Johanino la Beltranida

Johanino de Trastamaro, surnomata la Beltranida (n. en Madrido, la 28-an de februaro 1462 – m. en Lisbono, 1530). Infantino de la Regno de Kastilio, eltronigita reĝino de Kastilio kaj Leono, proedziĝa reĝino de Portugalio elrangigita, ŝi devis rifuzi pro traktato ĉiujn siajn titolojn kaj senjorejojn, inkluzive de ŝiaj titoloj kastilia infantino kaj Alteco, kaj oficiale oni nomis ĝin per la reĝa portugala dekreto, "a Excelente Senhora" (la Eminenta Damo), ĝis la fino de ŝia longa vivo ekzilita en Portugalio. Leĝa filino kaj heredantino de Henriko la 5-a kaj de lia dua edzino la reĝino Johanino de Portugalio, filino de Duarto la 1-a, parto de la kastilia nobelaro ne akceptis ŝin kiel biologia filino de la reĝo, kiu estis akuzita devigi sian edzinon naski filon kun lia preferato, Beltrán de la Cueva, unua duko de Alburkerko, kvankam ili ambaŭ solene ĵuris ke tio ne okazis. Ekzistis pluraj motivoj pli ol sufiĉaj kiuj suspektigis la impotentecon de la reĝo kiu antaŭe estis edzo de Blanka de Navaro kaj la geedziĝo estis nuligita ĉar ĝi neniam efektiviĝis. Krome, Henriko ne havis pliajn gefilojn kun lia edzino aŭ kun amantoj.

Johanino la Beltranida
Persona informo
Aliaj nomoj La Beltraneja
Naskiĝo 28-an de februaro 1462 (1462-02-28)
en Madrido
Morto 12-an de aprilo 1530 (1530-04-12) (68-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de KastilioReĝlando Portugalio
Familio
Patro Henriko la 4-a
Patrino Johanino de Portugalio
Edz(in)o Alfonso la 5-a
Okupo
Okupo monaĥino
vdr

Vidu ankaŭ redakti