Johann Friedrich Löber

Johann Friedrich LÖBER (naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1708[1] en Neustadt an der Orla, mortinta la 3-an de marto 1772 en Vajmaro) estis germana pentristo; li ĉefe verkis por la kortego duka en Vajmaro.

Johann Friedrich Löber
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1708 (1708-11-30)
en Neustadt an der Orla
Morto 30-an de novembro 1771 (1771-11-30) (63-jaraĝa)
en Vajmaro
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Tomboj de Lucas Cranach kaj (dekstre) de la pentristo Johann Friedrich Löber ĉe la Jakobo-tombejo

Vivo redakti

Löber deĵoris por pluraj domoj de la ernestaj duklandoj estante fakte la administranto de la duka bildogalerio. Laŭ surtomboŝtona informo li tiom famekonatas kiom patro lia Christfried Löber. El verkaro lia bedaŭrinde malmulto konserviĝis pro la fajrego kiu en la 6.5.1774 kiu brulkonsumis la Urban kastelon vajmaran. Kelkajn verkojn tamen posedas Klassik Stiftung Weimar. Ekzemple en la dormoĉambro meze de vando kontraŭe al la lito en la Vidvina palaco pendas bildo de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a Konstantino, kiun kreis Löber en 1757.[2] Ankaŭ en 1757 li pentris du aliajn bildojn de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a Konsantino kaj de dukino Anna Amalia dum rajdado. Kroma verko de ambaŭ estas ĉe Ĉasdomo Gabelbach, el la 1771-a jaro.[3] Löber krome faris bildon kun la juna dukino Anna Amalia kaj lia eta filo Karlo Aŭgusto.

En 1732 li nomumitis fare de lia duka moŝto Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kabineta pentristo: tasko lia estis i.a. liveri po du bestobildojn por jaro.

Krom la supre menciitaj pentraĵoj konserviĝis ankaŭ unu pri duko Ernesto Aŭgusto la 2-a Konstantino kun du aliaj rajdantoj kiu admirindas en la Nacia Muzeo en Varsovio; unu el la akomanantoj estas la historiisto Heinrich von Bünau.

 
Duko Ernesto Aŭgusto la 2-a Konstantino kun du aliaj rajdantoj

Ankaŭ dum la regado de Ernesto Aŭgusto Konstantino estis devado lia prizorgi la dukan pinakotekon. Krome li instruis al la juna duko desegni kaj multajn aliajn aferojn. Effi Biedrzynski atentigis pri liaj floraj verkoj kaj lia malŝato fari portretojn; laŭ ŝi la rezultoj estis pupsimilaj homoj malvivaj.[4]

Tombo lia troviĝas sur la Jakobo-tombejo ĉe la suda kirka muraro rekte apud la (kopia) slabo de Lucas Cranach la Maljuna. Li entombigitis en al t.n. Pentrista kripto.[5]

Referencoj redakti

  1. Gertrud Ranft: Historische Grabstätten aus Weimars klassischer Zeit. Kvina eldono, Weimar 1990. ISBN 3-7443-0010-2, p. 25. La tomoŝtono havas latinlingvan enskribaĵon kiu tekstas en la germana traduko: "In diesem Grabe zu Seiten Cranachs ruhen die Gebeine des berühmten Johann Friedrich Löber, Vorstehers der Herzoglichen Gemäldegalerie, den Herzögen von Sachsen-Weimar und Eisenach durch 40 Jahre sehr teuer; ein Maler, der durch seine Kunst trefflich mit der Natur zu wetteifern verstand.
  2. Willi Ehrlich: Das Wittumspalais in Weimar. Nova eldono, Weimar 1982), p. 34.
  3. Willi Ehrlich: Ilmenau, Gabelbach, Stützerbach: Die Goethe-Gedenkstätten und der Wanderweg "Auf Goethes Spuren, kvina eldono 1979, p. 49.
  4. "Auch Blumenmalerei gehörte zu seinem Fach, doch Porträts (die er auch ungern in Angriff nahm) gerieten ihm zwar puppenhaft und zierlich, aber auch puppenhaft starr und nichtssagend." Kp. Effi Biedrzynski: Art. Löber, Johann Friedricĥ', ĉe: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 273-274
  5. "Jakobskirchof", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 229.

Literaturo redakti

  • Effi Biedrzynski: Artikolo Löber, Johann Friedricĥ', ĉe: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 273-274
  • Gertrud Ranft: Historische Grabstätten aus Weimars klassischer Zeit. Eldonis Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur in Weimar, kvina eldono, Weimar 1990. ISBN 3-7443-0010-2, p. 25.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Friedrich Löber en la germana Vikipedio.