Johann Georg Jacobi

Johann Georg JACOBI (naskiĝinta la 2-an de septembro 1740 en Düsseldorf, mortinta la 4-an de januaro 1814 en Freiburg im Breisgau) estis germana verkisto kaj eldonisto. Lia frato estis Friedrich Jacobi.

Johann Georg Jacobi
Persona informo
Johann Georg Jacobi
Naskiĝo 2-an de septembro 1740 (1740-09-02)
en Duseldorfo
Morto 4-an de januaro 1814 (1814-01-04) (73-jaraĝa)
en Freiburg
Tombo Alter Friedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Helmstedt vd
Familio
Patro Johann Konrad Jacobi vd
Gefratoj Friedrich Jacobi • Marie Winckelmann vd
Edz(in)o Maria Ursula Jacobi vd
Infanoj Fritz Jacobi vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • universitata instruisto • publikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de riĉa komercista li ekdediĉis sin en Göttingen al la studo de teologio kaj filologio kaj al la legado de verkistoj anglalingvaj, italaj kaj hispanaj. En 1766 li vokitis profesoro pri filozofio kaj retoriko al Halle (Saale). Kun Gleim, kies konon li faris en Bad Lauchstädt, li ege amikiĝis. Ekde 1768 li vivis en Halberstadt, Halberstadt, kie li ricevis danke al perado de Gleim, pension. En Düsseldorf li poste eldonis, denove kun Gleim, »Iris« (1774–76, 8 vol.), gazeto porvirina (kun artikoloj de Goethe, F. H. Jacobi, Lenz, Heinse, Sophie La Roche i. a.). En 1784 li sekvis la vokon je profesoreco pri belaj sciencoj en la katolika urbo Freiburg im Breisgau kio estis ebligita post la proklamo de la Patento pri toleremo plurkonfesia (Toleranzpatent) fare de imperiestro Jozefo la 2-a.

Verkaro kaj pritaksoj redakti

Eldono verkara de li mem prizorgata aperis en Zuriko inter 1807–13. La sep volumojn kompletigis en 1822 »Leben I. G. Jacobis, von einem seiner Freunde« de Joseph Albrecht von Ittner. Jacobi aŭtodidakte imitis francajn kaj anglajn modelojn (Gresset, Chaulieu, Sterne) kaj ofendis iomete per sia afektita kaj dolĉafekta skribostilo la legantaron. Tio tre evidentiĝis post la apero de la duone poezia duone proza leterinterŝanĝo inter li kaj Gleim (1768). Nur dum la pli malfruaj jaroj Jacobi evoluigis en la poemoj stilon pli memstaran kaj pli fortan.

Literaturo redakti

  • Martin, »Ungedruckte Briefe von und an I. G. I.« (kun biografio), Strasburgo 1874
  • Longo, Laurence Sterne und Johann Georg I., Wien 1898

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 124, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti