Johann Jacob Bach la 3-a

Johann Jacob Bach (aŭ Johann Jakob) (baptita la 21-an de februaro 1682 en Eisenach; m. 16-an de aprilo 1722 en Stokholmo) estis germana muzikisto kaj pli aĝa frato de Johann Sebastian Bach.

Johann Jacob Bach naskiĝis kiel dua plej juna ido de Johann Ambrosius Bach, kiu laboris kiel urbofajfisto kaj kortega muzikisto en Eisenach, kaj ties edzino Elisabeth, nask. Lämmerhirt. Li vizitis same kiel siaj gefratoj la bazlernejon de sia naskiĝurbo. Liaj gepatroj mortis mallonge unu post la alia en la jaroj 1694 kaj 1695, tiel ke li en la aĝo de 13 jaroj orfiĝis. La pluan edukadon de la du plej junaj filoj, Johann Jacob kaj Johann Sebastian, transprenis la pli aĝa frato Johann Christoph Bach, kiu laboris kiel orgenisto en Ohrdruf. Ties salajro kiel orgenisto tamen ne sufiĉis, por financi krom sian kreskan familion ankaŭ la edukadon de liaj pli junaj fratoj, kio devigis tiujn kontribui al la familia vivteno. Tio eble estis kaŭzo por tio, ke Johann Jacob (male al sia frato Johann Sebastian) decidiĝis en la aĝo de 14 jaroj, fini la lernejan edukadon kaj eklerni la muzikistan metion ĉe Johann Heinrich Halle, sukcedanto de lia patro en Eisenach. En la jaro 1704 Johann Jacob decidiĝis, ekservi kiel hobojisto en la kortega kapelo de reĝo Karolo la 12-a de Svedio. Ĉi tiu ebleco prezentiĝis, ĉar Karolo la 12-a kun siaj armeoj kadre de siaj agadoj en la Granda Nordia Milito en Pollando antaŭenpenetris ĝis la landlimojn de la elektoprinca lando Saksio. Estas supozoj, ke la Capriccio sopra la lontananza de il fratro dilettissimo[1] en B♭-maĵoro (BWV 992), komponita de Johann Sebastian Bach, pri la forveturado de lia frato direkten al Pollando, tamen ĉi tio ne estas pruvita, ĝi ankaŭ povus ekestinti okaze de la adiaŭo de Georg Erdmann, lerneja amiko de Johann Sebastian.

De tiam Johann Jacob akompanis la svedan reĝon kun lia kapelo dum ties militiroj tra norda kaj orienta Eŭropo. Kiam sin turnis la sveda bonŝanco kaj la svedoj en 1709 suferis neniigan malvenkon ĉe Poltava 1709 en Ukrainio, Johann Jacob fuĝis same kiel la sveda reĝo al Konstantinopolo ĉe la otomana kortego. Tie li ekhavis kontakton kun la franca muzikisto Pierre-Gabriel Buffardin. En la jaro 1713 li atingis, kiel ankaŭ reĝo Karolo la 12-a, sur malrektaj vojoj Stokholmon. La 31-an de majo 1715 li geedziĝis kun Susanna Maria Gaast, kiu tamen jam post malmultaj geedzecaj jaroj mortis. La geedzeco, farita la 15-an de oktobro 1721 kun sia dua sveda edzino Ingeborg Magdalena Norell, nur mallonge daŭris, ĉar Johann Jacob mortis jam en la aĝo de 40 jaroj en Stokholmo.

Referencoj redakti

  1. it. "Kapriĉo pri la forveturado de la amata frato"

Fontoj redakti

  • Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach Fischer-Verlag, 2001

Vidu ankaŭ redakti