verkaĵoj prezentitaj en la sekvaj listoj estas tiuj kun la plej granda historia-arta valoro.

    Beletra uzado redakti

    Jam frue Johana de Arko estis prezentita en dramo kaj beletro; ĉefe ekde la fino de la 19-a jarcento ŝia vivo iĝis furora temo, kaj multaj verkoj diversĝenraj estis faritaj pri ŝi (ĉefe pro la patriotaj aŭ la religiaj aferoj), inter ili estis kelkaj valoraj, kiuj restis famaj, interalie:

    Opero redakti

    Danckoreografio redakti

    Kino kaj televido redakti

    Pentrarto redakti

    Jaro Nomo Tekniko Pentristo Muzeo
    Ĉirkaŭ 1450 Le Champion des Dames Miniaturo de ilustrita manuskripto Martin Lefren
    1620 Johana de Arko en preĝo Oleo sur kanvaso Rubens Norda Karolina Muzeo de Arto
    1854 Johana de Arko ĉe la kronado de reĝo Karlo la 7-a Oleo sur kanvaso Jean Auguste Dominique Ingres La Luvro-Muzeo
    1865 Johana de Arko preĝas Oleo sur kanvaso John Milley Privata kolekto

    Skulptarto redakti

    • Ora statuo de Johana de Arko staras sur strato Rivoli, antaŭ la malferma fino de la Palaco Luvro . La statuo de Francois Rode staras en la Luksemburgia Muzeo en Parizo
    • En Orléans - la "Virgulino de Orléans" statuo en la ĉefplaco.
    • En Compaigne - statuo de Jean rajdanta sur ĉevalo, en la loko kie ŝi estis kaptita, kaj statuo antaŭ la urbodomo de Compaigne . Sur la bazo estas gravurita ŝia frazo: "Mi iros al Compaigne, por savi miajn bonajn amikojn"
    • En ŝia naskiĝurbo, Domrémy-la-Pucelle, regiono Loreno - antaŭ la baziliko.
    • En Novjorko - statuo de Anna Huntington en Riverside Park.

    En Esperanto redakti

    Esperanta literaturo: Johana 'd'Arko' – Pucelino de Francio. André Cherpillod. Courgenard, 1995, 56 paĝoj.

