Malfermi la ĉefan menuon
Johann Joachim Bellermann

Johann Joachim BELLERMANN (naskiĝinta en la 23-a de septembro 1754 en Erfurto, mortinta en la 25-a de oktobro 1842 en Berlino) estis germana filologo. Li estis rektoro de la fama gimnazio Graues Kloster en Berlino kaj profesoro universitata.

VivoRedakti

Estante filo de lanaĵfabrikanto li frekventis en Erfurto la evangelian lernejon de la komunumo de la Franciskana kirko kaj poste de pasko 1768 ĝis la festotago de Sankta Mikaelo 1772 la Konsilantargimnazion. Poste li studis en Erfurto ĝis pasko 1775 filozofion kaj teologion. Pli detale: li ĉeestis en prelegoj de Froriep (lingvoj araba kaj hebrea), Meusel (historio de la ŝtatoj), Lossius (filozofio, logiko), Hamilton (fiziko).

Ĉe pasko 1775 li iris al Göttingen, por studi filologion klasikan ĉe Heyne, Eyring kaj Glandorf kaj kontinuigi la teologiajn kaj orientalajn studojn ĉe Walch, Michaelis, Peter Miller, Meiners k.a. En la lasta jaro en Göttingen li kunloĝis kun Pet. Miller, kun kiu li amikiĝis kaj havis viglan leterinterŝanĝadon. Aliaj homoj kiuj influis lin - kiel Bellermann mem skribis en siaj rememoroj Das graue Kloster in Berlin (1826) - estis la instruistoj Leß, Schlözer, Koppe, Gatterer, Feder, Kästner, Erxleben, Blumenbach. Ĉe pasko 1778 Bellermann forlasis la universitaton, post kiam li jam en 1776 trapasis la ekzamenon de predikisto antaŭ la Spirita ministerio en Erfurto.

Vojaĝo orienten kaj revenoRedakti

La volo fari grandan vojaĝon estis destina por ekdeĵori kiel privata instruisto en Rusio. Tra Lübeck li vojaĝis al Travemünde kaj de tie surŝipe al Talino. De la Johano-festotago 1778 ĝis la Mikaelo-festotago 1781 li estis edukisto ĉe barono Clodt von Jürgensburg parte en Talino parte sur ties bienoj kaj entreprenis plurfoje etajn vojaĝojn tra Estonio. En vintro 1781 li iris al Sankt Peterburgo por privataj aferoj. Je la fino de januaro li preparis la revojaĝon al Germanio dum kiu li vidis la urbojn Pärnu, Talino, Jelgava, Kenigsbergo, Dancigo, Kostrzyn ĉe Odro, Berlin, Potsdam kaj Dessau.

Alveno en la naskiĝurbo estis en la 13.4.1782. En 1783 li iĝis docento (magister legens) en Erfurto kaj en la 13.2.1784 profesoro ĉe la evangelia gimnazio kaj - post pasko - ankaŭ neordinara profesoro ĉe la universitato pri filozofio. Li ankaŭ estis membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften. En 1790 Bellermann iĝis dua ordinara profesoro pri teologio, en 1792 daŭra sekretario de la Akademio, en 1794 lernejestro de la evangelia Konsilantargimnazio kaj en 1801 ordinara profesoro universitata de la filozofia fakultaro.

Kiel sekretario de la Akademio Bellermann ofte estis en kontakto kun Karl Theodor von Dalberg kiu subtenis ties orientalistajn studojn per donaco de altvaloraj manuskriptoj ktp. Kiam Dalberg forlasis Erfurton e 1801 li donacis sian bibliotekon de 4000 volumoj al la du surlokaj gimnazioj kaj al Bellermann kaj la profesoro Dominikus (kiu iĝis poste reĝa prusa registarkonsilisto en Koblenco.

Berlino anstataŭ TartuRedakti

En 1803 Bellermann vokitis kiel ordinara profesoro pri eklezihistorio kaj teologia literaturo al la universitato de Tartu. Kvankam lia nomo videblis jam en la prelegarkatalogo kaj la mono de la vojaĝkostoj jam estis ĝiritaj al Erfurto, Bellermann decidis sekvi alian intertempe venitan oferton de la berlina magistrato: tie li estru la lernejon Vereinigtes Berlinisch-Kölnisches Gymnasium. En Berlino li ekloĝis en februaro 1804.

En Berlino li havis la bonŝancon esti en plena harmonio kun ĉefoj kaj kolegoj. Kvaronon da jarcento li deĵoris samloke. En 1816 li iĝis paralele neordinara profesoro ĉe la universitato, kie li jam en 1810 havis kelkajn prelegojn. En 1818 li iĝis konsistoria konsilisto , en 1819 membro de la Cara universitato de Kazan kaj poste membro de diversaj natursciencaj societoj. Tian sciencojn li jam dum la erfurtaj tagoj flegis kaj propagandis. Lia kroma elstara intereso pri muziko rezultigis ke en prusaj gimnazioj kantado denove iĝis lerneja fako.

En 1828 Bellermann ekfunkciis kiel lernejestro, dume li daŭrigis docentadon ĉealtlernejan ĝis 1842. En la cirklo de siaj familianoj li festis en 1840 la oran geedziĝfeston. Li havis du filojn kaj unu filinon.

Verkoj (elekto)Redakti

  • "De Inscriptionibus Hebraicis Erfordiæ Repertis," ene de Gymnasiumprogramm, i.-iv., 1793–94;
  • "De Duodecim Lapidibus in Jordanis Laveo Erectis," 1795;
  • "De Ænigmatibus Hebraicis," Prog. i.-iv., 1796-1800;
  • "De Usu Palæographiæ Hebraicæ ad Explicanda Biblia Sacra, cum Tribus Tabulis Æri Incisis";
  • "Ueber den Kunstvollen Plan im Buche Hiob," 1813;
  • "Versuch einer Metrik der Hebräer," 1813;
  • "Geschichtliche Nachrichten aus dem Alterthum über Essäer und Therapeuten," 1821;
  • "Die Urim und Thumim, die Aeltesten Gemmen; ein Beitrag zur Alterthumskunde," 1824.

Eksteraj ligilojRedakti