Johann Heinrich Lambert

Johann Heinrich LAMBERT (Jean-Henri Lambert en franca; 26a aŭ 28a de Augusto 1728 – 25a de Septembro 1777) estis svis-franc- germana plurfakulo kiu faris gravajn kontribuojn al fakoj de matematiko, fiziko (precize optiko), filozofio, astronomio kaj map-projekcioj.

Johann Heinrich Lambert
Persona informo
Johann Heinrich Lambert
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1728 (1728-08-26)
en Mulhouse
Morto 25-an de septembro 1777 (1777-09-25) (49-jaraĝa)
en Berlino
Religio protestantismo vd
Lingvoj francagermana vd
Loĝloko Svisa Ĵurkomunumo vd
Ŝtataneco Urba Respubliko MulhaŭzoFrancio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomofizikistofilozofoverkisto vd
Laborkampo matematiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li pruvis, ke la nombro π estas neracionala, uzante la disvolvigon en kontinua frakcio de tan x, per kio li fermis la eblon povi determini «precizan» esprimon (nombra frakcio aŭ kvociento de du entjeroj) por tiu nombro.​ Li faris ankaŭ kontribuojn al la disvolvigo de la hiperbola geometrio kaj de la astronomio, disvolvigante metodon por kalkuli la orbitojn de la kometoj kaj la nomitan teoremon de Lambert.

Inter 1756 kaj 1758 li veturis tra Eŭropo kaj kontaktis kun multaj saĝuloj, kaj kun diversaj akademioj. En sia lasta jardeko, li ricevis la mecenatecon de Frederiko la 2-a de Prusio, kio helpis la komfortecon por la cetero de lia vivo. Li mortis en Berlino en 1777.

187 Lamberta estas granda malhela asteroido de la asteroida zono nomita liahonore.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Johann Heinrich Lambert en Vikimedia Komunejo