Johann Fischart

germana verkisto

Johann FISCHART, kromnomita ankaŭ Mentzer, vere: Johann Fischer, (naskiĝinta ĉ. 1546 en Strasburgo, mortinta en Forbach en 1590) estis germana verkisto kaj tradukisto. Per siaj verkoj li atakis monaĥismon kaj papismon kaj montris sin la plej parollerta protestanta satirikisto de la Renesanco.

Johann Fischart
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1546 (1546-01-01)
en Strasburgo
Morto 1-an de januaro 1590 (1590-01-01) (44-jaraĝa)
en Forbach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Profesio
Okupo poeto-juristo • verkistojuristo vd
Laborkampo germanlingva literaturorenesanca humanismo vd
Aktiva dum 1570– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo jurista redakti

La filo de riĉa spicaĵkomercisto - la kromnomo Mentzer rilatas al Majenco, la hejmurbo de sia patro - ĝuis profundan klerigadon. Finfrekventinte la gimnazion strasburgan li travojaĝis tutan Eŭropon kaj studis juron en Parizo, Sieno kaj Bazelo. Ekde la 1570-aj jaroj li laboris en Strasburgo kiel redaktisto kaj aŭtoro en la presejo de sia bofrato Bernhard Jobin.

De 1580 ĝis 1583 li deĵoris kiel juristo ĉe la Regna Ĉambrotribunalo en Speyer, poste li laboris kiel oficejulo en Forbach. Tie li estis murdita de bando de rabistoj.

La aŭtoro redakti

La verkaro ampleksas polemikajn, moralajn kaj satirajn-groteskajn skribitaĵojn destinitajn kaj frontintajn kontraŭ la Kontraŭreformacio . Per Malchopapa (1578) li faris sin porparolanto de burĝana-urbana libereco.

Liaj ĉefverkoj Eulenspiegel Reimensweiß (1572), Floeh Haz / Weiber Traz (1573) kaj Affentheuerlich Naupengeheurlichen Geschichtsklitterung (1575) - la laste menciita estas libera prilaborado kaj germanigo de la unua libro de la rabeleza Gargantua et Pantagruel - karakteriziĝas per groteska vizio de la mondo, tipa por la frua Moderna epoko. Stile abundas lingva manierismo.

Arno Schmidt ekzplicite nomis Fischart sian idolon stilan.

Literaturo redakti

  • Adolf Hauffen: Johann Fischart. Ein Literaturbild aus der Zeit der Gegenreformation. (2 Bände) Berlin: de Gruyter 1921–22
  • Ulrich Seelbach: Ludus lectoris. Studien zum idealen Leser Johann Fischarts. Heidelberg: Winter 2000. ISBN 3-8253-1109-0
  • Hugo Sommerhalder: Johann Fischarts Werk. Eine Einführung. Berlin: de Gruyter 1960
  • Ludwig Ganghofer: Johann Fischart und seine Verdeutschung des Rabelais. München: Verlag Theodor Ackermann 1881.

Eksteraj ligiloj redakti