    En aliaj lingvoj redakti

    Referencoj redakti

    1. ŝia nomo estis skribita plurmaniere, ĉefe ekde la duono de la 19a jarcento. Vidu Pernoud and Clin, pp. 220–221. Ŝi subskribis kiel "Jehanne" (vidu www.stjoan-center.com/Album/, partojn 47 kaj 49; tio ankaŭ videblas ĉe Pernoud kaj Clin).
    2. 2,0 2,1 Modernaj biografia resumoj ofte asertas la 6-an de januaro kiel naskiĝdaton de Johana. Fakte, ŝi kapablis nur estimi sian propran naskiĝdaton, same kiel ceteraj ŝiaj konatuloj. Tio estas normala proceduro en tiu tempo, kiam nur nobeluloj registris sian ekzaktan naskiĝon.[mankas fonto]
    3. 3,0 3,1 Andrew Ward (2005) En imdb titolo tt0421212 nome Joan of Arc.
    4. John Aberth. From the Brink of the Apocalypse, Routledge, 2000 ISBN 0-415-92715-3, 9780415927154 p. 85
    5. DeVries, pp. 27–28.
    6. Charles VI. Institute of Historical Research. Alirita 9a de Marto 2010.
    7. The Glorious Age of the Dukes of Burgundy. Burgundy Today. Arkivita el la originalo je 2012-04-30. Alirita 9a de Marto 2010.
    8. Jacques d'Arc (1380–1440) estis farmisto en Domremy kun la posteno dojeno — loka impostokolektisto kaj organizanto de vilaĝa defendado. Li edziĝis kun Isabelle de Vouthon (1387–1468), alnomata Romée, en 1405. Ceteraj gefiloj estis Jacquemin, Jean, Pierre kaj Catherine. Karlo la 7-a nobeligis la familion de Jacques kaj Isabelle je la 29a de decembro 1429; la Kamero de Kontoj registris tiun nobeligon la 20an de januaro 1430. Tio permesis al la familio ŝanĝi la nomon al du Lys.
    9. DeVries, pp. 15–19.
    10. Pernoud kaj Clin, p. 167.
    11. DeVries, p. 24.
    12. Condemnation trial, p. 37.[1] Arkivigite je 2014-11-14 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 23an de Marto 2006.
    13. Pernoud kaj Clin, p. 221.
    14. Condemnation trial, pp. 58–59.[2] Arkivigite je 2014-11-14 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 23an de Marto 2006.
    15. DeVries, pp. 37–40.
    16. Nullification trial testimony of Jean de Metz.[3]. Alirita la 12an de Februaro 2006.
    17. Richey, p. 4.
    18. Richey, Stephen W. (2000). Joan of Arc: A Military Appreciation. The Saint Joan of Arc Center. Alirita {{subst:FormatoDato|2011-07-10}}.
    19. Ses juges chercheront lui faire dire que ses visions eurent lieu à l’arbre aŭ fées au Bois Chenu, Bermont
    20. Vale, M.G.A., 'Charles VII', 1974, p. 55.
    21. 21,0 21,1 Franck Ferrand, Jeanne D'Arc, femme providentielle, en « L'ombre d'un doute », 4a de decembro 2011
    22. Marie-Véronique Clin, op. cit., p. 32
    23. Perroy, p. 283.
    24. Tiu anekdoto estis menciita nur en la Chronique de la Pucelle de Guillaume Cousinot de Montreuil, redaktita en 1467.
    25. Marie Eve Scheffer, Jeanne D'Arc, femme providentielle, en «L'ombre d'un doute», 4a de decembro 2011
    26. Véronique Clin, op. cit., p. 73
    27. Alain Bournazel, Jeanne d’Arc (1412-1431), une passion française PUF, 2009, p. 52
    28. Cf. Henri Guillemin, Jeanne, dite Jeanne d'Arc, ed. Gallimard, p. 72
    29. DeVries, pp. 74–83
    30. DeVries, pp. 96–97.
    31. Nullification trial testimony of Jean, Duke of Alençon. [4]. Alirita la 12an de Februaro 2006.
    32. Marie-Véronique Clin, op. cit., p. 5
    33. DeVries, pp. 114–115.
    34. DeVries, pp. 122–126.
    35. Lucie-Smith, pp. 156–160.
    36. DeVries, p. 134.
    37. Philippe Contamine, Jeanne D'Arc, femme providentielle, en «L'ombre d'un doute», 4a de decembro 2011
    38. 38,0 38,1 Philippe Contamine, «Jeanne d’Arc, femme d’armes», La Fabrique de l'histoire, 1a de Februaro 2012
    39. Tio gamas el mildaj asocioj de intrigo al inventoj fare de fakuloj. Por senpasia asertaro oni vidu Gower, ch. 4. [5] (Alirita la 12an de Februaro 2006) Pli mildaj ekzemploj estas en Pernoud kaj Clin, pp. 78–80; DeVries, p. 135; kaj Oliphant, ch. 6.[6]. Alirita la 12an de Februaro 2006.
    40. Perrinet Gressart, Jacques Faugeras, p. 158.
    41. DeVries, pp. 161–170.
    42. Paĝo 176 en Histoire de Normandie (1911) de Armand Albert-Petit]].
