Malfermi la ĉefan menuon

Johann Georg August Galletti

Galletti - ŝatata instruisto, geografo kaj historiisto
Tomboŝtono de li, hodiaŭ en la ambito de la Kirko aŭgustenana de Gotha

Johann Georg August GALLETTI (naskiĝinta en la 19-a de aŭgusto 1750 en Altenburg, mortinta en la 25-a de marto 1828 en Gotha) estis germana instruisto kaj historiisto.

VivoRedakti

Li estis la filo de certa opera kantisto en Gotha nome Giovanni Andrea Galletti (origina el Toskanio). Li naskiĝis kiam la duka kapelo estis akompananta la korteganojn de Gotha al parlamenta kunveno en Altenburg. Galletti ricevis la unuan edukadon ĉe science iomete limigita instruisto privata. Liaj gepatroj frue igis lin ami la muzikon sed en la kuro de la jaroj li sentis sin pli altirita per la scienco. La edzino de la kortega ĉefbibliotekisto Julius Karl Schläger peris lian frekventon de la universitato de Göttingen kun senkostaj manĝoj. Tie instigis lin la sinjoroj Pütter kaj Sĉlözer studi diligentege historion. Danke al la restado en rondoj de Hölty li ricevis klerigon pri estetiko.

Post la finstudo en 1772 li venis kiel privata instruisto en la domo de la Ĉefa administranto von Schlotheim al Almenhausen, poste al Tonna. Jam tiam Galletti komencis verki. La etaj de li skribitaj verkoj (gramatiko de la latina lingvo, superrigardo pri aritmetiko, historio kaj priskribo de Tonna) presis li mem kun la helpo de lernantoj. Tiel li deĵoris ĝis la 28.9.1778 kiam li dungitis en la gimnazio de Gotha kiel kunlaboranto. Paŝon post paŝo li faris karieron kaj iĝis eĉ unua profesoro. En la 1816-a jaro li ricevis la honorigan titolon Kortega konsilisto kaj historiografo de la regiono de Gotha. Pro olduleco li pensiigis en 1819.

KarakteroRedakti

Li estis mildega kaj bonvola instruisto daŭre laboranta kiel verkisto. Ekde la 1804-a jaro li entreprenis unufoje ĉiun jaron vojaĝon kun amikoj. Lia ŝtato de muziko restis ĝis la maljunaj jaroj. Ĉiuj kiuj konis lin ankaŭ ŝatis lin, laste ne balaste pro lia gajeco. La pli malfruajn jarojn li ofte forgesis duminstruade aferojn kaj kion li volis diri. Ekzempe diris li: "Gotha situas ĉe du riveroj, nome ĉe la ŝoseoj al Eisenach kaj al Erfurt." Li ankaŭ apenaŭ memoris nomojn. Kiam la lernantoj Brehm kaj Bertram sidis en la sama klaso li decidis bapti unu "Bertram la 1-a" kaj la alian "Bertram la 2-a" kaj ordonis ke respondu facilajn demandojn la 2-a, kaj malfacilajn la 1-a. Jen aliaj eldiroj:

  • Mi estas tiom laca ke unu gambo ne plu vidas la alian.
  • Inter la birdoj de Saksio la plej larĝa estas la azeno.
  • La insuloj de la Mediteraneo estas ĉiuj pli grandaj aŭ malgrandaj ol Sicilio.
  • Ne kontraŭdiru al tio kion mi neniam instruis.
  • Estas Gotha ne multe pli malproksime de Erfurto ol Erfurto de Gotha.
  • En Parizo estis speguloj kiuj kostis 10.000 frankojn estante sen vitro kaj sen kadro.
  • Vidante vin de malproksime mi pensis ke vi estus via frato. Sed de proksime mi vidis ke vi jes ja estas via frato.

Tiajn etajn malvirtojn kaŝis li per nobleco de spirito. La lernintoj kolektis liajn eldirojn kaj nomis ilin Dekatedra antologio - Kathederblüten (Gallettiana).

GravecoRedakti

Liaj skribaĵoj estis tre multnombraj kaj la libroj pri historio kaj geografio estis la plej modernaj tiutempe. Pro tio ili ofte represitis. Inter la plej valoraj aferoj nombriĝas Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha (5 volumoj), Geschichte Thüringens (6 volumoj), Kleine Weltgeschichte (28 partoj). La lastan tempon li estis ellaboranta la verkon Geographie für Damen.

LiteraturoRedakti

Charles Hünerberg (eld.): Kathederblüten: Schulhumor von Galletti bis heute. Köhler, Hamburg 1958

Eksteraj ligilojRedakti