Johann Baptist von Spix

D-ro Johann Baptist Ritter von SPIX [ŝpiks] (9-a de februaro 178114-a de marto 1826) estis germana naturalisto.

Johann Baptist von Spix
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1781 (1781-02-09)
en Höchstadt an der Aisch
Morto 13-an de marto 1826 (1826-03-13) (45-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof vd
Lingvoj latinagermanafranca vd
Loĝloko Reĝlando Bavario vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Alma mater Universitato de BambergUniversitato de Würzburg vd
Subskribo Johann Baptist von Spix
Profesio
Okupo zoologobiologo • esploristo • ornitologo • filozofo • entomologo • botanikistoilustristo • natursciencisto • mondovojaĝisto vd
Laborkampo plantosciencozoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Spix naskiĝis en Höchstadt, Meza Frankonio, Germanio, kiel la sepa el 11 gefratoj. Lia junaĝa hejmo estas nun la loko de la Muzeo Spix [1], malferma al publiko en 2004. Post sia unua fundamenta publikaĵo, nome libro pri la historio de zoologia klasado, publikita en 1810, li iĝis membro de la Bavara Akademio de Sciencoj. En 1817 li veturis al Brazilo kun Carl Friedrich Philipp von Martius, kaj revenis en 1820 kun specimenoj de 6,500 plantoj, 2,700 insektoj, 85 mamuloj, 350 birdoj, 150 amfibioj kaj 116 fiŝoj. Tiuj formis la bazon de la kolekto de la Naturahistoria Muzeo de Munkeno, kies unua zorgisto li estis. Inter liaj malkovroj estis la Spiksa papago, kiu ricevis lian nomon.[1]

Spix mortis en Munkeno.

Verkoj redakti

  • Geschichte und Beurtheilung aller Systeme in der Zoologie nach ihrer Entwicklungsfolge von Aristoteles bis auf die gegenwärtige Zeit. 1811 - Nürnberg, Schrag'sche Buchhandlung I-XIV; 710pp.

Aldone al la 4-voluma rakonto de la ekspedicio, Reise in Brasilien in den Jahren 1817 bis 1820 (Munkeno,1823-1831), la publikaĵoj elirintaj rekte el la kolektoj Spix-Martius inkludas:

  • Simiarum et Vespertilionum Brasiliensium Species Novae [simioj kaj vespertoj], 1823, de Spix. El Smithsonian Institution Libraries
  • Serpentum Brasiliensium Species Novae [serpentoj], 1824, de J.G. Wagler, el notoj de Spix
  • Animalia Nova sive Species Novae Testudinum et Ranarum [testudoj kaj ranoj], 1824, de Spix
  • Animalia Nova sive Species Novae Lacertarum [lacertoj], 1825, de Spix
  • Avium Species Novae [birdoj], 1824-1825, de Spix
  • Testacea Fluviatilia... [nesalakvaj moluskoj], 1827, de A.J. Wagner
  • Selecta Genera et Species Piscium [fiŝoj], 1829[-1831], de Louis Agassiz
  • Delectus Animalium Articulatorum [insektoj], 1830, de Maximilian Perty]
  • Novae Genera et Species Plantarum [plantoj], 1823-1832, de Martius
  • Plantarum Cryptogamicarum [kriptogamaj], 1828, de Martius

Referencoj redakti

  1. Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. New York: Harper Perennial, p. 270. ISBN 0-06-055804-0.
  • Fittkau, E. J. 1995: Johann Baptist Ritter von Spix. Rundgespräche d. Kommission f. Ökologie, Tropenforschung. - Bayer. Akad. d. Wissenschaften. 10: 29-38

Eksteraj ligiloj redakti