Johann Jacob Mascov

Johann Jacob MASCOV (naskiĝinta la 26-an de novembro 1689 en Gdansko, mortinta la 21-an de majo 1761 en Lepsiko) estis germana juristo kaj historiografo.

Johann Jacob Mascov
Persona informo
Johann Jacob Mascov
Naskiĝo 26-an de novembro 1689 (1689-11-26)
en Gdańsk
Morto 21-an de majo 1761 (1761-05-21) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo bibliotekisto • jurbibliotekisto • jura konsilisto • historiistoprofesoro vd
Laborkampo jurisprudencohistorio vd
Aktiva en LeipzigHalle (Saale) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj de teologio (komence) kaj de historio kaj jurscienco en Lepsiko li akompanis nobelajn adoleskantojn (von Buchwald kaj von Watzdorf) je vojaĝoj. Post reveno li iĝis docento ĉe la Eta princa kolegio kaj en 1719 eksterorda profesoro pri jurscienco ĉe la Universitato de Lepsiko. Li nomumitis urba konsiliano kaj fine orda profesoro. La kariero kontinuis per prokonsuleco kaj nomumiĝo je kortega konsilisto (fare de la princ-elektisto saksia kaj je dekano fare de la konvento de Zeitz. Krome li estis deputito de la saksia landa parlamento.

El verkaro lia, kiu ege gravis por la plimoderniĝo de germana historiografio, menciindas: »Principia juris publici romano-germanici« (Lepsiko 1729, kvina eldono 1769), kiu ĉe multaj universitatoj longan tempon servis kiel bazo de ŝtatsciencaj prelegoj; »Abriß einer vollständigen Geschichte des Deutschen Reiches« (das. 1722–1730); »Geschichte der Deutschen bis auf den Abgang der merowingischen Könige« (Lepsiko 1726–37, du volumoj), kie ne la suverenoj sed la nacio mem iĝis la unua fokuso de historia rakontado; »Commentarii de rebus imperii romano-germanici« (Lepsiko 1751–53; dua eldono 1757, 3 volumoj), kontinuigo de la antaŭe menciita verko, kaj »Einleitung zu der Geschichte des römisch-deutschen Reiches« (Lepsiko 1752).

Literaturo redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Lepsiko 1908, p. 391 (ĉi tie interrete)