Johann Gottfried Krause

Johann Gottfried KRAUSE (naskiĝinta la 29-an de junio 1685 en Greußen, mortinta la 25-an de septembro 1746) estis germana teologo kaj eklezikantverkisto.

Johann Gottfried Krause
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1685 (1685-06-29)
en Greußen
Morto 25-an de septembro 1746 (1746-09-25) (61-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo • himnoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de lernejestro Krause venis en la aĝo de 17 jaroj ĉe Augusteum je Weißenfels. En 1704 li ekstudentis ĉe la Universitato de Lepsiko kaj tri jarojn poste ĉe la Universitato de Jena. Post studofinoj li estis unue ĉedoma instruisto, ekde 1717 diakono en Weißenfels. Vokiĝon kiel superintendanto kaj unua paroĥestro je Dahme (Mark) li ricevis en 1721. Samfunkcie li nomumitis krome pli malfrue eklezikonsilisto por Saksio-Querfurt. En 1746 li iru kiel superintendanto al Lübben, sed mortis je apopleksio antaŭ ekdeĵorpovo.

La tria edonono de la kantolibro de Bad Langensalza el la jaro 1719 enhavas sep edifajn kantojn de Krause. Jam en 1716 li estis eldoninta en Bad Langensalza tian libron. Krome li kunlaboris en Dahme ĉe la kreo de alia kantolibro, kiu finiĝis malmulte antaŭ lia morto. Johann Gottlieb Horwein prizorgis en Wittenberg en 1764 la duan eldonon de la menciita kantolibro. Ankaŭ en tiu ĉi versio troviĝas kelkaj kantoj de Krause, same en postaj tiaj libroj.

Verkoj redakti

  • Poetische Blumen bei Freuden und Trauerfällen. Bad Langensalza 1716
  • Auszug aus dem alten Dahmer Gesangbuche, Dahme/Mark, 1930 (=Flämingheft, 23; eldonisMax Wald)

Literaturo redakti

  • Artikolo "Krause, Johann Gottfried" fare de nekonata aŭtoro, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, volumo 17 (1883), p. 74–75, (tie ĉi interrete)
  • Pri Krause ĉe BBKL, fare de Klaus-Günther Wesseling