Johann Christoph Bach la 1-a
Johann Christoph Bach (* 8-a de decembro 1642 en Arnstadt; † 31-a de marto 1703 en Eisenach), la filo de Heinrich Bach, estis Germana orgenisto kaj komponisto. Li estas rigardata kiel la plej eminenta komponisto de la familio Bach en sia generacio.
Johann Christoph Bach la 1-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1642 en Arnstadt |
Morto | 31-an de marto 1703 (60-jaraĝa) en Eisenach |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Schwarzburg-Sondershausen |
Familio | |
Patro | Heinrich Bach |
Patrino | Eva Hoffmann (en) |
Frat(in)o | Johann Michael Bach la 1-a |
Infanoj | Johann Nicolaus Bach, Johann Friedrich Bach (en) , Johann Michael Bach (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto |
Vivo
redaktiLi naskiĝis kiel unua filo de Heinrich Bach en Arnstadt, kie li iĝis orgenisto. Lia frato Johann Michael Bach estis komponisto kaj ankaŭ la bopatro de Johann Sebastian Bach resp. patro de Maria Barbara Bach (do Johann Christoph Bach ankaŭ estis la onklo de Maria Barbara Bach, la unua edzino de J. S. Bach. En 1665 oni ofertis al li la saman postenon en la preĝejo Georgenkirche en Eisenach, kie li ankaŭ kromlaboris kiel klavicenisto ĉe la kortegokapelo ĝis 1700. Krome li kunlaboris kun sia kuzo Johann Ambrosius Bach, la patro de Johann Sebastian, al kiu li donis muzikajn lecionojn kaj kiu alte estimis liajn verkojn, rigardante lin kiel „la plej grava kaj esprimpova komponisto de la familio“. Li estis ege kapabla komponisto, tamen ne ricevis la respekton meritan, eble pro sia malfacila kaj obstina karaktero, kiu lin kondukis en disputon kontraŭ la konsilantaro de la urbo Eisenach, kie li ankaŭ mortis. Li estis treege kapabla komponisto, tamen ne ricevis la respekton meritan, eble ĉar li montriĝis kiel obstina en disputo kun la urbokonsilataro. Spite de lia sukceso kiel muzikisto li spertis financajn malfacilaĵojn, kiuj eble rezultis el tio, ke li ne estis elektita kiel kuratoro de J.S. Bach, post kiam tiu lasta perdis siajn gepatrojn. Johann Christoph Bach havis altajn ŝuldojn, kiam li mortis 1703 en Eisenach.
Kvar el sliaj gefiloj iĝis muzikistoj:
Verkoj
redaktiDe Johann Christoph Bach nur malmultaj verkoj estas postlasitaj. Kelkajn el liaj verkoj oni atribuis al Johann Sebastian Bach, sed antaŭ nelonge oni agnoskis ilin kiel kreaĵoj de Johann Christoph Bach mem. Unu el liaj plej famaj verkoj estas la kantato "Meine Freundin, du bist schön", baziĝanta sur la Alta Kanto de Salomono.
Konataj verkoj
redakti- dek du motetoj, inter ili
- kvar por kvin voĉoj
- kvar por ok voĉoj
- sep aŭ ok sakralaj konĉertoj, inter ili la grande okupita "Es erhub sich ein Streit im Himmel"
- du Arioj:
- du kantatoj
- du lamentoj
- ĉ. kvindek orgenĥoraloj
- Preludio kaj fugo en E bemola maĵoro por orgeno
- tri variacioj por klaviceno
Fontoj
redakti- http://www2.nau.edu/~tas3/jchristoph.html
- Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323
- Musicalia, Enciclopedia y Guía de la Música Clásica, Editorial Salvat, 1986, ISBN 84-7137-872-8
- Larousse de la musique, Librairie Larousse, 1957
Ligiloj
redakti- Diskografie der Werke Bachs und der Bach-Familie Arkivigite je 2011-05-17 per la retarkivo Wayback Machine mit vielen weiteren Informationen
- Partituras de Johann Christoph Bach en The Choral Public Domain Library
- Notas y Discografía en http://www.allmusic.com/