Johann Georg Gmelin

Germana fakulo (1709-1755)

Johann Georg GMELIN (n. la 10-an de aŭgusto 1709 en Tübingen - m. la 20-an de majo 1755 en Tübingen) estis germana fakulo pri Siberio kaj aŭtoro de la libro Flora Sibirica. Pli ĝenerale li estis botanikisto, naturalisto kaj geografo. Tre inteligenta, li jam estis kuracisto je 18 jaroj. Poste li estis profesoro pri kemio kaj scienco en Rusio. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas „J.G.Gmel.“ Honore al li oni nomas plantogenro : Gmelino ( Lamiacoj ). La scienca nomo de daura lariko estas Larix gmelinii.

Johann Georg Gmelin
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1709 (1709-08-10)
en Tübingen, duklando Virtembergo,  Sankta Romia Imperio
Morto 20-an de majo 1755 (1755-05-20) (45-jaraĝa)
en Tübingen, duklando Virtembergo,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana
Ŝtataneco duklando Virtembergo
Alma mater Universitato de Tubingeno
Familio
Patro Johann Georg Gmelin la Maljuna
Frat(in)oj Philipp Friedrich GmelinJohann Konrad Gmelin
Infanoj Eberhard GmelinChristian von Gmelin
Okupo
Okupo esploristo • kemiistogeografobotanikisto • universitata instruisto • kuracisto
vdr

Verkoj redakti

  • Voyage au Kamchatka par la Sibérie, Amsterdam 1779
  • Joannis Georgii Gmelini Reliquias quae supersunt commercii epistolici cum Carolo Linnaeo, Alberto Hallero, Guilielmo Stellero et al., Floram Gmelini sibiricam ejusque Iter sibiricum potissimum concernentis. .. curavit Guil. Henr. Theodor Plieninger. Addita Autographa lapide impressa, Stuttgartiae 1861
  • D. Johann Georg Gmelins Reise durch Sibirien, von dem Jahr 1733 bis 1743, 4 Bde., Göttingen 1751-1752. Neuausgabe: Johann Georg Gmelin: Expedition ins unbekannte Sibirien. Jan Thorbecke Verlag, Stuttgart 1999
  • Leben Herrn Georg Wilhelm Stellers: gewesnen Adiuncti der Kayserl, Frankfurt 1748
  • Flora Sibirica: sive Historia plantarum Sibiriae. 4 Bde., Sankt Petersburg 1747-1749

Vidu ankaŭ redakti