Malfermi la ĉefan menuon

Johann Gottfried GEISSLER (naskiĝinta en la 14-a de junio 1726 en Pieńsk, mortinta en la 2-a de septembro 1800 en Gotha) estis germana pedagogo kaj bibliotekisto.

Johann Gottfried Geißler
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1726 (1726-06-14)
en Pieńsk
Morto 2-an de septembro 1800 (1800-09-02) (74-jara)
en Gotha
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio bibliotekisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

La filo de evangelia paroĥestro jam dum la lerneja tempo en la gimnazio Augustum en Görlitz (1738-44) instruitis laŭ klerismaj ideoj: ties tiama lernejestro estis Friedrich Christian Baumeister, adepto de Wolff. Pere de la klasika filologo Johann August Ernesti, kiu engaĝiĝis pri la novorganizado de gimnazia instrudo, Geißler ekpensis pri kariero instruista dum li studis teologion, filologion kaj arkeologion ĉe la Universitato de Lepsiko. En 1748 li magistriĝis. Ekde 1751 li deĵoris kiel helpanta lernejestro en Görlitz kaj vokitis en 1768 danke al la perado de Ernesti al la lernejestreco de la Gimnazio de Gotha. Ne sen makonfideto de la instruistaro kaj skeptikemo de aliaj instancoj - sed kun plena subtenado fare de la duko Ernesto la 2-a de Saksio-Gotha - Geißler sukcesis reformi la instruadon ĉe la lernejo en Gotha. Li pligrandigis la nombron de la instruhoroj en la greka lingvo kaj intencis ke la lernantoj komprenu ankaŭ la enhavon de la tradukitaj tekstoj. Krome ili pli lernu pri la fono socia. La instruistoj rajtis mem decidi pri individua instrumetodo. Geißler volis igi la lernantojn pli memstaraj estante sub la influo de filantropismaj ideoj. Sed la planon dissolvi la superajn klasŝtupojn anstataŭigonte ilin per specialaj akademiaj kursoj, li devis reĵeti. Geißer povas esti taksita kiel pioniro de novhumanismo en lernejoj per la unuigo de racio, religio kaj okupiĝo pri malnovaj lingvoj. Li vokitis kiel rektoro ĉe la gimnazio en Schulpforta. Tie li reprenis la realigon de liaj planoj de Gotha. Li ankaŭ instalis interesrondetojn posttagmeze. Ĉefe en Gotha li tre zorgis pri la biblioteko (ekde 1769 - katalogo verkita i.a. de J.G. Kirsten) kaj pri la kreado de biblioteko por malriĉuloj (Schülerhilfsbücherei; Armenbibliothek). Unuajn spertojn sur la kampo bibliotekista li havis jam dum la tempo en Görlitz, kiam li estis ekde 1755 gardanto de la Biblioteko Milich. Ernesto 2-a revenigis lin al Gotha en la jaro 1787, nun en la funkcio de ĉefbibliotekisto sur Kastelo Friedenstein. Geißler komisiis multajn pli malgravajn taskojn al la helpantoj J. W. Hamberger (la pli juna) kaj F. Schlichtegroll sed ĉefe responsis pri la novaj, altvaloroj akiroj (i.a. pere de la agento Maugérard: evangeliolibro el Echternach) kiel ankaŭ pri la starigo de kabineto por manuskriptoj kaj presitaĵoj.

Verkoj (elekto)Redakti

  • De Bibliotheca Milichiana, 5 T., 1764-68
  • Kurze Nachr, v. d. beym Görlitz. Gymnasio befindlichen Armenbibl., Görlitz 1765
  • Von d. Brauchbarkeit e. jeden Nebenmenschen, ebd. 1767
  • Kurzer Unterricht, wie e. junger Mensch auf Schulen s. Studium christl. u. vernünftig einrichten könne, Leipzig u. Zittau 1767 (d. wirksamste d. Schrr. G.s)
  • De spectandis per methodum didacticam ingeniis, Gotha 1768
  • Von d. Einfluß d. göttl. Vorsehung in d. langsame Wachstum d. Wissenschaften, ebd. 1770
  • De tuenda Graecarum et Latinarum litterarum dignitate admonitio, ebd. 1770
  • Zufällige Gedanken v. d. künstlichen u. gekünstelten Erziehung, ebd. 1772
  • Betrachtung üb. d. spielende Erziehung, ebd. 1772
  • Betrachtungen üb. d. Grundpfeiler e. gemeinnützigen Erziehung, ebd. 1773.

Eksteraj ligilojRedakti