Johann Georg Schlosser

Johann Georg SCHLOSSER (naskiĝinta la 7-an de decembro 1739 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta samloke la 17-an de oktobro 1799) estis germana verkisto kaj juristo. Li estis ano de la Iluminatoj.

Johann Georg Schlosser
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1739 (1739-12-09)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 17-an de oktobro 1799 (1799-10-17) (59-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Frankfurto ĉe Majno
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Altdorf
Familio
Patro Erasmus Carl Schlosser
Patrino Susanne Marie Schlosser
Edz(in)o Cornelia Schlosser
Infano Maria Anna Louise Nicolovius
Okupo
Okupo juĝistojuristoadvokato • poeto-juristo • historiistotradukisto
vdr

Vivo redakti

Estante amiko ekde junecaj jaroj de Johann Wolfgang von Goethe li edziĝis en aŭtuno 1773 kun ties fratino Cornelia. Li tiam estis ĉefa administranto (Oberamtsmann) en Emmendingen. Post la frua morto de la nefeliĉa edzino li denove edziĝis en 1778 kun la frankfurtanino Johanna Fahlmer, certa konatino goeta dum ties junaj ribelaj jaroj de Sturm und Drang (komparu la de Urlichs en Lepsiko en la jaro 1875-a eldonitajn leterojn interŝanĝitajn inter ŝi kaj Goethe en la libro »Goethes Briefe an Johanna Fahlmer«).

En 1787 Schlosser nomumitis Sekreta kortega konsilisto en Karlsruhe kaj en 1790 Sekreta konsilisto kaj direktoro de la Kortega tribunalo. Li demisiis en 1794 ĉar oni reprenis dekreton de li kiu estis favora por malriĉuloj. Poste li vivis kiel privatulo aŭ en Ansbach aŭ en Eutin ĉirkaŭ la rondoj de Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg kaj Johann Georg Jacobi.

En 1789 li iĝis urbestro de Frankfurto. Kune kun Merck, Goethe kaj aliaj li fervore kunlaboris por la gazeto "Frankfurter gelehrte Anzeigen". Multaj artikoloj de li troviĝas ankaŭ ĉe »Deutsches Museum« de Boie. Krome li eldonis plurajn tradukojn de verkoj de Platono, Aristotelo kaj de aliaj antikvaj verkistoj. Li ankaŭ verkis pri literaturteorio, filozofio, politiko kaj politika ekonomio.

Parte li ankaŭ mem kolektisto estis: »Kleine Schriften« (Basel 1779–94, 6 vol.). Plej altvalora estas lia verkista agado tiam, kiam temis pri juristaj aferoj respektive administraciarto. Sed ofte li estis tro memkonfida verkante, ekz. kiam li polemikege atakis Immanuel Kant.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 17. Leipzig 1909, p. 874 (tie ĉi interrete)