Johann Christfried Sagittarius

Johann Christfried SAGITTARIUS (naskiĝinta la 26-an de septembro 1617 en Breslaŭo, mortinta la 19-an de februaro 1689 en Altenburg) estis germana teologo. Li ege influis sian kuzon Kaspar Sagittarius, kiu iĝis gravega historiisto en Jena.

Johann Christfried Sagittarius
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1617 (1617-09-26)
en Breslaŭo, Bohemio
Morto 19-an de februaro 1689 (1689-02-19) (71-jaraĝa)
en Altenburg
Lingvoj latina
Familio
Patro Thomas Sagittarius
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • teologo
vdr

Vivo redakti

Estis li filo de la lernejestro Thomas Sagittarius (ĉe la vroclava gimnazio Elisabethinum) kaj historiisto kaj eksa profesoro universitata en Jena. Post la frua morto patra Johann Christfried translokiĝis kun la panjo al Jena, poste kun onklo Kaspar Sagittarius al Braunschweig kie li frekventis la lernejon kaj la altlernejon. Ekde 1636 Sagittarius ĝuis la docentadon de la fama johana trio Johann Gerhard, Johannes Major kaj Johann Himmel; krome la prelegojn de Salomo Glassius kaj Johann Michael Dilherr. En 1641 li iĝis vica rektoro en Hof, en 1643 ĉeflerniganto ĉe la Universitato de Jena pri historio kaj poetiko. En 1651 Sagittarius estis superintendanto en Orlamünde kaj doktoriĝis pri teologio en 1652. En 1656 li iĝis ĝeneralsuperintendanto, supera kortegpredikisto kaj konsistoria asesoro en Altenburg kiu li okupiĝis manaĝerade pri la aferoj ekleziaj, lernejaj, malriĉulaj; li havis riĉan leterinterŝanĝon kaj klopodis fini la t.n. sinkretismajn kverelojn.

Sagittarius estis klerulo diversflankege ekz. - krom pri teologio - pri filologio, filozofio kaj historio. Li verkis plurajn disertaciojn el diversaj sciencokampoj el kiuj li publikigis antologion ĉe Dissertationes selectae (Altenburg 1670) kaj en 1671 en Jena al duan antologion kun la titolo Otium Jenense. Krome li presigis predikojn, edifajn tekstojn, biblian historion ktp. Treege tamen estis lia korintenco disponigi novan eldonon de la luteraj verkoj. Ĝi aperis en dek volumoj inter 1661–64 en Altenburg. Kaŭzo estis la rimarko ke, malgraŭ alia averto fare de la saksia elekziordonaro ne plu troviĝis en multaj komunumoj la verkoj de Lutero. Laŭ komisio de lia duka moŝto Frederiko Vilhelmo de Saksio li strebis plibonigi kvalite la eldonojn antaŭajn de Wittenberg, Jena kaj Eisleben. Tio ne sukcesis ĉar la altenburg-a eldono evidentiĝis esti la plej erara. La latinaĵoj de Lutero tute mankis aŭ nur traduke prezentitis. Gravaj aferoj forestis kaj parte li simple kopiis la aĵojn jam antaŭe en Jena eldonitajn. Vendo malmultis; multaj ekzempleroj destinitaj por Rusio intervoje perdiĝis. Granda parto de maluzitaj en turo de la urbomuro de Altenburg forputris dum multaj jaroj.

Fonto redakti

Art. "Sagittarius, Johann Christfried" fare de Julius August Wagenmann ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 30 (1890), p. 170–171, interrete tie ĉi