Johann Christian Ernesti

Johann Christian ERNESTI (naskiĝinta la 13-an de februaro 1695 en Helbedündorf-Großbrüchter, mortinta la 12-an de oktobro 1769 en Bad Langensalza) estis germana teologo luteranisma.

VivoRedakti

Estante filo de la paroĥestro großbrüchter-a Johann Christoph Ernesti li frekventis unue la lernejon en Arnstadt. Post plukleriĝo en Schleusingen li ekstudentis en 1713 ĉe la Universitato de Wittenberg. Plurajn semestrojn li studentis ĉe la Universitato de Lepsiko antaŭ reveno al Wittenberg, kie li magistriĝis en la 30.4.1716.

Dum la somera semestro de 1716 li ekrajtis docenti ĉeuniversitate (venia legendi) kaj estis privata docento. En 1718, post disputado sub la estrado de Gottlieb Wernsdorf la maljuna pri la temo De primordiis emendatae per Lutherum religionis li habilitiĝis kiel adjunkto ĉe la filozofia fakultato. Tamen li preferis vojon de teologo kaj ekdiakonis post ordinacio en la 11.9.1722 en Kölleda.

Ekde 1729 Ernesti paroĥestris en Frohndorf kaj ekde 1736 ĉe la Nikolao-kirko en Zeitz. En 1741 li iĝs paroĥestro kaj superintendanto en Bad Tennstedt transprenonte en 1749 la superintendantecon en Bad Langensalza, kio aŭtomatigis la paroĥestrecon ĉe la Stefano-kirko. Tie li agadis ĝismorte.

FamiliaĵojRedakti

Ernesti dufoje nuptis. La unua geedzeco estis ekde la 7.9.1723 en Kölleda kun Maria Agatha († 1724), filino de la vajmara ĉambra konsilisto Ernst Friedrich Vogdt. La dua estis ekde la 17.7.1725 kun Johanna Dorothea (* 1703), filino de la mahrkleeberg-a paroĥestro Friedric h Sc hulze. De la unua geedzeco li havis unu filinon, el la dua tri filojn kaj ses filinojn.

VerkaroRedakti

  • Diss. I (Praes. J. W. Bergero) de incommodo ex litteratis ephemeridibus capiendo. Wittenberg 1716, Diss. II. Wittenberg 1716
  • Diss. I et II de cunctatione eruditorum in componeadis libris, ad Fab. Lib. X. cap. 4. Wittenberg 1718
  • Diss. de summo eruditionis fastigio. Wittenberg 1718
  • Die Schmalkaldischen Artikel, mit einer Vorrede von der Autorität u. Wichtigkeit derselben. Zeitz 1737
  • Beweiss, dass die Hüter des Grabes den auferstandenen Jesum nicht gesehen. In: Bartholomäi Fortsetzung von Job. Chstph. Coleri nützlichen Anmerkungen B. l. S. 443
  • Anmerkung von Lutheri Ueberfetzung der Worte Judic. XX, 38.; In: Bartholomäi Fortsetzung von Job. Chstph. Coleri nützlichen Anmerkungen. B. l. S. 566
  • Prüfung Hrn. D. Hauber’s Harmonie der Evangelisten in den Geschichten der Auferstehung Jesu Christi. In: Bartholomäi Fortsetzung von Job. Chstph. Coleri nützlichen Anmerkungen. B. l. S. 699
  • Die Lehre von der Auferstehung Jesu Christi, als der allerwichtigste Glaubensartikel der christl. Religion. In: Homiletische Vorrathskammer Th. 1, S. 870
  • Die Nothwendigkeit der Auferstehung Jesu Christi. In: Homiletische Vorrathskammer Th. 1, S. 1089

LiteraturoRedakti

  • Johann Samuel Ersch-Johann Gottfried Gruber: Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste. 1. Sektion vol. 37 p. 257
  • Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller. Gerhard Fleischer der Jüngere, Leipzig, 1804, vol. 3, 156
  • Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen. Leipzig 2004, vol. 2, 478
  • Fritz Juntke: Album Academiae Vitebergensis – Jüngere Reihe Teil 3; Halle (Saale) 1966