Johann Friedrich Karl von Ostein

Johann Friedrich Karl von Ostein (naskiĝinta la 6-an de julio 1696 en Amorbach, mortinta la 4-an de junio 1763 en Majenco) estis princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Majenco (ekde 1743).

Johann Friedrich Karl von Ostein
Princo-elektisto de Majenco
Regado 1743–1763
Antaŭulo Philipp Karl von Eltz
Sekvanto Emmerich Joseph von Breidbach zu Bürresheim
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1689 (1689-07-06)
en Aschaffenburg
Morto 4-an de junio 1763 (1763-06-04) (73-jaraĝa)
en Majenco
Tombo Katedralo de Majenco vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Gefratoj Ludwig Wilhelm Johann Maximilian von Ostein vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Aktiva en MajencoRomoWorms vd
princepiskopo de Worms
Dum 1756–1763
Antaŭulo Franz Georg von Schönborn
Sekvanto Johann Philipp II. Freiherr von Walderdorff
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1696 li iĝis katedralulo en Majenco kaj en 1699 en Würzburg, en 1724 preposto de la Kirko Sankta Bartolomeo en Frankfurt am Main, en 1725 Katedrala administranto en Majenco. Li studis en Majenco kiel ankaŭ en Romo. Sub la premo de la habsburga t.n. Pragmatika armeo li elektitis, estante favoranto de la aŭstriaj pozicioj, ĉefepiskopo majenca. La 15-an de septembro 1743 li ricevis la konsekron episkopan fare de Clemens August von Köln. La de li peritaj interkonsentoj inter Bavario kaj Aŭstrio en la Paco de Füssen (1745) ebligis la elekton de la imperiestro Francisko la 1-a Stefano. En 1746 li novigis la privilegiojn de la majenca universitato por kiu li ankaŭ farigis botanikan ĝardenon kaj anatomian instituton. En 1747 li ensocie dividis la klason de la komercistoj de tiu de la vendistoj/brokantistoj kaj apogis ĝenerale la komercajn metiojn.

En 1755 proklamitis la leĝaro Kurmainzer Landrecht. En 1758 fonditis porartista akademio. Sub lia regado ankaŭ la norda alo de la princelektista kastelo, la Kortoj Ostein kaj Bassenheim, la Kirko Sankta Petro kaj la Jezuita preĝejoj konstruitis (ĉio en Majenco).

Atestilo de la bona entento inter li kaj la kapitulanoj katedralaj de Majenco estas la ĝis hodiaŭ videbla ĥorejseĝaro altvalora. En 1745 Ostein sensukcese kandidatis por la episkopeco de Würzburg. Li tamen almenaŭ elektitis helpepiskopo de sia onklo en Worms kies posteulo li iĝis en 1756. Dum la lastaj jaroj li ĉagreniĝis per la eventoj de la Sepjara milito.

En Erfurto, kiu tiutempe dependis de Majenco, li fondis la Akademion de komunutilaj sciencoj.

Literaturo redakti

  • Adolf Karl Michels: Die Wahl des Grafen Johann Friedrich Karl von Ostein zum Kurfürsten und Erzbischof von Mainz (1743). Darmstadt 1930; Bonn, Phil. Diss. 1930
  • Elisabeth Soll: Die Reichspolitik des Mainzer Kurfürsten Johann Friedrich Karl von Ostein von Regierungsantritt (1743) bis zum Ausbruch des Siebenjähriges Krieges. Berlin 1936; Frankfurt, Phil. Diss. 1936

Eksteraj ligiloj redakti