Johann Jakob Griesbach

Johann Jakob GRIESBACH (naskiĝinta la 4-an de januaro 1745 en Butzbach, mortinta la 12-an de marto 1812 en Jena) estis germana teologo kaj profesoro. Lia patro Conrad Caspar (1705-1777) estis paroĥestro en Gießen kaj ekde 1767 konsistoria konsilisto en Frankfurto ĉe Majno. La patrino Johanna Dorothea estis amikino de la patrino de Johann Wolfgang von Goethe. Griesbach edzinigis en 1775 Friederike Juliane Schütz. La paro restis seninfana.

Johann Jakob Griesbach
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1745 (1745-01-04)
en Butzbach
Morto 24-an de marto 1812 (1812-03-24) (67-jaraĝa)
en Jena
Tombo Tombejo malnova de Jena
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hesio-DarmstadtGermanio
Alma mater Universitato de TubingenoUniversitato de LepsikoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo filologo • teologo • universitata instruisto • verkisto
vdr

Vivo redakti

Edukite en Frankfurto Griesbach jam dum junulaj jaroj estis elstara koncerne lingvojn kaj aliajn universitatstudpreparantajn fakojn. Post studjaroj en Tübingen, Halle (Saale) kaj Leipzig li doktoriĝis en Halle en 1768 pri filozofio. Poste li entreprenis ne tute du jarojn daŭrantan studvojaĝon je bibliotekoj en Germanujo, Nederlando, Britio kaj Parizo. Dume-ĉi li faris por si grandan kolekton da versioj de novtestamentaj manuskriptoj kun helpo de citaĵoj el verkoj de patroj de la Eklezio kaj malpli konataj tradukoj. En 1771 li habilitiĝis en Halle ĉe sia eksa instruisto Johann Salomo Semler. Inter 1775 ĝismorte li profesoris pri teologio en Jena (en 1776 li iĝis doktoro pri teologio). Ĉi tie lia instruada sukceso estis grandega: li flegis fari la prelegojn en la plej granda amfiteatro universitata kun 400 sidlokoj. En la 26.5.1789 li rajtigis Friedrich Schiller fari surloke sian historiprofesoran sinprezentadprelegon. Schiller loĝis inter 1795 kaj 1799 en lia domo ĉe Löbdergraben kie li ofte renkontis Goethe.

Amikajn rilatojn havis Griesbach krome kun lia duka moŝto Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj Christoph Martin Wieland. Dufoje li estis vicrektoro altlerneja. Inter 1782 kaj 1811 Griesbach estis deputito de la landreprezentantaro de Jena ĉe la landa parlamento kaj engaĝiĝis ĝenerale en la ĉiutaga administra kaj politika farendaĵaro. Ekde 1781 li estis saksia-vajmara eklezikonsilisto kaj ekde 1784 sekreta eklezikonsilisto.

Graveco redakti

Lia ĉefa merito estis la ellaborado de fundamentoj de novtestamenta teksteldonada kritiko. Dume liaj antaŭuloj (Johann Jakob Wettstein, Johann Albrecht Bengel, Semler) ankoraŭ tute ne aŭdacis tuŝi la malnova kaj ŝatata (sed ofte malkorekta) versio de textus receptus, Griesbach post profundaj studoj multe pli radike kritikis tiun ĉi version. Liajn proponojn pliprofundigis liaj posteuloj. Lia ĉefa tezo pri tri gravaj recenzoj tekstaj (aleksandria aŭ orienta; okcidenta; bizanca) metis la fundamentan ŝtonon pri moderna novtestamenta eldonscienco kaj validas baze eĉ hodiaŭ. Same bonas ĝis nun liaj teoriaj bazaj reguloj pri teksteldonado en kiuj temis pri metode sekurigita decido pri (ne)valoro de konkreta legadversio.

Lia postulo estis konsideri kaj la eksteran kaj la internan valorojn kaj validecojn de tekstversio (t.e. kun kontinua atento je lauautora lingva uzo kaj tekstaj kuntekstoj). La rezultoj de liaj laboregoj legeblas en diversaj eldonoj de la Nova Testamento kun abunda notaro kaj referencaro subtekstaj. En 1774/75 surmerkatigitis kompleta eldono en tri sekcioj. La dua eldono de 1796 kaj 1806 (en du volumoj) restis filologie la plej grava. Ĉiuj liaj tekstkritikaj elirpunktoj troviĝas resume en la antaŭparolo de la unua volumo. Tria prilaboro eldonitis inter 1803 kaj 1807 en kvar diboĉe prezentiĝantaj volumoj ĉe la eldonejo Göschen en Leipzig.

Griesbach ankaŭ gravis sur la kampo de literatura esplorado de la kvar evangelioj. Li estis la unua modernulo kiu kreis paralelan prezentadon de la tri unuaj evangeliistoj Synopsis Evangeliorum Matthaei, Marci et Lucae (Halle 1776, dua eldono en 1797) por ebligi rapidan komparadon de la versioj de Mateo, Marko kaj Luko. En siaj aliaj prelegoj senteblis ankaŭ lia strebo popularigi dogmatikon; kore li estis konservativisto sen voli kontraŭi modernajn tendencojn komplete. Liaj posteuloj tekstkritikistaj estis ekz. Lachmann, Tischendorf en Germanujo kaj Westcott, Hort en Britio.

Kromaj verkoj redakti

  • De codicibus quatuor evangeliorum Origenianis - Halle 1771
  • Anleitung zum Studium der populären Dogmatik - Jena 1779
  • Symbolae criticae ad supplendas et corrigendas varias Novi Testamenti lectiones - Berlino 1785/93
  • Commentarius criticus in textum graecum Novi Testamenti - Jena 1798 ss.
  • Kleinere Schriften - (postmorte eldonite de J. Ph. Gabler, 1825)

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

Seesemann, Heinrich: "Griesbach, Johann Jakob" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 62-63 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti