Johann Andreas Cramer

Johann Andreas CRAMER (naskiĝis la 27-an de januaro 1723 en Jöhstadt, mortis la 12-an de junio 1788 en Kiel) estis germana teologo.

Johann Andreas Cramer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1723 (1723-01-27)
en Jöhstadt
Morto 12-an de junio 1788 (1788-06-12) (65-jaraĝa)
en Kiel
Lingvoj germanadana
Familio
Infanoj Carl Friedrich Cramer • Andreas Wilhelm Cramer
Okupo
Okupo poeto • verkisto • teologo • universitata instruisto • pastro
vdr

Vivo redakti

Post la frekvento de la Princa lernejo en Grimma li iris Lepsikon en 1742 por studi teologion kaj la Belajn artojn, kie la baldaŭ engaĝiĝis kiel verkisto kunlaborante por pluraj gazetoj. La komenca proksimeco al Johann Christoph Gottsched baldaŭ perdiĝis. En la rondo de la redaktistoj de Bremer Beiträge Cramer baldaŭ iĝis unu el la plej diligentaj kaj laboremaj membroj. En 1745 li magistriĝis kaj iĝis parokestro en Cröllwitz apud Merseburg en 1748.

Tie ĉi li dediĉis sin precipe al eklezi- kaj dogmohistoriaj laboroj (traduko de Johano Krisostomo, komento kaj daŭrigo de la mondhistorio de Jacques Bénigne Bossuet). Kiel Supera kortega predikisto en Quedlinburg (1750-54) li famiĝis publike.

Kariero en Danio redakti

Kiom reprezentema estis lia naturo montriĝis bone en Kopenhago kie li vokitis post perado de Klopstock. Per la tie fondita semajngazeto "Der Nordische Aufseher", kies akrega kritikanto estis Gotthold Ephraim Lessing, li subtenis en la senco de praktika moralo la politikajn ideojn de Andreas Peter von Bernstorff. Post ties malekpotenco ankaŭ Cramer maldungitis.

Li revenis Germanlandon, al Lübeck sed revokitis post la kondamno de Johann Friedrich Struensee. Cramer nun iĝis profesoro kaj vickanceliero de la Universitato de Kiel. Lia tiea agado (1784 kanceliereco/rektoreco) estis plejparte organiza. En 1781 li fondis la unuan Porinstruistan seminarion surloke kaj ege zorgis pri la trejnado de katekistoj.

Graveco teologa kaj verkista redakti

Kiel teologo Cramer klopodis peri inter adeptoj de klerismo kaj tiuj de tradiciaj pozicioj. Racio por li estis lumiga servanto de senlima kredo je revelacio. Li ankaŭ simpatiis kun eŭdemonismo. Bazaj temoj de liaj predikoj estis virteco kaj dikonfido.

Li estis pioniro koncerne la ŝaton de la estetika flanko de la Biblio, aparte de la poezieco de la psalmoj. En la propra verkado gravis la retorikaj elemenoj. Literaturhistorie li troviĝas inter Christian Fürchtegott Gellert (amiko el studengaj tagoj el Lepsiko) kaj Friedrich Gottlieb Klopstock de kiu Cramer lernis stilon trudiĝantan al ekstatiko. Sed ĉe li ĝi havas pli racian koloron.

Liaj edifaj kantoj kaj la prilaboro de la evangelia kantolibro por Ŝlesvigo-Holstinio havis krom transporton de religiaj sentoj ankaŭ popolklerigan aspekton.

Lia filo estis la eldonisto kaj filologo Carl Friedrich Cramer.

Eksteraj ligiloj redakti