    43. Marcel Gay, "grand reporter" de L'Est républicain kaj Patrice Gélinet, 2000 ans d'histoire en France Inter, ĵaŭde la 13an de septembro 2007.
    44. Philippe Contamine, «Le procès de Jeanne d’Ar », programo La Marche de l'histoire sur France Inter, Februaro 2012
    45. "Joan of Arc, Saint". Encyclopædia Britannica. 2007. Encyclopædia Britannica Online Library Edition. 12a de Septembro 2007 [7] Arkivigite je 2020-09-16 per la retarkivo Wayback Machine.
    46. Esplorado fare de la juĝistoj, 9a de Januaro – 26a de Marto, ordinara juĝo 26a de Marto – 24a de Majo, rezignokonfeso 24a de Majo, fina juĝo 28a – 29a de Majo.
    47. [[Geoffroy Thérage]], le bourreau de Jehanne.. Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2012-03-13.
    48. 48,0 48,1 Nuligo de la juĝa atesto de Pastro Nicholas Bailly. [8]. alirita la 12an de Februaro 2006.
    49. Li poste deklaris al Isambard de la Pierre kaj al Martin Ladvenu ke, li temas pri sia animo, ĉar li estis brulinta sanktulinon. (Régine Pernoud. Vie et mort de Jeanne d'Arc - Les témoignages du procès de réhabilitation 1450 - 1456)
    50. «Le service de Médecine légale de l'UVSQ enquête sur l'authenticité des reliques attribuées à Jeanne d'Arc» Arkivigite je 2009-11-16 per la retarkivo Wayback Machine, UVSQ Mag, Le Journal de l'université de Versailles Saint-Quentin en Yvelines, n° 12, aprilo 2006.
    51. La posta verdikto konfirmis, ke Cauchon ne havis aŭtoritaton por juĝi la kazon. Vidu ankaŭ Joan of Arc: Her Story, de Regine Pernoud kaj Marie-Veronique Clin, p. 108. La vic-inkviziciisto de Francio objektis la juĝadon pro jurisdikciaj tialoj je ties komenco.
    52. Kondamna juĝo, pp. 36–37, 41–42, 48–49. Kontrolita la 1-an de septembro 2006.
    53. Pernoud kaj Clin, p. 112.
    54. Shaw, "Saint Joan". Penguin Classics; Reissue edition (2001). ISBN 0-14-043791-6
    55. Pernoud kaj Clin, p. 130.
    56. Kondamna juĝo, pp. 314–316. [9] Arkivigite je 2014-11-14 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 12an de Februaro 2006.
    57. Vidu sur Wikisource la Lettres d'anoblissement accordées à Jehanne la Pucelle et à sa famille
    58. Pernoud, p. 233.
    59. DeVries, pp. 179–180.
    60. Nuligo de la juĝkondamno kaj rehabilitigo. [10]. Kontrolita la 12-an de februaro 2006.
    61. Richey,[11]. Kontrolita la 12-an de februaro 2006.
    62. Histoire de Jeanne d`Arc by P.A Le Brun de Charmettes-Tome1 Tome2 Tome3 Tome4
    63. Cf. Henri Guillemin, Jeanne dite Jeanne D'Arc, Gallimard, p. 64 : «Une pucelle (du latin puella, la jeune fille), dans l'usage courant, c'est une servante.»
    64. 64,0 64,1 Jeanne d’Arc et ses voix: pathologie psychiatrique ou phénomène contextuel ?
    65. Foote-Smith kaj Bayne (1991). „Joan of Arc“, Epilepsia 32 (6), p. 810–815. doi:10.1111/j.1528-1157.1991.tb05537.x. 
    66. d'Orsi G, Tinuper P (2006). “"I heard voices...": from semiology, a historical review, and a new hypothesis on the presumed epilepsy of Joan of Arc”, Epilepsy Behav 9 (1), p. 152–7. doi:10.1016/j.yebeh.2006.04.020.  (idiopathic partial epilepsy with auditory features)
    67. Henker FO (December 1984). “Joan of Arc and DSM III”, South. Med. J. 77 (12), p. 1488–90. doi:10.1097/00007611-198412000-00003.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-26. Alirita 2012-03-15. (various psychiatric definitions)
    68. Allen C (Autumn–Winter 1975). “The schizophrenia of Joan of Arc”, Hist Med 6 (3–4), p. 4–9.  (schizophrenia)
    69. Pernoud kaj Clin, pp. 247–264.
    70. DeVries en "Fresh Verdicts on Joan of Arc", eldonita de Bonnie Wheeler, p. 3.
    71. 71,0 71,1 Vidu sur Wikisource la Sentence de réhabilitation de Jehanne la Pucelle (7-a de julio 1456).
    72. Déposition d'Aubert d'Ourches
    73. Ŝi estas la plej serĉata profilo de sanktulino en Catholic.org. [12]. Kontrolita la 12-an de februaro 2006.
    74. Lettre apostolique Galliam, Ecclesiæ filiam primogenitam, papo Pio la 11-a, 2a de marto 1922

    Literaturo redakti

    Plia legado redakti

    Biografioj (angle kaj france)
    Rakontitaj historioj

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti