Johann Ebser

episkopo de Chiemsee

Johann EBSER († 1438) estis inter 1429 kaj 1438 episkopo de Chiemsee. Li originis el la dinastio de la senjoroj de Ebbs.

En 1407 li estis katedralulo kaj de 1409 hospitalestro. Dum la malĉeesto de la salcburga generalvikario Eberhardo de Starhemberg, kiu troviĝis ĉe la koncilio de Konstanco, Ebser estis ties anstaŭanto. En 1427 Ebser fariĝis ĉefpastro de la salcburga urba paroĥo. Post la morto de Starhemberg li iĝis, kune kun la katedralulo Sigismondo de Volkersdorf, helpanto de la ekonomo Kraft von Haslau. Samjare li konsekris la unuan kirkon je Frasdorf[1].

Post kiam forpasis episkopo de Chiemsee Friedrich Deys, Johano de Reisberg nomumis Ebler kiel ties postanton. Pro ke Ebser samtempe estis helpepiskopo Salcburge, li efektivigis inter 1431 kaj 1437 diversajn oficialajn agojn en Salcburgio. En 1434 li ĉeestis la dieton je Nurenbergo, en 1434 je Ulm. Samjare li verŝajne almenaŭ mallonge ĉeestis ĉe la koncilio de Bazelo. En la 20.9.1433 li konsekris la novan pilgriman preĝejon en Tamsweg. Ekde 1434 li financis plurajn jartagojn. Malavare li donacis ankaŭ librojn al la biblioteko de la arkiabatejo Sankta Petro. Samloke li estis entombigita.

Falsa estis la onidiro, ke Ebser verkis la furoran teologian verkon Onus ecclesiae verkitan pseŭdonime kaj publikigitan en 1519; ĝia aŭtoro estis Berthold Pürstinger[2].

Literaturo

redakti
  • Manfred Heim: "Johann Ebser († 1438)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198-1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 135

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. pri la Floriano-kirko de Frasdorf
  2. "Onus ecclesiae"